Limburg (Lahn)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Limburg |
La germana urbo Limburg situas en la federacia lando Hesio ĉe rivero Lahn. Ĝi apartenas al la distriktaro Gießen [gi:s.n] kaj ties distrikto Limburg-Weilburg [limburk vajlburk], kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de la jaro 2022 la urbo havis 36 053 loĝantojn.
Limburg | |||||
---|---|---|---|---|---|
ĉefurbo de distrikto en Germanio mezgrada regiona centro urba komunumo de Germanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 65549–65556 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 36 053 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 798 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 23′ N, 8° 4′ O (mapo)50.3833333333338.0666666666667Koordinatoj: 50° 23′ N, 8° 4′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 117 m [+] | ||||
Areo | 45,16 km² (4 516 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Limburg an der Lahn [+] | |||||
Famas la Katedralo de Limburgo kiel unu el la plej idealaj kreaĵoj de romanika arĥitekturo.
Post la Dua Mondmilito la eldonejo "Limburger Vereinsdruckerei" ("Limburga Asocia Presejo") publikigis multajn Esperantajn librojn, vortarojn kaj informilojn, i.a. la lernolibron de la fratoj Wilhelm kaj Hans Wingen kaj la vortaron de Butin/Sommer.
Esperanto en Limburg
redaktiInter la 27-a de decembro 1959 kaj la 3-a de januaro 1960 la 3-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Limburg kaj pritraktis la temon "afrikaj kaj aziaj problemoj".
Dum 1968 en Limburg samtempe okazis la 32-a Kongreso de IKUE kaj la 21-a KELI-Kongreso.
Esperantistoj
redaktiTrafiko
redaktiLa komunumo per individua motora trafiko konektiĝas al la aŭtovojo . Ankaŭ estas moderna stacidomo Limburg por ICE-rapidtrajnoj. Krome la lokon oni kompreneble ankaŭ per bicikloj atingas facile, kaj ankaŭ per kajako per la rivero Lahn, venante el Marburg, Giessen, Runkel kaj Weilburg.
Bildaro
redakti-
rivero Lahn ĉe Limburg -
la katedralo de Limburg -
la malnova urbo de Limburg