Malfermi la ĉefan menuon
La katedralo de Limburg kaj la historia urbocentro vidate de sudokcidento
Ĥorejo kaj norda flanko vidate de nordoriento

La katedralo de Limburgo, laŭ sia patrono Sankta Georgo ankaŭ nomata Georgokatedralo, estas la katedrala preĝejo de la episkopujo Limburgo kaj tronas supre de la malnova urbocentro de Limburgo apud la fortika Kastelo Limburgo. La alta pozicio sur kalkoroko supre de la rivero Lahn kaŭzas, ke la katedralo estas videbla defore. La konstruaĵo validas nun kiel unu el la plej idealaj kreaĵoj de romanika arĥitekturo. Montriĝas tamen jam elementoj de frua gotiko. Tiu ĉi arĥitektura stilo nomiĝas Rejnlanda Transira Stilo, kiun la katedralo de Limburgo laŭ Wilhelm Lübke „plej brile“ reprezentas.[1]

HistorioRedakti

 
Tutaspekto ekde sudokcidento, 1884

La dato de la konstrua komenciĝo de la nuna katedralo ne estas konata. Dendrokronologiaj esploroj kaj la stilkritika rigardo de la plej malsupra nivelo de la konstruaĵo tamen donas informojn pri la konstruokomenco, kiu estus datigebla enproksimume 1180/90. La konsekrado okazis en 1235 fare de la ĉefepiskopo de Treviro, Teoderiĥo de Wied. Patronaj sanktuloj estis Sankta Georgo kaj Nikolao de Mira. Ankaŭ la konstruiginto de la nuna katedralo ne plu estas konata, la komercistoj de Limburgo estus kontribuintaj konsiderindan monsumon por la konstruado.

Validas kiel certe, ke la katedralo ekestis en kvar konstrufazoj. La unua fazo ampleksis la okcidentan fronton, la sudan flanknavon, la ĥorejon kaj la transversan domon ĝis la galerio. Tiu ĉi konstrufazo inkluzivis la konradidan preĝejon. La dua konstrufazo ampleksis la enkonstruon de la internaj pilastroj de la suda laŭlonga navo. Nur en ĉi tiu konstrufazo oni enkondukis la ligitan sistemon. En la tria konstrufazo oni starigis la sudan laŭlongnavan galerion. La kvara konstrufazo ampleksis la nordan flankon de la transversa navo kaj la ĥorgalerion. Tie ĉi la gotika influo montriĝas plej klare.

Kiel parta modelo de la katedralo de Limburgo, por la tria kaj kvara konstrufazoj, la katedralo de Reims. Proksimume samtempe kun la katedralo de Limburgo Dom ekestis la preĝejo Ĉieliro de Maria en Andernach. Estas versajne, ke ekzistis interŝanĝoj inter la du katedralkonstruaj metiejoj.

Kadre de la sekularigo la abatejo (same kiel multaj aliaj monaĥejoj kaj abatejoj) 1802 estis malfondata fare de la princoj de Nassau-Usingen. Alproprigo kaj malfondado okazis anticipe la regnan deputacian finan akton, kiu aljuĝis al la dinastio Nassau la monaĥejojn kiel kompenso por la perdo de la maldestre rejnlanda graflando Saarbrücken. Post la sekularigo la katedralo estis uzata kiel paroĥa preĝejo. En 1827 ekestis laŭ insistado de Duklando Nassau la memstara episkopujo Limburgo. Tiu ĉi etendiĝis sur la teritorioj de la duklando kaj de la libera urbo Frankfurto. Sidejo de la episkopo fariĝis Limburgo. La iama abatopreĝejo Sankta Georgo tiamaniere rangaltiĝis al katedralo.

ArĥitekturoRedakti

EksteraĵoRedakti

La katedralo estas trinava baziliko, kiu kombinas malfruromanikajn kaj frugotikajn elementojn. Ĝi havas okcidentan antaŭhalon kaj duonrondan ĥorejon kun ĥorĉirkaŭirejo. La eksteraj mezuraj de 54,5 metroj da longeco kaj de 35,4 metroj da larĝeco ŝajnas pli modestaj. La konstruaĵo estas abunde strukturita; el ĝi elkreskas sep turoj. La sepo simbolas la nombron de sakramentoj. La plej altaj turoj elstaras 37 metrojn ĉe la okcidenta flanko kaj formas la klarkonturan du-turan fasadon. Tiajn duturajn fasadojn oni ofte trovas en Rejnlando, ekzemple en Xanten, AndernachKoblenco. La akra navkrucoturo superas per alteco de 66 metroj ĉiujn aliajn turojn kaj formas la centron de la konstruaĵo. Ĉi tiun altecon ĝi ricevis post fulmobato en 1774, kiam oni plialtigis la turon per 6,5 metrojn. La angulturoj ĉe la suda transversa domo estis starigataj en 1863.

La okcidenta fronto estas kvinetaĝa. Okulfrapa stilelemento estas granda radofenestro, ĉirkaŭita de ok malgrandaj fenestrorozoj, kiu donas al la okcidenta fronto klaran mezon. La radofenestro simbolas la kvar evangeliistojn. Malgraŭ la ekzistanta simetrio de la du turoj troviĝas abundaj variaĵoj de formoj kaj konstruelementoj, ekzemple rondaj kaj pintarkaj frisoj, vertikalaj murelstaraĵoj, kolonetoj, arkivoltoj, fenestroj kaj tegoarkoj. La supra etaĝo de la norda turo jam entenas gotikajn konstruformojn kiel ornamripaj fenestroj.

De 1872 ĝis 1873 oni forigis kadre de riparado la plurkoloran eksterajn surfarbaĵojn de la katedralo (ĝiaj farboj antaŭe estis blanka, ruĝa, okra, nigra kaj iometa verda) kaj farbigis ĝin ŝtonkolora.[2] De 1968 gis 1972 oni refarbigis la eksterajn fasadojn de la katedralo laŭ la originaj koloroj; farborestaĵoj el la tempo antaŭ 1872 ebligis rekonstrui ĝian surfarbaĵojn.

InternaĵoRedakti

En la katedrala interno (laŭlonga navaro kaj ĥorejo) okulfrapas la tre senornama kontraŭforto, kies apogopilastroj atingas la tegmenton. En la flanknavaj galerioj estas kaŝita alia parto de la kontraŭforta sistemo. La relative simple formitan, helan internon stampas mallarĝa, alta meza navo. Ĝi estas kvaretaĝa kun arkaĵoj, galerioj, triforio kaj fenestrozono.

LiteraturoRedakti

  • Georg Ulrich Großmann: Mittel- und Südhessen : Lahntal, Taunus, Rheingau, Wetterau, Frankfurt und Maintal, Kinzig, Vogelsberg, Rhön, Bergstraße und Odenwald. DuMont, Kolonjo 1995, ISBN 3-7701-2957-1 (=DuMont Kunst-Reiseführer), pj. 66–69.
  • Theodor Kloft: Limburg an der Lahn. Der Dom. 17-a eldono. Schnell & Steiner, Regensburgo 2011, ISBN 978-3-7954-4365-8.
  • Walter Lutz: Zur Geschichte der Kirchenmusik am Dom zu Limburg von den Anfängen bis zur Gegenwart. Schott, Majenco 1986, ISBN 3-7957-1328-5 (Beiträge zur mittelrheinischen Musikgeschichte 27).
  • Wolfgang Metternich: Der Dom zu Limburg an der Lahn. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1994, ISBN 3-534-01579-7.
  • Wolfram Nicol (eldoninto): Der Dom zu Limburg. Gesellschaft für Mittelrheinische Kirchengeschichte, Majenco 1985 (konektite).
  • Rainer-Josef Zensen: Der Dom St. Georg zu Limburg an der Lahn. En: Nassauische Annalen. volumo 110, Verlag des Vereines für Nassauische Altertumskunde und Geschichtsforschung, Wiesbaden 1999, ISSN 0077-2887.

ReferencojRedakti

  1. Wilhelm Lübke: Die Kunst des Mittelalters, p. 164
  2. Tio ankaŭ klarigas, kial la katedralo sur bildoj sekvatempaj aperas ŝtonkolora.

Eksteraj ligilojRedakti