Xanten
La urbo Xanten (foje esperantigita kiel Ksanteno) situas en Germanio ĉe la malsupra riverfluo de Rejno en la nordokcidento de Nordrejn-Vestfalio, kaj apartenas al la distrikto Wesel. Fine de decembro 2019 la urba komunumo havis 21 607 loĝantojn.
Xanten | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Duseldorfo | |||||
Distrikto | Distrikto Wesel | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 02801, 02802 (Unterbirten), 02804 (Marienbaum) | |||||
Poŝtkodo | 46509 | |||||
Aŭtomobila kodo | WES | |||||
Oficiala Municipokodo | 05170052 | |||||
Subdivido | 6 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Thomas Görtz | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Karthaus 2 46509 Xanten | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 21607 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 40′ N, 6° 27′ O (mapo)51.6622222222226.4538888888889Koordinatoj: 51° 40′ N, 6° 27′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 22 m | |||||
Areo | 72,43 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.xanten.de/ | |||||
Geografie la komunuma teritorio apartenas al la regiono Malsupra Rejno.
HistorioRedakti
La romia, katedrala kaj Sigfrida urbo Ksanteno havas pli ol dumiljaran historion. Ĝi komenciĝas per la konstruo de fortikaĵo Castra Vetera kaj de urbo Colonia Ulpia Traiana ene de la Romia imperio kaj daŭras per la fondo de la monaĥejo de sankta Viktoro en la 8-a jarcento.
Post malfermiĝo de la arĥeologia parko kaj la libertempa centro Ksanteno en 1988 fariĝis la unua ŝtate agnoskita ripozloko en la distriktaro Düsseldorf.
EsperantoRedakti
Inter la 27-a de decembro 2005 kaj la 3-a de januaro 2006 en la junulargastejo Xanten Südsee apud la lago Südsee (Suda lago) en la ksantena kvartalo Wardt okazis la 49-a Internacia Seminario (IS). Kadra temo de la prelegoj kaj diskutoj estis "Religioj, kulturoj kaj vivfilozofioj".
Gefiloj de la urboRedakti
VidindaĵojRedakti
KonstruaĵojRedakti
- mezepoka urbocentro kun inter aliaj:
- gotika katedralo de sankta Viktoro (Dom) kun abateja biblioteko kiu ekspozicias artokolektojn
- pordego Klever Tor
- Kriemhild-muelejo
- arĥeologia parko de Ksanteno (APX) - parte rekonstruita romia Colonia Ulpia Traiana kun inter aliaj:
- parte rekonstruita templo Hafen (tiel nomita pro la situo proksime de la haveno ĉe la Rejno
- parte rekonstruita amfiteatro
- pilgrima preĝejo de sankta Maria Ĉieleniro en Marienbaum
- libertempa centro Freizeitzentrum Xanten (mallongigo FZX) - distra centro kun naĝejo, du plezuraj havenoj, instalaĵo por akvoskiado kaj aliaj aferoj
- regiona muzeo de Ksanteno
- amfiteatro en Birten
- akvokastelo Winnenthal ĉe Birten
- Monaĥejo Fürstenberg sur la monteto Fürstenberg ĉe Ksanteno
NaturoRedakti
Natura parko Bislicher Insel estas unu el la malmultaj agrikulturaj pejzaĝoj de Germanio, kiu apartenas al la gravaj tranoktejoj de arktaj anseroj kaj donas hejmon al la sola kastoraro de la regiono ĉe malsupra Rejno.