Sigfrido la drakmortiginto

Sigfrido la drakmortiginto (germane Siegfried der Drachentöter) estas heroo de la nord-ĝermana mitologio, konata pro sia heroo ago de mortigo de la malica drako Fafnir.

Sigfrido la drakmortiginto
BürgerPark Bremen 21-04-2006 0044.jpg
Verko Die Nibelungen
La ringo de la Nibelungoj
Dark Kingdom: The Dragon King
La Kanto de la Nibelungoj
Sigfrido
Informoj
Sekso vira
Posedaĵo Gram, Hrotti, Balmung
Mortigita de Hagen
Okupo esploristo • aventuristo • drakmortiginto
Edzo/Edzino BrunhildaKrimhilda
Infanoj Aslaug • Svanhildr
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Sigfrido trinkas la sangon de Fafnir. Bildo de Arthur Rackham (1867–1939)
Krimhilda ĵetas sin sur la mortintan Sigfridon
Morto de Sigfrido, Johannes Gehrts, 1901

En la unua parto de la mezaltgermana Kanto de la Nibelungoj estas Sigfrido unu de la gravaj rolantoj (apud Krimhilda, Brunhilda, Guntero kaj Hageno). Sigfrido devenas de Xanten ĉe malsupra Rejno kaj estas filo de la reĝo Sigmundo kaj ties edzino Siglinde.

La nordiaj sagaoj pri Sigfrido estas signife pli malnovaj ol la Kanto de la Nibelungoj kaj dum la ekesto de tiu kanto ĉirkaŭ 1200 ili jam estis disvastiĝintaj en la tuta meza kaj norda Eŭropo.

Richard Wagner prilaboris la mitologian legendon en sia ampleksa kvar-opera ciklo La Ringo de la Nibelungo, kies tria opero rekte titoliĝas "Siegfried" laŭ la heroo.