La ringo de la Nibelungo

serio de kvar germalingvaj operoj far Rikardo Vagnero pri ĝermanaj mitoj
(Alidirektita el La Ringo de la Nibelungo)

La ringo de la Nibelungogermane Der Ring des Nibelungen – estas ciklo el kvar operoj de Richard Wagner, kiuj ekestis inter la jaroj 1851 kaj 1874. En aŭgusto 1876 unuafoje la tuta kvar-opera ciklo sub la gvido de la dirigento Hans Richter estis surscenigita en la festivalejo de Bayreuth.

Der Ring des Nibelungen
drama muzika verko • serio de operoj • Tetralogio
Aŭtoroj
Aŭtoro Richard Wagner
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
vdr
Siegfried (Heinrich Gudehus) forĝas la glavon Notung.

La ciklo konsistas el la operoj

Jam en la jaro 1848 Richard Wagner verkis prozan koncepton sub la titolo „Die Nibelungensage“. Jam en tiu koncepto li ligis la heroan legendon kaj pliajn mitojn el la ĝermana mitologio al "monda dramo" de giganta amplekso. Tamen la origina plano nur estis la drama kaj muzika prilaboro de la legendo pri la morto de la ĝermana heroo Siegfried, venkinto de drako. Kiam li finis la tekstaron por estonta opero de la titolo Siegfrieds Tod ("la morto de Siegfried"), li ekkonis ke tro da ĉirkaŭaj mitologiaj kaj legendaj informoj mankis en la verko. Li tial verkis aldonan unuan parton, Der junge Siegfried ("la juna Siegfried""), sed tamen restis multaj malklaraĵoj. Por pli bone klarigi la historion, li tiam ankoraŭ antaŭenŝovis la antaŭhistoriojn Das Rheingold (origina titolo: „Der Raub des Rheingoldes“, "La Rejna Oro" respektive La Rabo de la Rejna Oro") kaj Die Walküre ("La Valkirio"). Post verko de la tekstaro "de la fino al la komenco", li sekve komponis la korespondan operan muzikon en la ĝusta sinsekvo, de la unua ĝis la kvara opero de la ciklo.

La mitologian mondon de la ĝermanaj dioj la komponisto prenas kiel modelon por kritika interpreto de la homa societo. "Ringo" kaj "oro" (kiuj ĉi tie simboligas potencon kaj kapitalon), traktatoj, la ribelo kaj la fiasko de heroo, la monda pereo en incendio - jen laŭ la komponisto la cikle ripetiĝantaj, ĉiuepokaj mitaj temoj.

Eksteraj ligiloj redakti