La sagaoj (el la islandlingvavorto saga, plurale sögur) estas literaturaj tekstoj verkitaj en malnova Skandinavio pri diversaj temoj, ekzemple fruaj vikingaj esploroj, elmigradoj al Islando kaj bataloj inter islandaj familioj. Ili estis verkitaj en la malnova norena lingvo, ĉefe en Islando.

Fragmento de la sagao de Njáll (AM 132 folio 13r), ĉirkaŭ 1350.

La sagaoj estas difineblaj kiel prozaj epopeoj, kiuj temas pri la heroaj agoj de homoj jam de longe forpasintaj. Tiuj "valoraj homoj" estis plejofte vikingoj, aŭ paganojkristanaj. Plejmultaj sagaoj estas realistaj, escepte de la plej legendaj sagaoj, de la sagaoj pri sanktuloj kaj de tiuj pri episkopoj. La realeco ja estas kelkfoje plibeligita por doni pli fabelan aspekton al la teksto, sed la tekstoj estas ĉiuj pri homoj, kiuj estas facile kompreneblaj.

Listo de sagaoj redakti