Sagao de Njal
Islanda sagao
(Alidirektita el Sagao de Njáll)
Sagao de Njal (islandlingve Njáls saga) estas la plej granda kaj eble la plej artisma el la sagaoj de islandanoj. Ĝi estas verkita de nekonata aŭtoro ĉirkaŭ 1280. Malgraŭ vasta personaro kaj kompleksa eventaro ĝi formas arte kunplektitan tutaĵon kaj oni havas la impreson ke ĝia aŭtoro havis enmense ĝian lastan frazon kiam li skribis la unuan. Konfliktoj, venĝoj, repaciĝoj viciĝas en drameca sinsekvo ĝis la definitiva solviĝo en la fino. Personoj atestas pri si mem per vortoj kaj faroj, neniam estas dirita tio, kion ili pensas.
Njáls saga | |
---|---|
literatura verko • prozo | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | nekonata valoro |
Lingvoj | |
Lingvo | islanda lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 13-a jarcento |
Ĝenro | sagao |
Esperanta traduko redakti
- Njáls saga (Sagao de Njal) aperis en Esperanta traduko de Baldur Ragnarsson ĉe Flandra Esperanto-Ligo en Antverpeno 2003 ISBN 90-77066-07-1.[1] Pro tiu ĉi traduko la tradukisto ricevis la OSIEK-premion de la Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj en 2010.
Referencoj redakti
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-06-09. Alirita 2019-06-24.
Eksteraj ligiloj redakti