La rakonto de Þórhallur Knappur

La rakonto de Þórhallur Knappur (isl. Þórhalls þáttur knapps, malnovnor. Þórhalls þáttr knapps)[1] estas islanda sagaeto, kiu estas konservita en la libro Flateyjarbók de la fino de la 14-a jarcento. Ĝi okazas en Fljót en norda Islando en la 10-a jarcento, ĝuste antaŭ la alveno de kristanismo al la insulo.

La rakonto de Þórhallur Knappur
Þáttr
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr
Siglunes, nomata en la rakonto de Þórhallur Knappur, estas en la norda parto de Islando, kie la rakonto okazas.

La rakonto temas pri Þórhallur, nomata Knappur, kiu estas pagana kaj malsana je lepro. Unu nokton li sonĝas pri brila kavaliro, kiu diras al li ke li estos sana se li detruas la paganan templon en Fljót kaj konstruas kirkon anstataŭ. Þórhallur faras tion, kaj "tuj kiam li estis baptita, lia korpo estiĝis plene restarigita".[2]

La rakonto de Þórhallur Knappur estas tradukita en Esperanton de Joakim Lilljegren, kiu ankaŭ tradukis la tekston en la svedan.[3]

Notoj redakti

  1. La islanda litero þ indikas senvoĉan dentalsonon, dum á kaj ó indikas diftongojn.
  2. La rakonto de Þórhallur Knappur Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine en La Tradukisto Rete.
  3. Lilljegren, J. (2013). "La islandaj sagaoj en novaj svedaj tradukoj" en La Espero 3:7.

Eksteraj ligiloj redakti