Hektoro

heroo de helenaj mitoj

Hektoro (helene Ἕκτωρ, latine Hector) estis en la helena mitologio la plej aĝa filo de la troja reĝo Priamo kaj de lia edzino Hekabo. Li estis la supera komandanto de la trojana militistaro en la defenda milito kontraŭ Aĥajoj, en t.n. troja milito.

Hektoro
rolulo de helena mitologio
Verko Iliado
La Dia komedio
Informoj
Sekso vira
Nacieco Trojo
Mortigita de Aĥilo
Patro Priamo
Patrino Hekabo
Gefratoj ParisoKasandraPoliksenaDeifobo
Edzo/Edzino Andromaka
Infanoj Astianakso • Oksinio • Laodamo • Amphineus
Malamikoj Aĥilo
vdr
Morta karno de Hektoro estas reportata en sieĝata Trojo - sceno el roma sarkofago el la jaroj 180 - 200

Li estis amato de trojanoj. Ili nomis lin ŝildo de la urbo. La sorto decidas, ke dum li vivos, la muroj de Trojo ne falos. Li estis la plej aŭdaca kaj plej forta batalanto, elstaris per fortega staturo, beleco kaj spirito. Per siaj ecoj li superis sian kontraŭulon, komandanton de Aĥajoj, mikenan reĝon Agamemnonon. Ankaŭ la dua el grekoj, heroo Aĥileo, ne povis egaliĝi al li, eble nur per sia forto.

Aĥilo batsuperas Hektoron de Petro Paŭlo Rubens

Dum naŭ jaroj sieĝis Aĥajoj riĉan kaj florantan urbon Trojon. Ili alnavigis per 1186 ŝipoj kun militistaro de centmilo da viroj. Ili proklamis al trojanoj militon kiel venĝo pro forrabo de bela Helena, edzino de la sparta reĝo Menelao.

Helenon forrabis filo de la reĝo Priamo, Pariso, post kiam li juĝdecidis kverelon de la tri plej belaj diinoj Hera, Ateno kaj Afrodito. La unua promesis al li potencon super Azio, la dua gloron en milita kampo kaj Afrodito amon de la plej bela el la virinoj.

Jacques-Louis David: Andromaka funebras super morta Hektoro

Armeaj fortoj de Trojo estis apenaŭ duonaj, sed inter ili estis multaj viroj, kiuj militis ne nur pro soldo kaj konkeraĵo, sed firmanime. Tial trojanoj sukcese kontraŭstaris al grekaj atakoj, neevitis proprajn atakojn kaj kaŭzadis al grekoj grandajn perdojn. En ĉiuj interpuŝoj kaj bataloj Hektoro eminentis per sia aŭdaco.

Post tiel longa sieĝado de la urbo estis ambaŭ militistaroj lacaj de longdaŭraj bataloj, kiuj ne kondukis al venko de iu flanko. Aĥajoj sopiris repaciĝi senvenke kaj reveni en sian patrujon. Ili volis, ke decidu duelo inter la ĉefaj kontraŭuloj kaj tiel kontraŭ Menelao stariĝis Pariso. Post la unua matĉo Pariso poltrone retiriĝis. De certa morto savis lin nur la diino. Hektoro adiaŭigis sian familion antaŭ la Pordoj Skeoj. Poste multaj kombatoj, lia duelo kun Aĥileo estis senkompata kaj tragika, kaj li falis kiel heroo, sed helpi al sia urbo ne sukcesis. La reĝo Priamo falis en desperon obligitan per sciigo, ke Aĥileo volas la korpon de Hektoro ĵeti al hundoj. La malfeliĉa kaj desperplena reĝo iris en malamikan tendaron peti pri la morta filo. Alportis riĉajn donacojn kaj kortuŝita Aĥileo liajn dezirojn plenumis, la korpon eldonis kaj eĉ pritraktis dek du tagan batalhalton, por ke la trojanoj povu Hektoron honore enterigi.

Priamo pereis nelonge post sia unuenaskita filo. Kiam grekoj superruzis trojanojn helpe de grandega ligna ĉevalo kaj tiuj malfermis nokte la urbajn pordegojn, estis detruo de la urbo okazaĵo de unu nokto. Multaj batalantoj de Trojo estis mortigitaj, la virinoj fortrenitaj en sklavecon. Ankaŭ la edzino de Hektoro Andromaĥo fariĝis militakiro de la Aĥilea filo Neoptolemo, kiu malhonorigis ŝin kaj poste venigis kiel sklavinon en Ftion. Ŝian malgrandan filon Astianakton ĵetis iu kruela soldato el murego suben.

Vidu ankaŭ redakti