624 Hektoro
624 Hektoro estas la plej granda troja asteroido konata: 370×195 km. Ĝi estas malhela D-tipa asteroido. Malkovris ĝin August Kopff la 10-an de februaro 1907 elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl.
624 Hektoro | |
asteroido | |
Oficiala nomo | 624 Hektor |
Aliaj nomoj | 1907 XM; 1948 VD |
Historio | |
Malkovrinto | August Kopff |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
10-a de februaro 1907 Hejdelbergo |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
781,183 Gm (5,222 AU) 762,145 Gm (5,095 AU) 800,220 Gm (5,349 AU) |
Discentreco | 0,024 |
Meza anomaliangulo | 94,752° |
Klinangulo | 18,198° |
Periodo | 4358,521 tagoj (11,93 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 13,03 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
342,791° |
Argum. de periapsido | 183,579° |
Naturaj satelitoj | S/2006 (624) 1 |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj |
370 km × 195 km × 195 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
~ 1,4 × 1019 kg ~ 2 000 kg/m3 ? ~ 0,067 m/s² ~ 0,13 km/s |
Rotacia periodo | 0,2885 tago (6,924 horoj)[1] |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 122 K |
Geometria albedo | 0,025 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | D |
Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
15,26 13,79 |
Absoluta magnitudo | 7,49 |
Angula diametro - Minimuma - Maksimuma |
0,048" 0,078" |
Hektoro estas en la punkto de Lagrange L4 antaŭ Jupitero. La grupo da asteroidoj ĉe tiu punkto estas nomata "La Greka Tendaro" kaj iliaj nomoj estas tiuj de grekaj militistoj de la Troja milito, kun nur unu escepto, precize Hektoro (kiu estis troja batalinto).
Ĝia formo nenormale longa pensigas, ke ĝi estus duopa kontakta asteroido[2]. La observo de la kosmoteleskopo Hubble en 1993, pro tro malgranda angula distingivo, ne permesis pravigi tiun hipotezon[3].
La 7-a de julio 2006, en la Observatorio W. M. Keck de Mauna Kea oni observis Hektoron per sistemo de adaptiĝema optiko kaj lasera gvidstelo, kies precizo estas 0,06 sekundoj de arko. Tio konfirmis la formon duoblan de Hektoro. Tiu observo ankaŭ malkovrigis ties sateliton, de diametro de ĉ. 12 ± 3 km kaj orbitanta kun duona grandakso de 957,5 ± 55,3 km , discentreco de 0,31 ± 0,03 kaj orbita periodo de 2.965 tagoj.[4][5]
En marto 2017, tiu asteroida luno ricevis la nomon de Skamandrios,[6] laŭ Skamandrio (greke Σκαμάνδριος), kromnomo de Astianakso : filo de Hektoro kaj Andromaĥo kaj mortigita en de la Troja Milito.
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ Pole, albedo and shape of the minor planets 624 Hektor and 43 Ariadne. (Polusoj, albedo kaj formoj de la planedetoj 624 Hektoro and 43 Ariadno) (angle)
- ↑ Du kuntuŝiĝantaj korpoj ligataj de gravita altiro. Tia estas la kazo de asteroido 216 Kleopatra
- ↑ Imaging Observations of Asteroids with Hubble Space Telescope (Bildigo de asteroidoj per kosmoteleskopo Hubble), de Alex Storrs kaj aliaj. El Icarus 137, 260–268 (1999) Arkivigite je 2012-02-25 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ (624) Hektor kaj S/2006 (624) 1 kompilata de Wm. Robert Johnston (angle)
- ↑ Bizara orbito de luno de stranĝa asteroido malkaŝita, de Ian O'Neill; el D News (angle)
- ↑ M.P.C. 103967, 12-a de marto 2017(angle)
Eksteraj ligilojRedakti
- angle 624 Hektor : Parametroj kaj simulado de orbito (de JPL Small-Body Database Lookup)
- angle Slipo de 624 Hektor (de IAU Minor Planet Center)
- angle La enigma mutualo orbito de la uopa troja asteroido 624 Hektoro, de F Marchis kaj aliaj
- angle Malproksima asteroido montriĝas esti malsimpla malgranda geologia mondo; el la paĝaro de Keck Observatory Arkivigite je 2014-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
---|---|---|
623 Ĥimero | 624 Hektoro | 625 Xenia |