Astianakso

Astianakso (helene Ἀστυάναξ, latine Astyanax) estis en la helena mitologio filo de Hektoro, heroo de la Troja milito kaj supera komandanto de la troja soldataro.

Astianakso sur la genuoj de sia patrino Andromaĥo provante kapti la kaskon de sia patro Hektoro dum lia lasta vizito al sia familio antaŭe sia duelo kun Aĥilo. Apulia ruĝfigura kolonkratero, (ĉ. 370-360 a.K.), el Ruvo di Puglia. Konservita en la Nacia Muzeo de la Palaco, Ruvo di Puglia en Italio.

Lia patrino estis Andromaĥo, amanta edzino kaj patrino, fidela, solida, majesta. Sed la sorto ne ebligis al ili longan kaj kontentan vivon.

En la deka jaro de la Troja milito estis Astianakso, nomata ankaŭ Skamandrio, nur aminda infaneto. Kiam grekoj konkeris kaj ruinigis Trojon, kunvenis ilia militkonsilantaro por decidi kiel disponi pri membroj de la reĝa familio. Odiseo rekomendis, ke ĉiuj posteuloj de la reĝo Priamo estu ekstermitaj, sed la ceteraj konsilantoj ne volis la bebon mortigi. La profetanto Kalĥaso tamen deklaris ke, se la knabo restos viva, li venĝos siajn gepatrojn kaj sian urbon. Tio gvidis al decido. Odiseo ĵetis Astianakson el la urbaj muregoj. Aliaj versioj tiun ĉi teruran faron atribuas al Neoptolemo, kiu akiris la patrinon de la infano, Andromaĥon, kiel militakiraĵon en sklavecon.

Tiel perdis sian vivon la lasta posteulo de la fondinto de Trojo, Ilo. Per tio finiĝis grandaj esperoj de lia patro Hektoro, kiu en li vidis estontan grandan reganton super la tuta lando, gloratan kaj ŝatatan de sia popolo.

En Iliado, li akompanas sian patrinon Andromaĥon en unu el la plej emociigaj scenoj apud la pordoj Skeoj de la urbo Trojo, kiam lia patro Hektoro estas ekbatalonta[1].

Notoj kaj referencojRedakti

Origine transprenita kaj malstrikte tradukita de cs:Astyanax