Deifobo (helene Δηίφοβος, latine Deiphobus) estis en la helena mitologio filo de la troja reĝo Priamo kaj lia edzino Hekabo.

Deifobo
rolulo de helena mitologio
Verko Iliado
Eneado
Informoj
Sekso vira
Nacieco Trojo
Mortigita de Menelao, Helena de Trojo, Odiseo
Okupo militisto
Patro Priamo
Patrino Hekabo
Gefratoj HektoroPariso
Edzo/Edzino Helena de Trojo
vdr

Li estis kuraĝa batalanto, krom aliaj, li en batalo mortigis filon de la dio de milito Areso.

Post morto de sia frato Pariso li edziĝis kun lia edzino Helena. Laŭ aliaj raportoj li pli frue pri ŝi konkursis kun sia frato Heleno. Oni ankaŭ sciigas, ke Deifobo fine Helenan akiris perforte.

Deifobo pereis ĉe konkerado de la troja burgo fare de Aĥajoj. Ĉe tio la reĝo de Sparto Menelao mortpikis lin per sia glavo ĝuste en dormejo de Helena. Sed ankaŭ eblas, ke mortigis lin Helena mem, por ke ŝi reakiru Menelaan favoron.

Transprenita kaj malstrikte tradukita de
cs:Déifobos

.