Kasandra – helene Κασσάνδρα – estas virina nomo el helena lingvo.

Kasandra
rolulo de helena mitologio
Verko Iliado
Informoj
Originala nomo Κασσάνδρα
Sekso ina
Mortigita de Klitemnestro
Patro Priamo
Patrino Hekabo
Gefratoj PoliksenaHektoroHelenoPariso
Kunulo Agamemno • Coroebus • Othryoneus
Infanoj Teledamus • Pelops
vdr
Kassandra; pentraĵo de Evelyn De Morgan

Interalie ĝi estas la nomo de la filino de Priamo. Laŭ legendo, Apolono adoris ŝin kaj donis al ŝi la kapablon prognozi la venontan tempon, ĉar li esperis ke ŝi lin ekamu. Sed kiam ŝi ne amis lin, li aliigis ŝian kapablon tiel, ke ŝi povis antaŭdiri nur malbonajn okazaĵojn, kaj neniu ŝin kredu. Ĉar neniu ŝin kredis, ĉiu kredis prefere ke ŝi estas freneza.

Post la Troja milito ŝin Agamemno konkubinigis, sed ŝi aŭguris ke lia edzino Klitemnestro adultos, kaj ŝia adultulo Egisto Kasandran kaj Agamemnon mortigos se ili revenos grekien. Sed laŭ ŝia malbeno Agamemno ŝin ne kredis kaj revenis al Grekio. Ĉi tie ilin mortigis Egisto ekzakte kiel Kasandra antaŭvidis.

La germana aŭtorino Christa Wolf verkis romanon, kies titolo estas Kasandra.

La nomon de Kasandra oni uzas kiel antonomazion.

Vidu ankaŭ redakti