Heleno (filo de la reĝo Priamo)

Heleno estas en la Greka mitologio princo de Trojo, filo de Priamo kaj de Hekaba kaj dunaskita (ĝemela) frato de Kasandra.

Heleno
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Okupo seer
Patro Priamo
Patrino Hekabo
Gefratoj Poliksena • Chaon • Kasandra
Edzo/Edzino Cestria • Andromaka
Infanoj Cestrino
vdr

Same kiel lia fratino, ankaŭ Heleno havas profetajn kapablojn.

Heleno estas la fakta inventinto de l' Troja ĉevalo, ĉar kaptite de Odiseo malkaŝis ĉi ideon al li. Odiseo fariĝis fama kiel ĝia elpensinto.

Post la falo de Trojo, Heleno fariĝas kaptito de Neoptolemo, filo de Aĥilo. Post ties morto, Heleno sin ligas al unu el ties sklavinoj, Andromaĥa, la vidvino de Hektoro. Heleno fondis kolonion en Epiro, kie Eneo iom da tempo estas lia gasto antaŭ ol fornavigi okcidenten, por fondi "novan Trojon".