blazono situo de la distrikto Wesel
blazono de la distrikto Wesel situo de la distrikto Wesel en Germanio
bazaj faktoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Duseldorfo
libervola regiona ligo: Ruhr
deviga regiona ligo: Rejnlando
sidejo: Wesel
areo: 1 042,4 km²
maksimuma amplekso: nord-suden 47,5 km, okcident-orienten 45,1 km
loĝantoj: 465 838 (fine de decembro 2022)
loĝodenso: 456,6 enloxantoj po km²
aŭtokodo: WES
distrikta subdivido: 13 komunumoj
administreja adreso: Reeser Landstr. 31
46483 Wesel
administreja poŝtadreso: Pf. 10 11 60
46471 Wesel
retpaĝo: www.kreis-wesel.de
retadreso: post@kreis-wesel.de
situo de la distrikto Wesel en Nordrejn-Vestfalio
situo de la distrikto ene de Nordrejn-Vestfalio
situo de la distrikto ene de Nordrejn-Vestfalio

la distrikto Wesel situas en la regiono malsupra Rejno ĉe la nordokcidenta rando de la Ruhr-regiono en Nordrejn-Vestfalio. Ĝi apartenas al la distriktaro Duseldorfo, kaj membras en la deviga regiona ligo Rejnlando, en la libervola regiona ligo Ruhr kaj en la eŭropa regiono Euregio Rejno-Waal. Sidejo de la distrikto estas la urbo Wesel. Geografie la distrikta teritorio apartenas al la regiono Malsupra Rejno.

Geografio redakti

Geografia situo redakti

La distrikto Wesel kun sia areo de 1.042,3 km² ĉe diametro inter 45 kaj 48 km estas randa distrikto de la Ruhr-regiono kaj samtempe ligilo inter la metropola regiono Rejno-Ruhr kaj Nederlando. 45 elcentoj de la distrikta teritorio (la urboj Dinslaken, Kamp-Lintfort, Moers, Neukirchen-Vluyn, Rheinberg, Voerde kaj Wesel) apartenas al la aglomera randzono, en kiu loĝas ĉ. 80 elcentoj de la distriktaj enloĝantoj. Tamen la distrikto evoluas speciale pro sia situo ambaŭflanke de la Rejno. La koordinata utiligo de la ĉefaj fervojaj linioj ambaŭflanke de la Rejno estis la ĉefa argumento por la formado de Rejn-transpaŝaj distriktoj 1975. La distrikto Wesel kun 44 km da maldekstra kaj 30 km da dekstra bordo havas la plej grandan parton de la Rejno en Nordrejn-Vestfalio. La rivero Lippe kaj la kanalo Wesel-Datteln (longeco en la distrikta teritorio 23 km) enfluas la Rejnon ĉe Wesel.

Administra divido redakti

La distrikto konsistas el 13 komunumoj, el kiuj 9 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombroj de loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022.

Urboj
  1. Dinslaken (67 762)
  2. Hamminkeln (27 248)
  3. Kamp-Lintfort (38 665)
  4. Moers (105 287)
  5. Neukirchen-Vluyn (27 956)
  6. Rheinberg (31 150)
  7. Voerde (Niederrhein) (36 196)
  8. Wesel (61 330)
  9. Xanten (21 582)
Neurbaj komunumoj
  1. Alpen (12 649)
  2. Hünxe (13 787)
  3. Schermbeck (13 479)
  4. Sonsbeck (8747)

Pejzaĝo kaj naturo redakti

Dum la terciaro la distrikta teritorio estis superakvita de la maro ĝis en la Kolonja Golfo, tiel ke sedimentis argilaj kaj sablaj sedimentoj dikaj ĝis 300 m, kiujn oni en la orienta distriktoteritorio parte ankoraŭ ĉitempe elminigas. Kelkaj el la ne replenigitaj argilminejoj evoluis al niatempe altvaloraj biotopoj, kiel ekz. la hodiaŭa naturprotektejo Lichtenhagen ĉe Schermbeck.

Dum la kvartaro en la vaste disbranĉiĝita riversistemo de la Rejno formiĝis gravelaj kaj sablaj sedimentoj, Kiuj ankoraŭ ĉitempe estas ekkoneblaj kiel terasoj. Dum la unua malvarmepoko ekestis unua ĉefteraso, kiu atingas la orientan distriktlimon kaj etendiĝas okcidenten ĝis la Maas. La sekvaj malvarmepokoj formis la malsupran terason plejparte konsistan el gravelo kaj sablo, kiu hodiaŭ okupas vastajn partojn de la malsuprorejna malaltlando kaj estas speciale utiligata por la gravelminado. Plue ekestis finmorenojj kiel la „Sonsbecker Schweiz" ĉe Sonsbeck, la „Hees" ĉe Xanten kaj la enlandaj dunoj en la „Diersfordter Wald" ĉe Wesel.

La eksaj Rejnfluoj kaj riveretoj nomataj Kendel kaj Ley samkiel altaĵoj nomataj Donk estas tipaj aperaĵoj en la pejzaĝo de la distrikta teritorio. Dum la 18-a jarcento la Rejno iom post iom estis senkurbigata kaj en la tuta distrikta teritorio oni konstruis digojn, per tiuj vastaj partoj de la apudriveraj herbejoj antaŭe larĝaj inter 4 kaj 6 kilometrojn estis fortranĉataj de la Rejno kaj ties subakvigoj kaj do sekiĝis. Ankaŭ kelkaj el la tiamaj Rejnkurboj estis separataj de la flua rivero kaj konserviĝis parte ĝis hodiaŭ samkiel malmultaj el la eksaj fluoj de la Rejno nomataj Meer [lago] kaj samkiel la „Bislicher Meer" proklamitaj kiel naturrezervejoj. Unu el nur du ankoraŭ plejparte nedefektitaj apudriveraj pejzaĝoj en la distrikta teritorio formas la naturrezervejo Bislicher Insel kun la Malnov-Rejno de Xanten, la dua apudrivera pejzaĝo troviĝas en la naturrezervejo Lippeaue ĉe Schermbeck. La plimulto el la apudriveraj terenoj hodiaŭ estas antaŭdiga lando uzata agrikulture kiel herbejoj kaj paŝtejoj.

En la distrikta teritorio ekzistas 73 naturrezervejoj kun totala areo da 131 km². La restaj apudriveraj terenoj kaj la antaŭdigaj areoj ĉitempe servas kiel gravaj travintraj terenoj por pli ol 60.000 arktaj sovaĝaj anseroj kaj anasoj. Ĉ. 40 birdospecoj listigitaj kiel minacataj specoj nestas en ĉi tiuj terenoj. Pro tiu grava signifo kiel biotopo multaj partoj el la eksa apudrivera tereno en la distriktoj Wesel kaj Kleve samkiel en la urbo Duisburg estas protektataj kiel malsekejo kaj birdoprotektejo, precipe por redukti en tiuj regionoj la agrikulturon kaj la minadon de gravelo, sablo kaj salo. Ankaŭ en aliaj partoj de la distrikta teritorio iam estis vastaj malsekejoj kaj herbejoj, el kiuj sekve de intensa agriktulturo restis nur malmultaj kiel ekz. la naturrezervejo „Dingdener Heide". Pliajn naturrezervejojn oni instalis en la erikejoj, en la distrikto ege malofiĝintaj, kiel la Loosenberge ĉe Schermbeck kaj la Kaninchenberge ĉe Hünxe. Plue multnombro de erikejaj marĉoj estas protektataj, kiel ekzemple la tereno Schwarzes Wasser [nigra akvo], Schnepfenberg [skolopomonto], Großes Veen [granda marĉo] kaj la Aaper Vennekes [marĉetoj de Aap]. Por garantii la protektadon de naturo kaj pejzaĝo oni fiksis pejzaĝplanadojn unue por la terenoj Hünxe/Schermbeck, Hamminkeln kaj Sonsbeck/Xanten, kaj poste por la terenoj de Alpen/Rheinberg, Dinslaken/Voerde kaj Wesel.

Najbaraj distriktoj kaj urboj redakti

La distrikto Wesel limas norde al la distrikto Borken, oriente al la distrikto Recklinghausen kaj la eksterdistrikta urbo Bottrop, sudoriente al la eksterdistrikta urbo Oberhausen, sude al la eksterdistriktaj urboj Duisburg kaj Krefeld kaj la distrikto Viersen kaj okcidente al la distrikto Kleve.

Historio redakti

La distrikto Wesel ekestis la 1-an de januaro 1975 kadre de la 2a teritoria reformo – kiel preskaŭ ĉiuj distriktoj en Nordrejn-Vestfalio. Per leĝo de la 9-a de julio 1974 esencaj partoj de la eksaj distriktoj Dinslaken, Moers kaj Rees kun partaj teritorioj de la distriktoj Borken kaj Recklinghausen estis kunigataj al nova granda distrikto. Unua parto de la reformo jam ekefikis la 1-an de julio 1969.

La urbo Wesel estiĝis la administra centro de la nova distrikto, kvankam Moers estis la urbo kun la plej granda nombro de loĝantoj en la distrikto. Kialo por tiu decido estis, ke Wesel havas pli centran situon kaj pli facile antingeblas por loĝantoj el la tuta distrikto.

Distrikta blazono redakti

 
blazono de la distrikto Wesel

La blazono de la distrikto Wesel montras arĝentan salikon de la regiono Malsupra Rejnlando sur verda fono. La tri radikoj atentigas pri la tri malnovaj distriktoj, dum la dek tri branĉoj simbolas la dek tri komunumojn. Samtempe la blazono indiku pri la multaj naturrezervejoj kaj la volo konservi tiujn pejzaĝojn. La saliko multloke dominas la aspekton de la pejzaĝo. La blazono oficialiĝis la 14an de julio 1978.

Demografio redakti

Evoluo de la loĝantaro redakti

En la tuta distrikta teritorio ekde la jaroj 1997 ĝis 1999 konstateblas malkresko de la nombro de loĝantoj. Ene de ses monatoj ekde decembro 2005 ĝis junio 2005 la logantonomro malkreskis de 476.428 al 475.993. Nuraj esceptoj en la distrikto estas Hamminkeln, kiu post eta malkresko ekde 2004 ĝis 2005 refoje travivis pluson da loĝantoj, kaj Xanten kiel sola distrikta urbo, kies loĝantara kreskas ekde pli ol jardeko.

Oficaj loĝantonombroj la 31an de decembro:

jaro   loĝantonombro
1995 465.454
1996 467.948
1997 469.980
1998 471.838
1999 473.367
2000 474.390
Jaro   loĝantonombro
2001 476.240
2002 477.906
2003 477.481
2004 477.164
2005 476.428

Loĝantara strukturo redakti

(Stato: la 31an de decembro 2003)

aĝo   loĝantoj
< 7 5,33%
7 - 15 11,55%
16 - 24 9,81%
25 - 45 28,43%
46 - 65 26,79%
> 65 18,09%
 kvoto de negermanoj
vira 3,66%
ina 3,31%
 konfesioj
katolika 39,64%
evangelia 34,70%
aliaj 25,66%

Notoj kaj referencoj redakti