Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Duseldorfo
regiona ligo: Rejnlando
administra sidejo: Viersen
areo: 563 km²
loĝantoj: 300 882 (fine de decembro 2022)
aŭtokodo: VIE (Viersen)
situo de la distrikto ene de Nordrejn-Vestfalio
situo de la distrikto ene de Nordrejn-Vestfalio

La distrikto Viersen situas en la okcidento de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio, borde de la rivero Rejno kaj proksime al Nederlando, kun kiu ĝi dividas limon de 37 kilometroj. Administra sidejo de la distrikto estas la samnoma urbo Viersen. Ĝis la jaro 1975 la distrikto nomiĝis Krefeld-Kempen kaj havis sian administran sidejon en la urbo Kempen, kvin jarojn antaŭe, dum 1970, la distrikta teritorio administre komplete reorganiziĝis kaj la ĝis tiam eksterdistrikta urbo Viersen estis aligita al la distrikta teritorio. Geografie la distrikta teritorio apartenas al la regiono Malsupra Rejno.

Najbaras la distriktoj Kleve norde, Neuss oriente kaj Heinsberg sude; krome limas la eksterdistriktaj urboj Krefeld oriente kaj Mönchengladbach sude, kaj - kiel jam menciite - la najbara ŝtato Nederlando okcidente.

Partnereco redakti

Administra divido redakti

La distrikto konsistas el 9 komunumoj, el kiuj 5 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombroj de loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022.

Urboj
  1. Kempen (34 841)
  2. Nettetal (43 095)
  3. Tönisvorst (29 319)
  4. Viersen (78 208)
  5. Willich (50 144)
Neurbaj komunumoj
  1. Brüggen (16 082)
  2. Grefrath (14 880)
  3. Niederkrüchten (15 170)
  4. Schwalmtal (19 143)

Eksteraj ligiloj redakti