Distrikto Heinsberg

Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Kolonjo
regiona ligo: Rejnlando
administra sidejo: Heinsberg
areo: 628 km²
loĝantoj: 261 833 (fine de decembro 2022)
aŭtokodo: HS (Heinsberg)
situo de la distrikto ene de Nordrejn-Vestfalio
situo de la distrikto ene de Nordrejn-Vestfalio

La distrikto Heinsberg situas en la pleja okcidento de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Heinsberg.

Najbaras la distriktoj Viersen norde, Neuss oriente, Düren sudoriente kaj Aachen sude; krome limas la eksterdistrikta urbo Mönchengladbach nordoriente kaj la najbara ŝtato Nederlando okcidente.

Administra disdivido redakti

La distrikto Heinsberg konsistas el 10 komunumoj. 7 el ili havas urbajn rajtojn. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombroj de loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022.

Urboj
  1. Erkelenz (44 215)
  2. Geilenkirchen (28 252)
  3. Heinsberg (43 476)
  4. Hückelhoven (41 301)
  5. Übach-Palenberg (24 215)
  6. Wassenberg (19 339)
  7. Wegberg (28 074)
Neurbaj komunumoj
  1. Gangelt (13 240)
  2. Selfkant (10 557)
  3. Waldfeucht (9164)

Eksteraj ligiloj redakti