Malfermi la ĉefan menuon

Heinsberg estas urbo en la pleja okcidento de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Ĝi apartenas al la samnoma distrikto Heinsberg kaj estas ties administra centro. La 1-an de februaro 2007 la urbo havis 41.686 loĝantojn.

Heinsberg
Blazono
Flago
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Kolonjo
Distrikto Distrikto Heinsberg
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 51°03′47″N 06°05′47″O  /  51.06306°N, 6.09639°O / 51.06306; 6.09639 (Heinsberg) (mapo)Koordinatoj: 51°03′47″N 06°05′47″O  /  51.06306°N, 6.09639°O / 51.06306; 6.09639 (Heinsberg) (mapo)
Alto super la marnivelo 76 m
Areo 92,14 km²
Loĝantaro 41673 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 02452
Poŝtkodo 52525
Aŭtomobila kodo HS
Oficiala Municipokodo 05370016
Komunumestro Josef Offergeld
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Apfelstraße 60
Oficiala retejo http://www.heinsberg.de
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

Heinsberg, la plej okcidenta distrikturbo de Germanio, situas 32 km sudokcidente de Mönchengladbach kaj 35 km norde de Aachen ĉe la sudokcidenta rando de la valo de rivero Rur. Tiu vale tie ĉi vastiĝas funelforme direkte al Nederlando. La rivero konsistigas la nordorientan urbolimon; trans la rivero situas urboj Hückelhoven kaj Wassenberg. Ĉe la Heinsberg-a urboparto Karken la rivero transfluas la landlimon al Nederlando. Krome la urbon trafluas rivero Wurm, kiu ĉe Kempen fluas en riveron Rur.

La plej alta punkto de Heinsberg situas sude de la urboparto Straeten ĉe la urbolimo al Geilenkirchen (85 m super marnivelo). La plej malalta punkto estas norde de Karken ĉe la limo al Nederlando (28 m).

HistorioRedakti

Reglando Heinsberg estis teritorio en la Sankta Romia Imperio. Ĉefa loko estis la urbo Heinsberg.

BildaroRedakti