Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Kolonjo
regiona ligo: Rejnlando
administra sidejo: Düren
areo: 940 km²
loĝantoj: 270 833 (fine de decembro 2022)
aŭtokodo: DN (Düren)
situo de la distrikto ene de Nordrejn-Vestfalio
situo de la distrikto ene de Nordrejn-Vestfalio

La distrikto Düren situas en la okcidento de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio, iom oriente de la urbo Akeno (Aachen). Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Düren.

Najbaras la distriktoj Heinsberg norde, Neuss nordoriente, Rhein-Erft oriente, Euskirchen sude kaj Aachen okcidente.

Administra divido redakti

La distrikto konsistas el 14 komunumoj, el kiuj 4 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombroj de loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022.

Urboj
  1. Düren (93 207)
  2. Heimbach (4365)
  3. Jülich (33 158)
  4. Linnich (13 015)
Neurbaj komunumoj
  1. Aldenhoven (14 081)
  2. Hürtgenwald (8929)
  3. Inden (7507)
  4. Kreuzau (17 687)
  5. Langerwehe (14 257)
  6. Merzenich (10 302)
  7. Niederzier (14 345)
  8. Nörvenich (11 064)
  9. Titz (8686)
  10. Vettweiß (9811)

Eksteraj ligiloj redakti