Distrikto Euskirchen

Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Kolonjo
regiona ligo: Rejnlando
administra sidejo: Euskirchen
areo: 1249 km²
loĝantoj: 197 247 (fine de decembro 2022)
aŭtokodo: EU
situo de la distrikto ene de Nordrejn-Vestfalio
situo de la distrikto ene de Nordrejn-Vestfalio

La distrikto Euskirchen situas en la pleja sudokcidento de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Euskirchen, kiu okcidente limas al Belgio.

Najbaras la distriktoj Düren kaj Rhein-Erft norde, Rhein-Sieg kaj Ahrweiler (Rejnlando-Palatinato) oriente, Vulkaneifel (same Rejnlando-Palatinato) sude kaj - krom al Belgio - al la distrikto Aachen okcidente.

La regiono samgrade proksimas al la pli grandaj urboj Akeno nordokcidente, Kolonjo nordoriente kaj Bonno oriente.

Administra divido redakti

La distrikto konsistas el 11 komunumoj, el kiuj 5 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombroj de loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022.

Urboj
  1. Bad Münstereifel (17 282)
  2. Euskirchen (59 772)
  3. Mechernich (28 567)
  4. Schleiden (12 977)
  5. Zülpich (21 025)
Neurbaj komunumoj
  1. Blankenheim (8433)
  2. Dahlem (4400)
  3. Hellenthal (7925)
  4. Kall (11 112)
  5. Nettersheim (7991)
  6. Weilerswist (17 763)

Eksteraj ligiloj redakti