Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Duseldorfo
regiona ligo: Rejnlando
administra sidejo: Neuss
areo: 576 km²
loĝantoj: 457 264 (fine de decembro 2022)
aŭtokodo: NE (Neuss)
situo de la distrikto ene de Nordrejn-Vestfalio
situo de la distrikto ene de Nordrejn-Vestfalio

La distrikto Neuss (germane ekde julio 2003 Rhein-Kreis Neuss) situas en la okcidenta centro de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Neuss. La distrikto - kaj aparte la urbo Neuss - situas en rekta proksimeco de la landa ĉefurbo Duseldorfo, kaj karakteriziĝas per la riverego Rejno, kiu trafluas ĝin kaj ekde julio 2003 ankaŭ aparte menciiĝas en la germanlingva distrikta nomo.

Najbaras la distrikto Viersen kaj la eksterdistriktaj urboj Krefeld kaj Duisburg norde, la eksterdistrikta urbo Duseldorfo kaj la distrikto Mettmann oriente, la eksterdistrikta urbo Kolonjo kaj la distrikto Rhein-Erft sude, kaj la distriktoj Düren kaj Heinsberg plus la eksterdistrikta urbo Mönchengladbach okcidente.

Administra divido redakti

La distrikto konsistas el 8 komunumoj, el kiuj 6 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombroj de loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022.

Urboj
  1. Dormagen (65 147)
  2. Grevenbroich (64 596)
  3. Kaarst (44 253)
  4. Korschenbroich (34 187)
  5. Meerbusch (57 422)
  6. Neuss (154 139)
Neurbaj komunumoj
  1. Jüchen (23 940)
  2. Rommerskirchen (13 580)

Eksteraj ligiloj redakti