Regiono Malsupra Rejno

Tiu ĉi artikolo traktas la regionon Malsupra Rejno de Germanio. Ĝi preskaŭ, sed ne tute, identas al la geografia difino de la parto "malsupra Rejno" de la rivero Rejno, kaj geografie tute ne rilatas al la norda brako de la Rejno-Mozo-delto en Nederlando, nederlande ankaŭ nomata Nederrijn, nek al la franca departemento Bas-Rhin, en traduko "malsupra Rejno", duono de la historia regiono Alzaco.

La Regiono Malsupra Rejno (germane Region Niederrhein, nederlande regio Nederrijn, germane ofte pli mallonge simple nomata der Niederrhein), estas regiono en la okcidento de federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kiu limas al Nederlando.

Regiono Malsupra Rejno
Regiono
regiono [+]

LandoGermanio
- koordinatoj51° 34′ 40″ N, 6° 34′ 9″ O (mapo)51.5777777777786.5691666666667Koordinatoj: 51° 34′ 40″ N, 6° 34′ 9″ O (mapo)


Regiono Malsupra Rejno (Tero)
Regiono Malsupra Rejno (Tero)
situo de la Regiono Malsupra Rejno en Germanio

Regiono Malsupra Rejno (Germanio)
Regiono Malsupra Rejno (Germanio)
DEC

Map
Regiono Malsupra Rejno
Vikimedia Komunejo:  Lower Rhine region [+]
vdr
mapo de la regiono

Nomigo kaj riveroj redakti

Ĝi evidente havas sian nomon de la riverego Rejno, kiu de sudoriento al nordokcidento vojas tra la regiono, sed indas atenti ke el geografia difino la parto "malsupra Rejno" de la rivero jam komenciĝas iom pli sude tie, kie de oriento la rivereto Sieg proksime de Bonno enfluas la Rejnon: tie finiĝas la iom pli suda mezalta montaro Siebengebirge kaj komencigas la Mezeŭropa Malaltebenaĵo, kaj la riveraj bordoj, kiuj sude de tiu punkto estas kadrigataj per pitoreskaj deklivoj foje tre proksimaj al la riverbordo, foje (kiel ĉe la montareto Odenvaldo en Hesio iom pli distancaj), norde de la punkto estas parto de vasta ebenaĵo. Kvankam oftas la kutimo dividi riverojn al partoj "supra" ĉe la fonto, "meza" kaj "malsupra", konsiderante ke ĉiu rivero fluas malsupren, senkonsidere ĉu la bordo de la malsupra riveroparto estas kadrigata per montoj aŭ ne, ĉi-kaze la ĉirkaŭrivera pejzaĝo vere estas geografie "malsupra", "malmonta" kaj plene ebena.

Konsisto redakti

La historia kaj kultura regiono Malsupra Rejno tamen iom pli malvastas ol la geografia difino de la riveroparto, kiel montras la dekstra skema mapo: La regiona kerno ampleksas la distriktojn Kleve, Wesel kaj Viersen plus la eksterdistriktajn urbojn Krefeld kaj Duisburg. Plie ĉe la orienta kaj suda randoj de tiu kerno partoj de la urboj Isselburg kaj Oberhausen, la Rejn-distrikto Neuss, la urbo Mönchengladbach kaj la distrikto Heinsberg konsideratas parto de la regiono. La difino estas iom historie arbitra, ĉar tutklara geografia limio de la regiono de la najbaraj pejzaĝoj ne ekzistas. Foje la regiono definatas kiel "tio kio ĝi ne estas": Ĝi ne identas al la nordoriente lima Nederlando, la nordokcidenta regiono Vestfalio, la sudorienta Berga Lando kaj la nordaj partoj de la montareto Eifel kaj ties antaŭmontareto Ville, kiu limas sude. Plej bone la regiono ene de Germanio difineblas el lingva vidpunkto: ĝiaj loĝantoj historie parolas malaltfrankajn dialektojn de la germana (germane Niederfränkisch), ne la sudan ripuaran dialekton, nek la nordokcidentan vestfalian variaĵon de la platgermana lingvo.

Areoj redakti

La Klever Reichswald (eo: Imperia Arbaro je Kleve) estas per areo da 51 kvadrataj kilometroj la plej granda kohera arbara regiono en la regiono Malsupra Rejno kaj la plej granda kohera kulturita arbaro en la federaciero Nordrejn-Vestfalio. Ĝi etendiĝas en la komunumaj teritorioj de Goch, Kleve, Kranenburg kaj Bedburg-Hau en la distrikto Kleve.

Vidu ankaŭ redakti