Isselburg
Isselburg estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Borken de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj apartenas al la Distriktaro Monastero. Fine de decembro 2019 la komunumo havis 10 636 loĝantojn.
Isselburg | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
Administrado | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Münster | |||||
Distrikto | Distrikto Borken | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 0 28 74 | |||||
Poŝtkodo | 46419 | |||||
Aŭtomobila kodo | BOR | |||||
Oficiala Municipokodo | 05554032 | |||||
Subdivido | 7 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Adolf Radstaak | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Minervastraße 12 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 10636 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 50′ N, 6° 28′ O (mapo)51.8330555555566.4666666666667Koordinatoj: 51° 50′ N, 6° 28′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 17 m | |||||
Areo | 42,73 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.isselburg.de/ | |||||
GeografioRedakti
Urba subdividoRedakti
La urbo Isselburg sin subdividas en la urbopartojn Isselburg, Anholt, Heelden, Herzebocholt, Vehlingen kaj Werth. La rivero Malnova Issel trafluas la urboteritorion ekde sudoriento al nordokcidento kaj estis nomdonanto de la urbo.
Najbaraj urbaj kaj neurbaj komunumojRedakti
La urbo Isselburg limas norde kun la urboj Dinxperlo, Aalten (Nederlando), oriente kun la urbo Bocholt, sude kun la urboj Hamminkeln kaj Rees samkiel okcidente kun la komunumo Oude IJsselstreek de Nederlando.
Esperanto en la regionoRedakti
En distanco de 90 kilometroj okcidenten situas la urbo Monastero (Vestfalio) kaj ties Esperanto-Societo Monastera, en distanco de 70 kilometroj sudokcidenten la urbo Essen kaj ties Esperanto-Grupo Essen, kaj en distanco de 62 kilometroj suden la urbo Duisburg kaj ties Esperanto-grupo Asocio por internacia kompreniĝo.