Esperanto-Grupo Essen

La Esperanto-Grupo Essen (EGE) estis fondita la 9-an de januaro 2004 post preparaj renkontiĝoj ekde 2002. La 10-an de novembro 2005 ĝi havis 24 membrojn, kiuj venas el kaj ekster Asindo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Regulaj kunvenoj de EGE

redakti

La Esperanto-Grupo Essen renkontiĝas ĉiun duan ĵaŭdon monate en la Kulturdomo Grend, Westfalenstr. 311 en Essen-Steele. Tie kutime okazas ankaŭ eksterkutimaj aranĝoj kiel lingvokursoj , prelegoj ktp. Ĉiun kvaran ĵaŭdon monate la Esperanto-Grupo Essen renkontiĝas en Bochum al malferma babilado. Renkontejo: Kulturzentrum Bahnhof Langendreer, Wallbaumweg 108 en 44894 Bochum, jen en la restoracio (Gastronomie), jen en la kinokafejo (Kino Endstation).

 
Minejo Zollverein, celo de la 1-a TRE-EGE

Grupa partnereco kun Esperantistoj en Helmond kaj Eindhoven

redakti

Dum la Malferma Tago de UEA en Roterdamo novembron de 2005 estraranoj el la Esperanto-Grupo Essen kaj de la grupoj en Helmond kaj Eindhoven decidis fondi gruppartnerecon kun la celo, organizi reciprokajn unutagajn vizitojn. Tiuj okazas du fojojn en la jaro: en aŭtuno la EGE-anoj kaj aliaj germanaj esperanto-parolantoj sekvas inviton de la nederlandaj samlingvanoj, entrepreni "esperantan esploron" en Nord-Brabanto, en printempo Esperanto-Grupo Essen invitas al Translima Renkontiĝo Esperantista de la Esperanto-Grupo Essen (TRE-EGE). La etosplenajn eventojn partoprenas averaĝe 15 personoj, ĉefe el Nederlando kaj Nordrejn-Vestfalio, sed foje ankaŭ aliĝas esperantoparolantoj el Belgujo, Francujo kaj Pollando. Jen la datoj kaj lokoj de la vizitoj:

Senloka biblioteko

redakti

Dum la jarĉefkunsido je la 14-a de aprilo 2011 ekestis la demmando pri la instalado de biblioteko. Ĉar en la nuna stacia renkontejo de EGE, Grend, la grupo ne disponas pri propra ŝranko, ne eblas aranĝi bibliotekon. Tamen kelkaj membroj havas multajn librojn en Esperanto, kiujn ili volonte pruntus. Pro tio la partoprenantoj de la jarkunsido decidis listigi ĉiujn disponeblajn librojn kun indikoj pri verkisto, titolo, eldonejo kaj posedanto kaj vere tiel faris.

Prezidantoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti