Senluma kamero

Senluma kamerocamera obscura (lat. camera „kamero“; obscura „senluma“) estas malhela ĉambro aŭ ujo, en kiun povas eniri lumo tra malgranda truo. En la truo povas eble troviĝi konveksa lenso; se ĉi tiu mankas, oni diras truofotilo. Sur la kontraŭa flanko ekestas renversita bildo. Tiun ĉi projekciaĵon oni povas rigardi aŭ desegni. La bildo estas tre malfortluma kaj povas esti rigardata nur je sufiĉa mallumigo de la ĉirkaŭaĵo. Tio okazas ekzemple per tuko, kiu detenas la ĉirkaŭan lumon ekster la duon-tralasema dorsflanko. Aŭ rigardonto eniras la kameron, je kio la adaptiĝo de la okulo plifaciligas la rigardon.

Ĉi tiu konstruformo de senluma kamero estis uzata en la 18-a jarcento kiel skizilo. Per paperfolio sur vitroplato oni povis rekte kopii la rigardatan objekton.

Funkciado redakti

 
Funkciado de truofotilo

Simile al lenso trueto sur projekcifaco generas bildigon de priradiitaj objektoj. La skema ilustraĵo maldekstre montras ekzemple du radiofaskojn, kiuj eniras ekde du punkoj de objekto en la trueton. La malgranda diametro de la objektivo limigas la faskojn sur malgrandan malferm-angulon kaj malhelpas kompletan surtavoliĝo de la lumradioj. Radioj de la supra parto de objekto falas sur la malsupran parton de la projekcifaco, radioj el la malsupra parto iras supren. Ĉiu punkto de la objekto estas bildigata kiel disketo. La surtavoliĝo de la disketbildoj generas sendistordan bildon. El matematika vidpunkto la bildo estas rezulto de kunfaldaĵo el ideala bildigo de la objekto kun la diafragmofaco.

Historio redakti

Giovanni Battista della Porta kreis sistemon da lensoj por la senluma kamero kiu povas esti konsiderata ia prototipo de la nuna kamerao.

Famaj surireblaj senlumaj kameroj redakti

 
Rigardantoj en senluma kamero en Mülheim ĉe Ruhr
  • Pluaj landoj:
    • Senluma kamero en Biel, Svisujo en Museum Neuhaus
    • Senluma kamero en Langenlois, Malsupra Aŭstrio
    • Senluma kamero en la Lomonosovo-Universitato je Moskvo
    • Senluma kamero en Egino en Grekujo, konstruita en 2003, ĉirkaŭrigardo 360°
    • Senluma kamero en Grahamstown, Sud-Afriko
    • Senluma kamero en Havano, Kubo (ĉe Plaza Vieja)
    • Senluma kamero en Hampi, Karnataka, Barato (Virupaksha-Templo).

Eksteraj ligiloj redakti