Trabant estas aŭtomobilmarko de aŭtomobil-produktanto Sachsenring de Zwickau.

Trabant
automobile model series vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Antaŭulo AWZ P70
Lando Germana Demokratia Respubliko
Partoprenanta Péter Magyar vd
vdr
Trabant 601 en Mulhouse, Francio

Trabant – populare nomata Trabi – estis krom Wartburg, Škoda kaj Lada la domina aŭtommobilo en GDR kaj Hungario. Ĝi estis krom Wartburg la alia dutakta persona aŭtomobilo en la socialismaj landoj kaj ĝi estis tre mediopolua.

Antaŭ la produktado de Trabant en Zwickau, estis produktata tie en la fabrikaj haloj de la sovetunio-proprigita aŭtomobila uzino Horch ekde 1955 la luksoaŭtomobilo P240 Sachsenring.

Surbaze de la tiam reganta mankoekonomio, oni povis respondi al la imagitaj kaj atenditaj pretendoj kaj oni ĉesigis la produktadon en 1959. Tiam oni jam produktis 1.500 „Sachsenring”, sed la politiko volis popolaŭton.

Antaŭulo de Trabant estis la P-70, etaŭto evoluigita surbaze de DKW F-8. Ĉe tio uzis oni unuafoje por la konstruo la duroplaston, kiu pli poste iĝis markosigno de la Trabant. En 1957 oni prezentis Trabant 500 (P50), kiu havis maksimuman rapidon de 90 km/h. P-70 estis produktita nur ĝis jarfino de 1959. Oni povas nomi prapatro de la Trabant la inĝenieron Kurt LANG.

Fajrobrigada versio

En 1962 oni prezentis la version P60 de Trabant kun pligrandigita cilindra kapacito, kiu tre similis ekstere al sia antaŭulo. En 1964 oni tralaboris la karoserion, la rezulto estis Trabant 601 (P601). Tiu formo de la veturilo estis pruduktata nur kun etaj ŝanĝiĝoj (risortumo, sparkado, bordelektroniko) 26 jare ĝis julio de 1990.

Trabant P601 estis siatempe unu el la plej modernaj aŭtomobiloj. Ĝi estis la unua kaj ĝis nun la sola masproduktita aŭto kun plasta karoserio. La ekstera surfaco de la karoserio konsistis el fenolrezina-kotona-plasto (duroplasto), kiu elstaris per sia eta maso, favora produkta kosto kaj bona prilaboreco. La fenolrezina proporcio donis 52 elcentojn. La simpla konstruo de la Trabant ebligis multajn riparadojn fare de la posedanto. Tion instigis la oftaj mankoj de maŝinpartoj.

Armea versio

Trabant, kiu havis memportan ŝtalplatan skeleton, estis movita ĉe P601 fare de 26 PS-forta ducilindra dutakta motoro kun miksaĵoŝmirado kaj sinkronigita kvar-rapiduma rapidumŝanĝilo, sed laŭ deziro eĉ ekipebla per duonaŭtomato (Hycomat, hikomato). Trabi ekzistis en diversaj provizaj versioj kiel limuzino kaj kiel kombiversio, sed aperis la kromvarioj kiel 'Tramp' (kuvoversio) por limtrupoj de GDR kaj pli poste eĉ por civitanoj.

La komenca pionereco de Trabant ne estis pluevoluigita, tiel la aŭto senespere malnoviĝis. Kvankam ekzistis pluraj provoj produkti posteulon, tiuj estis malebligitaj pro la GDR-gvidantoj pro ekonomia principo. Anstataŭ tio, la inĝenieroj koncentriĝis je pli bona riparebleco.

La sola vera teknika evoluo estis la uzo de kvartakta motoro post la GDR-disfalo. Tiel oni konstruis ekde la majo de 1990 Trabant-ojn kun VW-Polo-motoro.

La lasta Trabanto ruliĝis en Zwickau de sur la produktobendo la 30-an de aprilo en 1991.

Post 1990, Trabant evoluis ĉe multaj homoj al kulta veturilo. Kinofilmoj kiel „Go Trabi go!“ kun Wolfgang Stumph estis sekvo de tio. Dumtempe pro la eluziĝo, la grandaj impostoj kaj medioprotektaj preskriboj, iom post iom malpliiĝas la nombro de la Trabant-oj. La du-takta modelo en Germanio ne plu ricevis novan uzpermeson, do nur jamaj posendatoj rajtis uzi ĝin.

En Berlino eblas mendi urbo-gvidadon en karavano el Trabant-aŭtoj.

Modeloj redakti

  • Trabant 500 (P50)
  • Trabant 600 (P60)
  • Trabant 601 (P601)
  • Trabant 1,1 (kun VW-motoro)

Eksteraj ligiloj redakti