La firmao Horch [prononco "Horĥ"] estis historia germana entrepreno, kiu produktis aŭtojn.

Horch
aŭtomobilo-faranta firmao vd
Dum 1904 - 1940
Sekvanto Auto Union
Jura formo akcia kompanio
Fondintoj August Horch vd
Sidejo Zwickau
Lando Germanio
Agokampo aŭtomobilo
vdr
fronto de Horch-aŭtomobilo
Horch AG
Horch AG
Dosiero:Horch-Automarken-Logo.jpg
aŭtomobilo-faranta firmao vd
Dum 1904 - 1940
Sekvanto Auto Union
Jura formo akcia kompanio
Fondintoj August Horch vd
Sidejo Zwickau
Lando Germanio
Agokampo aŭtomobilo
vdr

Firmaa historio redakti

La firmaa fondinto August Horch (naskiĝis la 12-an de oktobro 1868 en Winningen; mortis la 3-an de februaro 1951 en Münchberg) post siaj lernejaj jaroj lernis la metion de forĝado inter la jaroj 1888 kaj 1890 en la aŭtomobilkonstrua firmao de Karl Benz en Mannheim. Poste sekvis inĝeniera eduko en la Teknika Altlernejo de Mittweida en Saksio. En 1899 August Horch kun la komercisto Salli (Salomon) Herz fondis la firmaon A. Horch & Cie. en Kolonjo-Ehrenfeld. Unue li en garaĝa riparejo fiksis difektiĝintajn aŭtomobilojn de la firmao Benz. Jan en 1901 tamen ekvendiĝis la unua aŭtomobilo sendepende evoluigita de August Horch. La ekspansio de la firmao en la riparejo tamen estis tre limigita.

Per financa subteno de Moritz Bauer el Plauen la firmao en 1902 translokiĝis el Kolonjo al la saksia urbo mit Reichenbach im Vogtland. Tie tamen la lokaj entreprenistoj kontraŭis la novan fabrikejon. Tial la firmao kun novaj investaj subtenantoj plu translokiĝis al la urbo Zwickau. La 10-an de majo 1904 registriĝis ekfunkcio de la entrepreno "August Horch & Cie. Motorwagenwerke AG".

Horch-Aŭtomobiloj en la sekvaj jaroj karakteriziĝis per alta kvalito, lukso kaj teknika progreseco. En la jaro 1906, kiam en Zwickau okazis granda industria ekspozicio, la urba advokato Rudolf Stöss gajnis aŭtovetkonkurson kompareblan al nuntempa aŭtosporta mondĉampioneco.

 
la firmaa fondinto August Horch en unu el siaj unuaj aŭtoj, 1908

Pro kvereloj kun la financa estraro de la firmao, tamen August Horch en 1909 devis forlasi la akcian kompanion. Li la 16-an de julio 1909 en Zwickau tutproksime de la antaŭa firmao fondis novan aŭtomobilprodukan firmaon de la nomo "August Horch Automobilwerke GmbH". Kiel antaŭvideble, ekestis jura konflikto pri la rajto uzi la nomon "Horch". En tiu jura konflikto malvenkis August Horch, kiu konsekvence donis al sia nova firmao alian nomon - Audi: Dum "horch!" estas la germana formo de la imperativo "aŭdu!", "audi!" estas la koncerna imperativo en la latina lingvo.

Pro premo de la saksia ŝtata banko fine en 1932 la firmaoj Horch kaj Audi plus la pliaj firmaoj DKW kaj Wanderer unuiĝis al nova konzerno Auto Union.

Fine de la Dua Mondmilito la Horch-fabrikejoj estis forte detruitaj pro bomboj. En la socialisma ŝtato GDR la firmao iĝis ŝtata produktejo lak rekomencis fabriki traktorojn kaj kamionojn. Ekde 1954 ankaŭ reproduktiĝis aŭtoj - la modelo Sachsenring P 240 10 jarojn post la fino de la mondmilito estis luksa aŭto sur alta teknika kaj dezajna nivelo. Jam en februaro 1957 tamen estis nova jura konflikto: La en Okcidenta Germanio post la mondmilito refondita firmao Auto Union sukcese procesis kontraŭ la uzo de la nomo "Horch" fare de la socialismaj aŭtoproduktistoj en Zwickau.

Laŭ decido de la ŝtata socialisma partio SED la du urbaj aŭtoproduktejoj (la eksaj firmaoj Horch kaj Audi) unuiĝis al ŝtata produktejo "Sachsenring". La ŝtataj politikistoj de GDR dum la sekvaj jaroj tamen ne havis intereson pri grandkvanta produktado de luksaj aŭtoj, sed favorigis la fabrikadon de la malgranda modelo Trabant, kiu pro tre ŝpara uzo de materialoj estis pli facile produktebla en grandaj kvantoj.

Nuntempe sur parto de la eksa Audi-aŭtoproduktejo en Zwickau situas aŭtomobila muzeo "August Horch", kiu estas parto de la Eŭropa Vojo de Industria Heredaĵo. La kronita "H", emblemo de la firmao Horch, nuntempe estas jura posedaĵo de la firmao Audi en la bavara urbo Ingolstadt.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti