La firmao Audi AG estas germana entrepreno, kiu produktas aŭtojn kaj apartenas al la aŭtomobila konzerno Volkswagen AG. Sidejo de la entrepreno estas la urbo Ingolstadt en Bavario.

Audi
Audi
aŭtomobilo-faranta firmao • negocopublika kompanio vd
Dum 1909 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Auto Union
Jura formo germania akcia kompanio (Aktiengesellschaft)
Fondita 5-a de marto 1969
Fondintoj August Horch vd
Ĉefestro(j) Martin Winterkorn vd
Sidejo Ingolstadt, Germanio
Lando Germanio
Estr(ar)o Rupert Stadler
Dungitoj 57 533 (en 2008)
Spezosumo 34,196 miliardoj da Eŭroj (en 2008)
Agokampo aŭtomobila industrio
aŭtomobilo
ISIN-kodo DE0006757008
Posedata de Volkswagen AG vd
filiaj kompanioj DucatiLamborghini • Audi Hungaria • Audi Sport • Ducati vd
Posedataj kompanioj Audi Hungaria • FC Bayern München AG • E-Solutions Inc. • Audi Forum Ingolstadt • LamborghiniDucati • Ducati vd
TTT www.audi.de
vdr

La aŭtoj de la marko produktiĝas en la urboj Ingolstadt kaj Neckarsulm en Germanio, kaj krome en Győr (Hungario), Bratislavo (Slovakio), Ĉangĉuno (Ĉinio), Bruselo (Belgio) kaj Aŭrangabado (Barato).

la Audi-produktejo en Neckarsulm (meze de la bildo)


Firmaa historio redakti

La firmaa fondinto August Horch (naskiĝis la 12-an de oktobro 1868 en Winningen; mortis la 3-an de februaro 1951 en Münchberg) post siaj lernejaj jaroj lernis la metion de forĝado inter la jaroj 1888 kaj 1890 en la aŭtomobilkonstrua firmao de Karl Benz en Mannheim. Poste sekvis inĝeniera eduko en la Teknika Altlernejo de Mittweida en Saksio. En 1899 August Horch kun la komercisto Salli (Salomon) Herz fondis la firmaon A. Horch & Cie. en Kolonjo-Ehrenfeld. Unue li en garaĝa riparejo fiksis difektiĝintajn aŭtomobilojn de la firmao Benz. Jan en 1901 tamen ekvendiĝis la unua aŭtomobilo sendepende evoluigita de August Horch. La ekspansio de la firmao en la riparejo tamen estis tre limigita.

Per financa subteno de Moritz Bauer el Plauen la firmao en 1902 translokiĝis el Kolonjo al la saksia urbo mit Reichenbach im Vogtland. Tie tamen la lokaj entreprenistoj kontraŭis la novan fabrikejon. Tial la firmao kun novaj investaj subtenantoj plu translokiĝis al la urbo Zwickau. La 10-an de majo 1904 registriĝis ekfunkcio de la entrepreno "August Horch & Cie. Motorwagenwerke AG".

 
la firmaa fondinto August Horch en unu el siaj unuaj aŭtoj, 1908

Horch-Aŭtomobiloj en la sekvaj jaroj karakteriziĝis per alta kvalito, lukso kaj teknika progreseco. En la jaro 1906, kiam en Zwickau okazis granda industria ekspozicio, la urba advokato Rudolf Stöss gajnis aŭtovetkonkurson kompareblan al nuntempa aŭtosporta mondĉampioneco.

Pro kvereloj kun la financa estraro de la firmao, tamen August Horch en 1909 devis forlasi la akcian kompanion. Li la 16-an de julio 1909 en Zwickau tutproksime de la antaŭa firmao fondis novan aŭtomobilprodukan firmaon de la nomo "August Horch Automobilwerke GmbH". Kiel antaŭvideble, ekestis jura konflikto pri la rajto uzi la nomon "Horch". En tiu jura konflikto malvenkis August Horch, kiu konsekvence donis al sia nova firmao alian nomon - Audi: Dum "horch!" estas la germana formo de la imperativo "aŭdu!", "audi!" estas la koncerna imperativo en la latina lingvo.

Pro premo de la saksia ŝtata banko fine en 1932 la firmaoj Horch kaj Audi plus la pliaj firmaoj DKW kaj Wanderer unuiĝis al nova konzerno Auto Union.

Fine de la Dua Mondmilito la Audi- kaj Horch-fabrikejoj estis forte detruitaj pro bomboj. En la socialisma ŝtato GDR la firmaoj iĝis ŝtata produktejoj kaj rekomencis fabriki veturilojn. Ekde 1954 aparte la modelo Sachsenring P 240 el la Horch-fabrikejoj, kiu 10 jarojn post la fino de la mondmilito estis luksa aŭto sur alta teknika kaj dezajna nivelo. Jam en februaro 1957 tamen estis nova jura konflikto: La en Okcidenta Germanio post la mondmilito refondita firmao Auto Union sukcese procesis kontraŭ la uzo de la nomoj "Audi" kaj "Horch" fare de la socialismaj aŭtoproduktistoj en Zwickau.

Laŭ decido de la ŝtata socialisma partio SED la du urbaj aŭtoproduktejoj (do la eksaj firmaoj Horch kaj Audi) unuiĝis al ŝtata produktejo "Sachsenring". La ŝtataj politikistoj de GDR dum la sekvaj jaroj tamen ne havis intereson pri grandkvanta produktado de luksaj aŭtoj, sed favorigis la fabrikadon de la malgranda modelo Trabant, kiu pro tre ŝpara uzo de materialoj estis pli facile produktebla en grandaj kvantoj.

 
la ĉefo de Audi-aŭtosporto, Wolfgang Ullrich

En Okcidenta Germanio dume pluprosperiĝis la novaj produktejoj de la firmao Auto Union, produktanta Audi-veturilojn.

En 1969 fuziis la firmaoj Auto Union en Ingolstadt kaj NSU en Neckarsulm. La nova entrepreno komence havis la nomon "Audi NSU Auto Union AG", nur ekde 1985 simple nomiĝas "Audi AG". De tiam ĉiuj produktaĵoj kaj entreprenoj de la firmao havas la saman nomon, "Audi". De 1991 ĝis 2000 la firmao sukcese vendis kabrioleton nomatan Audi Cabriolet.

Ekde 1993 ekzistas plia produktejo en Hungario: En la hungara urbo Győr ne nur konstruiĝas la rapida kaj eleganta modelo Audi TT, sed ankaŭ la motoroj de ĉiuj Audi-aŭtomobiloj.

Ekde la jaro 2000 la firmao Audi kune kun Seat kaj Lamborghini je la nomo "Audi-grupo" konsistigas la firmaogrupon pri "sportaj aŭtoj" ene de la konzerno Volkswagen AG, kune kun la "Volkswagen-grupo", en kiuj grupiĝas produktejoj de la markoj Volkswagen, Škoda, Bentley kaj Bugatti.

 
antaŭa emblemo de 2009

Aŭtosporto redakti

Audi estas inter la plej sukcesaj aŭtomobilaj markoj en aŭtosporto. Jam en la 1930-aj jaroj la sportaj veturiloj de la firmao Auto Union sukcese partoprenis en konkursoj. Ekde 1981 la firmao kiel unua aŭtoproduktisto sukcese en aŭtosportaj konkursoj uzas veturilojn moviĝantajn per ĉiuj kvar radoj. Krome la modelo "Audi quattro" uzis plifortigitan motoron same teknike novan. Post la malpermeso de ĉiurade movitaj aŭtoj en multaj konkursoj en 1998 tamen la Audi-aŭtosportistoj devis trovi novajn modelojn de aparte rapidaj aŭtoj. Daŭre la marko tamen sukcesas en konkursoj, ektemple ekde 1999 estas plej sukcesa en la 24-horaj-konkursoj de Le Mans.

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 48° 46' 60" norde, 11° 25' 5" oriente