Karl Benz

Karl Friedrich BENZ [karl FRIdriŝ benc] (naskiĝis la 25-an de novembro, 1844, mortis la 4-an de aprilo, 1929) estis germana inĝeniero kaj pioniro de la aŭtomobilindustrio.

Karl Benz
Persona informo
Naskonomo Karl Friedrich Michael Benz
Naskiĝo 25-an de novembro 1844 (1844-11-25)
en Mühlburg, Grandduklando Badeno,  Germana Federacio
Morto 4-an de aprilo 1929 (1929-04-04) (84-jaraĝa)
en Ladenburgo, Respubliko Badeno,  Vajmara Respubliko
Mortokialo cerba sangado
Tombo Ladenburgo
Lingvoj germana
Loĝloko Q118669544
Ŝtataneco Respubliko Badeno • Grandduklando Badeno
Alma mater University of Karlsruhe
Subskribo Karl Benz
Familio
Edz(in)o Bertha Benz
Infanoj Richard Benz • Eugen Benz
Okupo
Okupo inĝenieroinventisto
vdr

Karl Benz naskiĝis en Karlsruhe. Kiel 15-jarulo li trapasis la akcepto-ekzamenon en la teknika universitato de Karlsruhe. Kvar jarojn poste li sucese finis sian studadon, kaj en 1871 li fondis sian unuan firmaon. En la jaro 1872 li edziĝis al Bertha Ringer.

En 1878 Karl Benz evoluigis dutaktan eksplodmotoron kaj poste kvartaktan motoron, kaj en 1883 li fondis fabrikon por gasmotoroj Benz & Cie. Rheinische Gasmotorenfabrik Mannheim. Li inventis plurajn erojn por aŭtomobilo, ekz. sparkilojn, la kluĉilon, la karburilon kaj la rapidumŝanĝilon. La unuan aŭtomobilon li konstruis en la jaro 1885. Ĝi estis tri-rada veturilo kun eksplodmotoro kaj elektra sparkado. En 1886 Karl Benz patentigis sian inventon, sed komence li rikoltis pro sia "ĉaro sen ĉevaloj" nenion krom mokojn.

Malgraŭ ĉio li daŭre plibonigis siajn inventojn kaj en la jaro 1889 liaj modeloj estis montrataj en la Pariza Tutmonda Ekspozicio.

En 1929 lia entrepreno Benz & Cie. unuiĝis kun Daimler Motorengesellschaft al la akcia kompanio Daimler-Benz AG. La 4-an de aprilo 1929 Karl Benz mortis en Ladenburg ĉe Mannheim.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti