Benz Patent-Motorwagen

La Benz Patent-Motorwagen ("patentita motoraŭto"), konstruita en 1885, estas amplekse konsiderata kiel la unua aŭto de produktado en la mondo,[1] tio estas, vehiklo desegnita por esti pelita pere de interna eksplodmotoro. La origina kosto de la vehiklo en 1885 estis de 600 imperigermanaj markoj,[2] proksimume 150 usonaj dolaroj (ekvivale al 4,183 usonaj dolaroj de 2018). La vehiklo ricevis la germanan patentnumeron 37435, por kio Karl Benz postulis en la 29a de januaro 1886. Laŭ oficialaj proceduroj, la dato de la formala postulo iĝis la patenta dato por la invento post la patento estis atribuita, kio okazis en novembro samjare.

La originala Benz Patent-Motorwagen, unuafoje konstruita en 1885 kaj ricevinta la patenton por la koncepto.

La edzino de Benz, nome Bertha Benz, financis la disvolvigon de la procezo. Laŭ la moderna juro, ŝi estus povinta ricevi la patentajn rajtojn, sed edziniĝintaj virinoj ne rajtis tiam postuli patentojn.[3]

Benz diskonigis sian inventon al la publiko la 3an de julio 1886, en la Ringstrasse en Mannheim.

Oni konstruis ĉirkaŭ 25 Patent-Motorwagen inter 1886 kaj 1893.

Notoj redakti

  1. "Der Streit um den "Geburtstag" des modernen Automobils" [La lukto pri la nasko de la moderna aŭtomobilo] (germane). Germana Patenta kaj Komercmarka Servo. 2014-12-22. Arkivita el la originalo en 2017-01-02.
  2. [1]
  3. "Frauen in der Geschichte des Rechts — Von der Frühen Neuzeit bis zum Gegenwart", Ute Gerhard e.a., Beck'se Verlagsbuchhandlung, München 1997, ISBN 3-406-42866-5, P. 464