Freiberg (Saksio)
Situanta inter Dresdeno kaj Chemnitz, je la norda rando de la Ercmontaro, Freiberg estas urbo de Germanio kun universiteto, unue ekigita kiel minista setlejo en la 12a jarcento. Kvankam la lasta minejo fermiĝis en 1969, en la malnova urbocentro ankoraŭ videblas la spuroj de la iama minado. Bergakademie, minista akademio, fondita en 1765, evoluis al moderna teknika universitato.
Freiberg | ||||||
| ||||||
Administrado | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Federacia lando | Saksio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Chemnitz (ĝis ties malfondo en 2012) | |||||
Distrikto | Distrikto Centra Saksio | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | +49 3731 | |||||
Poŝtkodo | D-09599 | |||||
Aŭtomobila kodo | FG | |||||
Oficiala Municipokodo | 14522180 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Bernd-Erwin Schramm | |||||
Adreso de la administrejo | Obermarkt 24 09599 Freiberg | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 40885 (stato 2018-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 55′ N, 13° 21′ O (mapo)50.91194444444413.342777777778Koordinatoj: 50° 55′ N, 13° 21′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 412 m | |||||
Areo | 48,05 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.freiberg.de | |||||
Freiberg estas la administra centro de la distrikto Centra Saksio, kreita la 1-an de aŭgusto 2008 – antaŭe ĝi estis la centro de pli malgranda administra unuo, laŭ la urbo nomata distrikto Freiberg. Fine de decembro 2018 la urbo havis 40885 loĝantojn.
Post trovo de arĝenta erco 1168 ĉe la vilaĝo Christiansdorf ekkreskis minista setlejo, kiu ricevis urbajn rajtojn verŝajne en la jaro 1186. Ĝis ĉirkaŭ 1220 aldoniĝis laŭplane konstruita "Supra Urbo" kaj urbomuro. Sur la ekonomia bazo de la minado, Freiberg rapide evoluis je riĉa kaj laŭ tiama skalo popoloza urbo.
Bazaj informoj Redakti
Historio Redakti
Laŭ un hipotezo, la praarbaro Miriquidi kovris grandajn partojn de Saksio ankoraŭ ĉirkaŭ la jaro 1150, kaj la tereno de Freiberg do situis meze de tio.[mankas fonto] Oni tamen ne certas ĉu Miriquidi situis en Saksio aŭ aliloke, sed la nomo estas ofte uzata en loka historio tie.
1156 margrafo Otto de Meißen venigis kampistojn el Frankonio elradiki la arbaron inter la riveroj Striegis [ŝtrigis] kaj Freiberga Mulde. En tiu ĉi tempo fondiĝis apud la rivereto Loßnitz [losnic] la vilaĝoj Tuttendorf, Christiansdorf kaj Berthelsdorf[k 1]. La frankonaj setlantoj estis persone libera kaj ricevis grundon kiel heredigeblan posedaĵon.[mankas fonto]
En la jaro 1162, Otto de Meißen fondis la monakejon Zella apud Nossen kaj donacis al ĝi la senarbigitan landon, kiu ampleksis 800 hubojn, tio estas 277 km².
Post trovo de arĝenta erco 1168 ĉe la vilaĝo Christiansdorf ekkreskis minista setlejo. Inter 1175 kaj 1180 oni ekkonstruis tie la preĝejo Sankta Nikolao. Inter 1180 kaj 1185 ekestis Mariapreĝejo, nuntempe la katedralo de Freiberg. Verŝajne en 1186 okazis la oficiala fondo de la urbo Freiberg. Ĝis ĉirkaŭ 1220 aldoniĝis laŭplane konstruita "Supra Urbo" kaj urbomuro.
Freiberg fariĝis modelo por pliaj saksaj minurboj, kaj pli ol tri jarcentojn ĝi estis la ekonomia centro kaj la plej popolriĉa urbo de la limgraflando Meißen, kun ĉirkaŭ 5 000 loĝantoj en 1300.
Ĉirkaŭ la jaro 1230 ekestis la abunde ornamita Ora Pordego kiel portalo de Mariapreĝejo. 1236 fondiĝis monakejo de la Dominikanoj kaj proksimume samtempe monkejo franciskana[mankas fonto]. Laŭ dokumenta mencio en la jaro 1248 ekzistis monakinejo de Magdalenaninoj. En 1260 oni instalis urban lernejon, kiu 1515 transformiĝis je latinlernejo.
En la 14-a jarcento okazis la unua krizo de la minado.
Evoluo de loĝantaro Redakti
|
|
Personoj rilataj al Freiberg Redakti
- Abraham Gottlob Werner, tersciencisto
- Alexander von Humboldt, natursciencisto
- Aŭgusto, princo-elektisto
- Clemens Winkler, ĥemiisto
- Eduard Johnson, regionhistoriisto, filologo kaj ĵurnalisto
- Ferdinand Reich, ĥemiisto
- Friedrich Mohs, mineralogo
- Gustav Eduard Benseler, filologo
- Leopold von Buch, tersciencisto
- Miĥail Lomonosov, poeto kaj sciencisto
- Morico (Saksio), princo-elektisto
- Novalis, poeto
- Theodor Körner, poeto
- Theodor Richter, ĥemiisto
Vidindaĵoj Redakti
- La urba katedralo
- Tersciencaj Kolektaĵoj
- Restaĵoj de la Urba Muro
- Kastelo Freudenstein
- Muzeo pri la historio de la urbo kaj de la minekspluato
- Naturscienca Muzeo
- La minejo "Himmelfahrt Fundgrube", kiu ofertas gvidadojn subterajn
- Preĝejo Sankta Nikolao (Nikolaikirche)
Komentoj Redakti
- ↑ Tudendorph, Christianesdorph kaj Bertoldesdorph en iama malfrua skribado
Vidu ankaŭ Redakti
Eksteraj ligiloj Redakti
- Oficiala retejo (germane)
- Informoj pri la urbo kaj turismaj eblecoj en germana lingvo (arkiva kopio)
- Informoj pri la paroĥa komunumo Petri-Nikolai en Esperanto (arkiva kopio)