Příbram

distrikta urbo en Ĉeĥio
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en Mezbohemia regiono. Pluaj signifoj estas indikitaj en paĝo Příbram (apartigilo).

Příbram estas urbo en Ĉeĥio en la centra Bohemio, sudokcicente de la ĉefurbo Prago sur la orienta rando de la montetaro Brdy. La urbon trafluas rojo Příbramský potok kaj kaj post la urbo ĝi enfluas rivereton Litavka. Ĝi havas 32 743 loĝantojn (2023).

Příbram
germane Pibrans
urbo
Svatá Hora super Příbram kaj preĝejo de sankta Jakobo
Oficiala nomo: Příbram
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Příbram
Administra municipo Příbram
Historia regiono Bohemio
Montaro Brda montetaro
Konata loko Svatá Hora
Rivero Litavka
Situo Příbram
 - alteco 502 m s. m.
 - koordinatoj 49° 41′ 18″ N 14° 00′ 33″ O / 49.68833 °N, 14.00917 °O / 49.68833; 14.00917 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Třemošná
 - alteco 778 m s. m.
Areo 33,41 km² (3 341 ha)
Loĝantaro 32 743 (2023)
Denseco 980,04 loĝ./km²
Unua skribmencio 1216
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 261 01
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ020B
NUTS 5 CZ020B 539911
Katastraj teritorioj 10
Partoj de urbo 18
Bazaj setlejunuoj 11
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Příbram
Retpaĝo: www.pribram-city.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Podlesí, Milín, Narysov, Třebsko, Lazsko, Dubno, Trhové Dušníky, Lhota u Příbramě, Háje, Dubenec, Bohutín, Lešetice kaj Višňová.

Historio redakti

En la pasinteco tie oni minis plumbon kaj arĝenton, ekde 1948 uranon. Ĝian iaman ministan gloron atestas Minista muzeo Příbram. Origine etnobela rezidejo, en la 14-a jarcento dum regado de Johano de Luksemburgio ĝi estis rangaltigita je urbo, post 1513 je reĝa urbo pro la arĝent-minado. Sur monteto, kiu la urbon duoncirkle ĉirkaŭas, dominas konata pilgrimejo Sankta Monto (Svatá Hora) kun impona baroka klostro. Nekutima estas longa tegmentita ŝtuparego, kiu kunligas la urbon kun la surmontaj konstruaĵoj. Depost 1948 cedanta ekspluatado de arĝenta kaj plumba ercoj anstataŭis 50-jara grandprodukta minado de urania erco por Sovetunio, kiu postlasis oriente de Příbram multoble pli altajn amasojn da ŝutmontoj de ercaj forfalaĵoj ol la antaŭa kelkcentjara minado. La komplekso de minejoj uzis kiel laborfortojn prizonulojn kaj homojn punataj per deviga laboro pro sia opoziciado al la komunisma reĝimo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18699 455
188011 171
189021 081
190021 767
191013 321
192117 703
JaroLoĝantoj
193010 469
195012 267
196125 687
197028 939
198037 854
199136 898
JaroLoĝantoj
200135 886
201433 450
201633 058
201732 897
201832 867
201932 642
JaroLoĝantoj
202032 503
202131 711
202231 651
202332 743

Famuloj redakti

En Příbram mortis Josef Hrabák (inĝeniero).

Esperanto redakti

En Příbram okazis de la 8-a de novembro ĝis la 11-a de novembro 2013 renkontiĝo de E-mental.

Rilataj artikoloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti