Josef Hrabák (inĝeniero)

ĉeĥa inĝeniero

Josef Hrabák (naskiĝis la 13-an de aprilo 1833 en Sirá - mortis la 15-an de julio 1921 en Příbram) estis ĉeĥa inĝeniero, altlerneja instruisto.

Josef Hrabák
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1833 (1833-04-13)
en Sirá
Morto 15-an de julio 1921 (1921-07-15) (88-jaraĝa)
en Příbram
Tombo City Cemetery in Příbram
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioĈeĥoslovakio
Memorigilo Josef Hrabák (inĝeniero)
Okupo
Okupo universitata instruisto • mininĝeniero
vdr

Biografio redakti

Josef Hrabák komence lernis en liceo de Plzeň, poste en Akademio de Selmec en Hungara reĝlando, kie li akiris diplomon en 1857. Post la diplomo li estis asistanto samloke, krome li faris la necesajn praktikajn laborojn. Ekde 1862 li instruis 3 jarojn en simila akademio en Leoben, poste li havis postenon en Příbram. En 1867 li estis nomumita akademia instruisto en Příbram, post 2 jaroj li profesoriĝis, en 1855 li iĝis akademiestro. Li estis elstara figuro pri teknologioj de la ĉeĥaj minejoj kaj metalurgiaĵoj, li estis internacie konata pri vapormaŝinoj en minejoj. En 1889 li fondis turisman klubon en Příbram, li estis pioniro de la ĉeĥa turismo.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Die Damph- maschinen-Berechnung mittels praktiseher Tabellen und Regein (1869)
  • Úplné porovnávací tabulky měr a vah i jich cen ku snadnému užívání metrické soustavy v říši rakouské (1875)
  • Hilfsbuch für Dampfmaschinen-Techniker (1883, 1891)
  • Slovníček pro hornický lid (1889)
  • Průvodce po Příbrami a okolí, hlavně též po příbramských dolech (1892) - redaktoro
  • Hornictví a hutnictví v království Českém (1902, 1909)

Fontoj redakti