Milín estas eksa kampurbo, nun municipo en Ĉeĥio, en Mezbohemia regiono, en distrikto Příbram, proksimume 7 km sude de Příbram. La teritorio de municipo konsistas el du nenajbarantaj partoj, domaro Kamenná estas eksklavo. Vivas ĉi tie 2 248 loĝantoj (2023).

Milín
municipo
Milín
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Milín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Příbram
Administra municipo Příbram
Historia regiono Bohemio
Montaro Brda montetaro, Beneŝova montetaro
Situo Milín
 - alteco 547 m s. m.
 - koordinatoj 49° 37′ 55″ N 14° 02′ 46″ O / 49.63194 °N, 14.04611 °O / 49.63194; 14.04611 (mapo)
Areo 24,13 km² (2 413 ha)
Loĝantaro 2 248 (2023)
Denseco 93,16 loĝ./km²
Unua skribmencio 1336
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 262 31 ĝis 262 32
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ020B
NUTS 5 CZ020B 540757
Katastraj teritorioj 5
Partoj de municipo 6
Bazaj setlejunuoj 7
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Milín
Retpaĝo: www.milin.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Smolotely, Pečice, Tochovice, Třebsko, Lazsko, Vrančice, Háje, Příbram, Lešetice, Dolní Hbity, Jablonná, Radětice, Ostrov kaj Višňová.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1336.

Kiel grava ŝosea vojkruciĝo kaj fervoja transŝargejo ĝi estis forte damaĝigita pro bombardado en aprilo de 1945. Sur la teritorio de municipo okazis lastaj bataloperacoj de la dua mondmilito en Eŭropo, lastaj ekpafoj falis en ties ĉirkaŭaĵo nokte el la 11-a je la 12-a de majo 1945.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 271
18802 179
18902 176
19002 087
19101 928
19211 820
JaroLoĝantoj
19301 685
19501 308
19612 258
19702 202
19802 139
19912 031
JaroLoĝantoj
20012 044
20142 170
20162 160
20172 153
20182 136
20192 165
JaroLoĝantoj
20202 155
20212 121
20222 176
20232 248

Partoj de municipo redakti

Municipo Milín konsistas el ses partoj sur kvin katastraj teritorioj:

  • Milín (ankaŭ nomo de k.t.)
  • Konětopy, proksimume 2 km nordokcidente de Milín sur katastra teritorio Konětopy u Příbramě. Al Milín alligita en la jaro 1976.
  • Kamenná, 4 km okcidente de Milín sur katastra teritorio Kamenná u Příbramě. Inter Milín kaj Kamenná situas municipo Lazsko, Kamenná estas tiel eksklavo de municipo Milín.
  • Buk, proksimume 2 km nordoriente de Milín sur la katastra teritorio Milín. En la jaro 1939 la domaro apartenis al du municipoj: la norda parto al municipo Konětopy, la suda parto al municipo Milín[1]
  • Stěžov, 4 km nordoriente de Milín sur la samnomata katastra teritorio. Al Milín alligita en la jaro 1979.[2] Ĝi estas apartigita de Milín de memstariĝinta Radětice, pder la katastra teritorio ĝi rilatas kun Milín nur per mallonga limo en regiono de Buk.
  • Rtišovice (2,5 km sudoriente de Milín) sur la samnomata katastra teritorio. Al Milín ĝi estis alligita iam en tempo de integro de la municipoj.[3]

Al Milín apartenas ankaŭ vilaĝo Slivice, kiu estis de foraj tempoj ties paroĥa domaro. Sed ĝi ne havas statuson de loka parto, ĝi estas baza setlejunuo de la municipo, la ĉi tieaj orientigaj numeroj sur domoj apartenas rekte al Milín. Ĝi troviĝas proksimume 1,5 km nordokcidente de Milín, sude de Konětopy sur la katastra teritorio Milín.

Pluaj fotoj redakti

Referencoj redakti

  1. Domaro Buk Arkivigite je 2016-03-08 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20160308152612), municipo Milín
  2. Domaro Stěžov Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20160304124602), municipo Milín
  3. Domaro Rtišovice Arkivigite je 2015-02-22 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20150222172309), municipo Milín