Beneŝova montetaro

Beneŝova montetaro (ĉeĥe Benešovská pahorkatina) estas geomorfologia tutaĵo en la norda kaj nordokcidenta parto de Mezbohemia montetaro. Ĝi etendiĝas sur areo 2410 km² en meza Bohemio sur ambaŭ bordoj de rivero Vultavo.

Beneŝova montetaro
ĉeĥe Benešovská pahorkatina
montetaro
Pejzaĝo en ĉirkaŭaĵo de Nový Knín en Beneŝova montetaro
Oficiala nomo: Beneŝova montetaro
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Distriktoj
Historia regiono Bohemio
Parto de Mezbohemia montetaro
Najbaraj unuoj
Subulaj unuoj Dobříšská pahorkatina, Březnická pahorkatina
Akvejo Vultavo, Sázava, Otava
Plej alta punkto
 - situo Stráž
 - alteco 638 m s. m.
 - koordinatoj 49° 45′ 00″ N 14° 27′ 00″ O / 49.75000 °N, 14.45000 °O / 49.75000; 14.45000 (mapo)
Areo 2 410,00 km² (241 000 ha)
Geologia konsisto Granitoj de plutono
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Benešovská pahorkatina
Portalo pri Geografio

La regiono troviĝas en akvejo de Otava, Vultavo kaj Sázava. La montetaron apartigas la profunda valo de rivero Vultavo, dum kio la pli granda parto tiriĝas sur maldekstra bordo sudoriente de Brdy, laŭlonge laŭ Příbram ĝis malantaŭ Březnice. La superantaj mineraloj estas granitoj de mezbohemia plutono.

La plej alta punkto de Beneŝova montetaro estas Stráž ĉe Leletice kun 638 m s. m, la plej altan elstarecon havas Pecný ĉe Ondřejov (187 m). Pluajn la plej altaj kaj la plej elsterecaj montetoj enhavas Listo de montoj en Beneŝova montetaro.

La montetaro ricevis sian nomon laŭ urbo Benešov.