Otava (rivero)

rivero en Ĉeĥio
Tiu ĉi artikolo temas pri rivero en Ĉeĥio. Pri rivero en Kanado temas artikolo Otavo (rivero).

Otava (germane Wottawa) estas rivero en Ĉeĥio, situanta en Sudbohemia regiono. Ĝi estiĝas per kunfluo de riveretoj Vydra kaj Křemelná ĉe Čeňkova Pila en la centra parto de la montaro Šumava. Ĝia longeco estas 113 kilometroj kaj enfluas ĝin riveroj Volyňka, Lomnice kaj Blanice. Ĝi forkondukas akvon el la teritorio kun areo 3788,2 km², averaĝa trafluo ĉe la enfluo estas 26 m³/s.

Otava
germane: Wottawa
rivero
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Longo 113 km (70 mi)
Akvokolektejo 3 788,2 km² (378 820 ha)
Trafluo
 - mezproksima 26 /s
Vikimedia Komunejo: Otava River
Portalo pri Ĉeĥio
Map

En la supra parto ĝi trafluas mallarĝan arbaran valon kun ŝtonegoj kaj kreas multajn kaskadojn, ekde la urbo Sušice ĝi mildigas sian rapidecon kaj vastiĝas en larĝan valon. Plu ĝi trafluas urbojn Horažďovice kaj Strakonice, kie enfluas ĝin Volyňka. Ekde Písek, kie ĝi subfluas la plej aĝan ponton de Ĉeĥio, ĝi pasas denove tra arbara valo de la Montetaro de Tábor ĝis la akva rezervujo Orlík, kie ĝi ĉe la burgo Zvíkov enfluas al la plej fama kaj plej longa ĉeĥa rivero Vultavo (ĉeĥe Vltava).

La rivero ofte estas nomata orporta, ĉar en mezepoko oni minadis oron el ĝia sablo. En 18-a kaj 19-a jarcentoj ĝi estis ofte uzata por trasporto de ligno el la montaro Šumava.

Por multaj akvosportistoj ĝi estas la plej bela ĉeĥa rivero; la supra parto estas malfacile navigebla, sed ekde Sušice ĝi estas alirebla ankaŭ por malplispertuloj.

Vidu ankaŭ redakti

  • Čepice - vilaĝo, kiu havas du pontojn trans la rivero

Eksteraj ligiloj redakti