Benešov

municipo en la distrikto Benešov de Ĉeĥio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Benešov (apartigilo)

Benešov estas distrikta urbo en Mezbohemia regiono en Ĉeĥio. Ĝi estas t.n. komunumo kun plivastigita kompetenteco kaj ankaŭ la plej granda urbo en la distrikto. Ĝi situas 40 km sudoriente de Prago, en averaĝa altitudo 368 m. Ĝia areo estas 4687 ha kaj vivas en ĝi 16 875 loĝantoj (2023).

Benešov
germane Beneschau
urbo
Placo de Masaryk de nordo, en fono Templo de Sankta Anna
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Benešov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Benešov
Administra municipo Benešov
Historia regiono Bohemio
Situo Benešov
 - alteco 360 m s. m.
 - koordinatoj 49° 46′ 58″ N 14° 41′ 19″ O / 49.78278 °N, 14.68861 °O / 49.78278; 14.68861 (mapo)
Areo 46,87 km² (4 687 ha)
Loĝantaro 16 875 (2023)
Denseco 360,04 loĝ./km²
Fondo 11-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 256 01
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0201
NUTS 5 CZ0201 529303
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 15
Bazaj setlejunuoj 24
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Benešov
Retpaĝo: www.benesov-city.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Ruino de preĝejo de monaĥejo de minoritanoj en Na Karlově en Benešov

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Struhařov, Chlístov, Václavice, Bukovany, Bystřice, Mrač, Neveklov, Petroupim, Soběhrdy, Teplýšovice, Tisem, Týnec nad Sázavou kaj Poříčí nad Sázavou.

Historio redakti

En la 11-a jarcento dum regado de Premislidoj okazadis koloniigo de ĝis tiam neloĝataj regionoj sude de Prago. La unua skriba mencio pri Benešov devenas el la jaro 1219. La unua restadejo de Benešov estis sur loko nomata Na Karlově, kie ekestis sinjora korto, preĝejo kaj apud ili domaro. Poste la centro pro konstruo de urba bazaro transiĝis sur loko de nuna Masaryk-placo. Sur Karlov estis fondita minoritana monaĥejo kaj posedanto fariĝis episkopo de Prago Tobio el Benešov, kiu post nelonga tempo konstruis sian novan sidejon – Konopiště. Post elmorto de Benešovanoj ekposedis Benešov Sternbergoj. Post ili restis al la urbo blazono – okpinta ora stelo en blua kampo. Husana militestro Jan Žižka el Trocnov bruldezertigis monaĥejon en la jaro 1420, kiam li militiris al Prago.

Husanoj ne tute detruis la monaĥejon. Benešov fariĝis signifoplena dum regado de Georgo de Podebrado. En la jaro 1451 en la monaĥejo okazis kongreso kun ĉeesto de Georgo, tiam landa administranto, kaj Eneas Silvio Piccolomini, reprezentanto de la roma kurio. Estis pritraktata paciĝo kun katolika Eŭropo. En la jaro 1473 tie ankaŭ kongresis reĝedzino Johanka kaj dum trihora parolo en dezertiĝinta monaĥeja templo morbonigis ĉeĥan sinjoraron kaj apelis ilin rememori regadon de konkordeco de ŝia edzo kaj forpasinta reĝo Georgo kaj forlasi kverelojn inter si kaj konkorde zorgi pri bono kaj gloro de sia patrujo. Temis pri la plej bona ŝtatana prezentiĝo tiutempa. Johanka laŭ historiisto František Palacký estis prezentota ankaŭ en plia kongreso en Benešov en la jaro 1474, sed tiam okazis granda malagordo inter ŝi kaj reĝo Vladislao la 2-a Jogajlido. Poste la reĝedzino fermiĝis en sia vidvina sidejo en Mělník, kie ŝi en la jaro 1475 forpasis.

En la jaroj 1541–1566 vivis en Benešov sonorilfaristo nomata Matěj Špic, el kies laborejo devenis multe da sonoriloj, kiujn li muldis por preĝejoj en ĉirkaŭo. Granda plago por la urbo estis la Tridekjara milito kaj speciale okupo de sveda armeo en la jaro 1648, pro kies sekvoj la urbo poste suferis multajn jarojn. En la jaro 1703 estis fondita piarista studenta hejmo, en kiu estis instruataj rundimentaj konoj kaj ekestis ankaŭ gimnazio. Benešov elaĉetis sin el servuteco en la jaro1802 kaj kiel etnike ĉeĥa urbo ĝi fariĝis loko de patriotaj aktivaĵoj. Ekde la jaro 1871 iras tra la urbo fervoja linio PragoČeské Budějovice.

Sabate la 21-n de decembro 1918 estis en Benešova stacidomo solene bonvenigita prezidento de la respubliko Tomáš Garrigue Masaryk, kiu tra ĉi tie reveturis el emigracio al Prago per speciala trajno.

Dum la Dua mondmilito estis la urbo tute senpopoligota kaj estis fariĝonta SS-Stadt Böhmen. Sed parto de manovrejo de SS-trupoj fariĝis poste nur teritorio okcidente de la ŝoseo al Tábor. Tamen ĝis 15-a de aprilo 1943 devis elmigriĝi loĝantoj el vasta teritorio sudokcidente de fervoja linio kaj Mácha strato.

Memorindaĵoj redakti

  • Preĝejo Sankta Nikolao – preĝejo kun memstara masonita kampanelo sur altaĵo Karlov devenas el la 13-a jarcento, estis multfoje alikonstruata. En la kampanelo estas dokumentita sonorilo František (Francisko) el la jaro 1480 de Venceslao el Velvary, sonorilo Mikuláš (Nikolao) el la jaro 1483 de la sama sonorilfandisto kaj sonorilo Salvátor (Salvatoro) el la jaro 1603 de Jakub Konvář.
  • Ruino de monaĥeja preĝejo de minoritanoj – la monaĥejo estis fondita en la unua duono de la 13-a jarcento kaj en la jaro 1420 estis kune kun la tuta urbo forbruligita fare de husanoj. Apud la monaĥejo staras masonita sonorilturo en kiu troviĝas valora sonorilo el la jaro 1322 de sonorilfaristo Rudger, kiu estas la dua plej malnova datumita sonorilo en Ĉeĥio. La sonorilo estis trovita okaze de fosado en postrestaĵoj de estinta Minoritana monaĥejo en la jaro 1799.
  • Piarista studenta hejmo kaj preĝejo Sankta Anna – estis fondita en la jaro 1703 fare de František Karel Přehořovský el Kvasejovice. La tuta konstruaĵo estis finkonstruita nur en la jaro 1717 fare de Jan Josef el Vrtba, la plej alta burgrafo de la Ĉeĥa reĝolando, kiu al la monaĥejo konstruigis la preĝejon Sankta Anna. Super la ĉefa enirejo estas lia blazono kun latinlingva surskribo.
  • Konopiště (kastelo) – fondita verŝajne fine de la 13-a jarcento
  • Malnova juda tombejo – fondita en la 17-a jarcento, funkciis ĝis la jaro 1883, post la jaro 1980 estis preskaŭ likvidita, nun parketo kun kelkaj tomboŝtonoj
  • Bierfarejo Ferdinand – gardata kultura memorindaĵo el la komenco de 20-a jarcento
  • Konstruaĵo de gimnazio – konstruita en novrenesanca stilo en la jaroj 1905 – 1907
  • Domo de Josef Suk – domo, kie dum finaj jaroj de la vivo loĝis kaj ankaŭ mortis komponisto kaj violonisto Josef Suk pli aĝa
  • Konstruaĵo de stacidomo – enskribita en Listo de nemoveblaj kulturaj memoraĵoj en Ĉeĥio

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18695 345
18806 240
18907 413
19008 450
19108 857
19217 828
JaroLoĝantoj
19308 307
19509 110
19619 348
197010 769
198015 172
199115 892
JaroLoĝantoj
200116 323
201116 264
201416 520
201616 555
201716 544
201816 522
JaroLoĝantoj
201916 656
202016 758
202116 369
202216 448
202316 875

Partoj de urbo redakti

La urbon kreas du katastraj distriktoj kaj dek kvin lokaj partoj:

Kulturo redakti

En Benešov estas urba biblioteko kaj kinejo, malfermita estas ankaŭ Belarta Muzeo kaj filio de Muzeo de regiono sub Blaník, kiu troviĝas en secesia domo nr. 74. Tiun ĉi domon konstruis en la jaroj1904–1905 laŭ planoj de Marcel Dusil Okresní hospodářská záložna v Benešově (distrikta ekonomia monpruntejo). En la jaro 1992 ĉi tie estis al publiko alirebligita ekspozicio dediĉita al historio de la urbo kaj ĉirkaŭo, al artaj memoraĵoj de la regiono kaj al belartistoj, kiuj ĉi tie laboris. En Benešov funkcias ankaŭ la urba teatro kaj kulturdomo Karlov.

Sporto redakti

En Benešov aktivas kelke da sportaj kluboj: hokea, futbala, florbala, korbopilka, retpilka, flugkikada, ĵuda, karatea.

En Benešov troviĝas glacistadiono, futbala ludejo, Sokola gimnastejo kaj naĝostadiono.

Esperanto en Benešov redakti

Esperanto-rondeto en la urbo funkcias ekde 1983. Ĝia longjara prezidanto estas Václav Stibůrek. Inter la 12-a kaj la 14-a de oktobro 2018 Benešov estis gastiganto de la Konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio ([1]).

Homoj redakti

Naskiĝintoj redakti

Personoj ligitaj al Benešov redakti

  • Svatopluk Čech (1846–1908), poeto, prozaisto, publicisto kaj esplorvojaĝanto, naskiĝinto el Ostředek, honora civitano de Benešov
  • Karel Vladislav Zap (1812–1871), historiisto kaj verkisto, vivis kaj mortis en Benešov
  • František Veselý (1863–1935), čeĥa kaj ĉeĥoslovaka advokato kaj politikisto, urbestro de Benešov
  • Josef Suk pli aĝa (1874–1935), komponisto, violonisto kaj pedagogo, vivis kaj mortis en Benešov
  • Emil Artur Longen (1885–1936), dramisto, reĝisoro, aktoro, verkisto kaj pentristo studis gimnazion en Benešov kaj mortis ĉi tie
  • Ladislav Šíma (1885–1956), pentristo, profesoro de Gimnazio en Benešov
  • Vladislav Vančura (1891–1942), verkisto, dramisto, filma reĝisoro, studis gimnazion en Benešov
  • Vladimír Pičman (* 1935), poeto, redaktisto, tradukisto, studis gimnazion en Benešov
  • Josef Topol (1935–2015), dramisto, poeto, studis gimnazion en Benešov
  • Michal Viewegh (* 1962), verkisto kaj publikisto, studis gimnazion en Benešov

Ĝemelurboj redakti

Fotogalerio redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti