Komunisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio

Komunisma reĝimo, komunisma diktatoreco aŭ ankaŭ komunisma totaliteco estas markigo por periodo, dum kiu en Ĉeĥoslovakio regis KPĈ. Komencis ĝin Februara renverso (la tn. Venka februaro aŭ nur Februaro) en la jaro 1948 kaj finis ĝin ĉeĥoslovaka revolucio en novembro de 1989 (ankaŭ Novembro). Tiutempe Ĉeĥoslovakio estis konsisto de orienta bloko (de "socialisma tendaro"“) kaj membra ŝtato de Varsovia Traktato kaj KREH. Dum tiu ĉi reĝimo, precipe dum la unuaj dek jaroj, kiam centmiloj da homoj pro la politikaj kaŭzoj estis malliberigitaj, internigitaj aŭ lokigitaj en labor- aŭ koncentrejojn aŭ en HTB kaj miloj de plauj fariĝis viktimoj de justicaj murdoj aŭ mortis en malliberejo aŭ dum provo superi feran kurtenon.

Historio de Ĉeĥio

Ĉi tiu artikolo apartenas al serio

Ĉi tiu artikolo apartenas al serio
Frua historio
Unetica kulturo
Boii
Markomanoj
Mezepoko
Grandmoravia imperio
Přemyslidoj
Landoj de Krono ĉeĥa
Mezepoko
Husanaj bataloj
Jogajlidoj
Habsburgoj
Habsburga epoko
Habsburga monarkio
Tridekjara milito
Aŭstra imperio
Aŭstrio-Hungario
Unua mondmilito
Ĉeĥoslovakio
Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio
Germana okupado de Ĉeĥoslovakio
Dua mondmilito
Ĉeĥoslovaka socialisma respubliko
Soveta invado
Velura revolucio
Ĉeĥa kaj Slovaka federacia respubliko
Ĉeĥa Respubliko
Disfalo de Ĉeĥoslovakio
Eŭropa Unio
Portalo pri Ĉeĥio
Information icon.svg
vdr

La komunisma reĝimo karakteriziĝis en Ĉeĥoslovakio pro absenco de liberaj balotoj (balotoj ja ekzistis, sed ili havis pure formalan karakteron) kaj pro balanciĝanta nivelo de teroro. La plej malmola estis periodo post la renverso kaj la unua duono de 1950-aj jaroj, kiuj estis karakterizaj pro uzado de la plej brutalaj metodoj de stalinismo, inkluzive de justicaj murdoj kaj kreado de koncentrejoj kaj labortendaroj por politikaj rezistantoj kaj de la reĝimo markitaj "nekonfidemaj civitanoj". Homoj, kiuj ne konsentis kun la reĝimo, havis en principo tri eblecojn: esti aktiva en disidento, elmigri (sed tio estis laŭ tiamaj leĝoj punkrimo de nepermesita forlaso de la respubliko, el la komunisma Ĉeĥoslovakio, sed malgraŭ tio elmigris centmiloj da homoj)[1] aŭ la tn. interna enmigrado (germane innere Emigration), te. strategion "porekstere kunlabori aŭ almenaŭ ne fari problemojn, kaj interne pensi la sian".

La tipa por tiu ĉi periodo estis validigado de modelo de centre planata ekonomio, sed ne de merkata ekonomio, do pri tio, kio estas produktenda kaj en kia kvanto, fakte decidis la partio kaj registaro, pli precize dirite al tio destinitaj ŝtataj institucioj (tipe planata komisiono, preza oficejo, porfakaj ministerioj) pere de planoj (la tn. kvinjaraj planoj), sed ne merkato. La notita periodo poste estis karakteriza pro superprodukto en certaj fakoj, precipe de peza industrio (ekz. de ŝtalo) kaj pro kronika manko de kutima konsuma varo (ekz. enmetaĵoj), samtiel ankaŭ de malalta mezuro de enpraktikigado de renovigoj kaj suma malfruiĝado,[2] fakte ĝenerale pro timoj el neplenumo de la plano dum pli grandaj ŝanĝoj Ankoraŭ en la jaro 1950 MEP estis je kapo en Ĉeĥoslovakio pli alta ol en la najbara Aŭstrio – en la jaro 1989 poste atingis tiu ĉi montrilo nur jam 58 % de Aŭstrio; dum tio oni indikas, ke senpere post la milito Aŭstrio malfruiĝis post ĈSR je 28 jaroj.[2]

HistorioRedakti

Situacio antaŭ februaro de 1948Redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tria Ĉeĥoslovaka respubliko.

Ĉeĥoslovakio estis en la jaro 1945 liberigita plejparte fare de sovetaj soldataroj. Tiu ĉi fakto alŝotis al komunistoj, kiun en la 1-aj postmilitaj parlamentejaj balotoj en majo de akiris 38 % voĉoj kaj iom post iom okupis la plej gravajn postenojn en la ŝtato, malgraŭ ĝis februaro de 1948 en la parlametejo kaj en la registaro havis plimulton demokratiaj partioj.

Februaro de 1948Redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Februaro de 1948 (Ĉeĥoslovakio).

En februaro de 1948 kulminis registara krizo en Programo de Hradec de KPĈ. La programo postulis pluan ŝtatigon kaj disparceligon de bienoj super 50 ha. La komunistoj ankaŭ plu enpenetris en signifajn lokojn en fortaj konsisteroj (8 membroj de gvidado en KNS anstataŭigita de komunistoj). Proteste kontraŭ tio donis la 20-an de februaro plimulto de nekomunistaj ministroj demision, sed kelkaj, ekz. Jan Masaryk kaj Ludvík Svoboda, restis en la registaro. La rezignintoj supozis, ke prezidento Beneš ne akceptos la demision aŭ nomigos novan oficistan registaron. Sed tio ne okazis kaj la prezidento la 25-an de februaro akceptis la demision. En tiuj ĉi kvin tagoj la komunistoj evoluigis fortan premon al la prezidento per organizado de manifestacioj, strikoj kaj armigado de Popolaj milicoj. Studentoj, kiuj manifestaciis subtenante la prezidenton Edvard Beneš-on, estis krude batitaj en strato Nerudova ulice. Estis konstruita nova registaro de Nacia fronto frunte kun Klement Gottwald. Ununura nekomunista ministro Jan Masaryk mortis dum neklarigitaj cirkonstancoj la 10-an de marto 1948 pro sekvoj falo el fenestro. Laŭ tiutempa esplorado temis pri sinmortigo, postnovembra esplorado montras prefere al murdo.

1948–1960Redakti

 
Mallibereja fotografio de Milada Horáková el la jaro 1949

Jam en marto de 1948 la komunistoj ŝtatigis entreprenojn super 50 dungitoj; poste la socialista sektoro kreis 66 % da nacia penso kaj 95 % da industriaj produktoj.[3] Ili dividis ankaŭ bienojn super 50 ha, eldonis leĝon pri ĝenerala sansekurigo kaj faris reformon de lernejafero. Okazis amasa preno den KPĈ. Socialdemokratio estis gluigita kaj kunigita kun KPĈ. Nombro de homoj, kiuj post februaro de 1948 foriris en ekzilon, estas taksata al 150 ĝis 200 mil da civitanoj.[4]

En majo de 1948 prezidento Beneš ankoraŭ provis rezisti al la komunistoj, kiam li rifuzis subskribi novan ĉeĥoslovakan konstitucion, kiu rompis demokratian ŝtatan establon.[5] Unu monato post tio, la 7-an de junio 1948, Beneš abdikis je oficejo de prezidento kaj lia sekvanto fariĝis Klement Gottwald.

En septembro de 1948 estis aprobita Leĝo pri tendaroj de devigita laboro. Tendaroj de devigita laboro estis establitaj ĉe uraniaj minejoj (Vojna u Příbrami, Rovnost, Svornost, Bratrství ĉe Jáchymov). La 10-an de oktobro estis proklamita Leĝo pri ŝirmo de popole demokratia respubliko. Estis ankaŭ establitaj helpaj teknikaj batalionoj por politike nekonfidemaj unuopuloj kiel kulakoj, pastroj, okcidentaj aviadistoj ktp. Oni taksas, ke trairis tra ili proksimume 22 mil da homoj.

Per serio de leĝoj (leĝoj n-roj 114, 115, 118-126 kaj 311 Sb.) eldonitaj en la jaro 1948 estis farita dua ondo de la ŝtatigado de entreprenoj en la tempo inter 27-a de oktobro kaj la 1-a de novembro 1948.[6] La komunisma reĝimo plu konsistence markis la 28-an de oktobro ne kiel la tagon de estiĝo de Ĉeĥoslovakio, sed kiel Tagon de ŝtatigo.

En la jaro 1949 ekflamis konflikto kun eklezioj: la 10-an de majo 1949 frakasiĝis intertraktado de Josef Beran kun Alexej Čepička pri ekleziaj lernejoj, en aŭgusto de 1949 estis eldonita eklezia dekreto pri ekskomuniko de komunistoj.[7]

La reĝimo planite likvidis siajn politikajn rezistantojn, religiajn reprezentantojn kaj nekomunistan inteligentularon, limigis pli altan klerecon al politike konfidemaj unuopuloj. Devenaj sociaj organizaĵoj, kiel ekz. Junák, Sokol au Orel, estis markitaj kiel burĝaj kaj malpermesitaj.[8]

Precipe en la unuaj jaroj post la renverso okazis al konstruigitaj procesoj, kiuj estis celitaj kontraŭ potenciala opozicio (Heliodor Píka, Milada Horáková), sed ankaŭ kontraŭ partianoj (Rudolf Slánský). Tre duraj estis ankaŭ intervenoj kontraŭ nepartianoj kaj pluaj rezistmovadaj grupoj.

La 5-an de novembro 1949 estis plenumitaj mortpunoj super reprezentantoj de grupoj nepartianoj Vratislav Polesný, Vratislav Janda, Josef Charvát, Emanuel Čančík, Květoslav Prokeš kaj Jaroslav Borkovec kondamnitaj en konekso kun preparo de onidira maja kontraŭkomunisma ribelo en la jaro 1949.

Represoj kaj militarigoj plifortiĝis en la jaro 1950.[9] En aprilo de 1950 ekfunkciis Alexej Čepička en ministerio de nacia defebndo. Laŭ la sovetaj modeloj estiĝis memstara ministerio de nacia sekureco. Kiel la unuan grandan konsenkvence inscenigitan proceson eblas konsideri proceson kun grupo de Milada Horáková en majo kaj junio de 1950. Represoj atingis kulminon en novembro de 1952, kiam estis inscenigita proceso kun Slánský. En la politikaj procesoj estis proksimume 83 mil kondamnitoj. La mortpunon en periodo 1949-1953 ricevis 233 personoj, el tio 178 estis ekzekutitaj. Kiel esploris pli poste Komisiono de Piller, pri ĉiuj verdiktoj de mortpuno en la politikaj procesoj decidis la partiaj organoj.[10]

Grandaj ŝanĝoj okazis en ekonomio, kiu estis konstruata centre laŭ la soveta mode,lo. Oni emfazigis pezan industrion, nome ĉefe armilan. Komenciĝis industriigo de Slovakio. En la jaro 1949 estis proklamita la unua kvinjara plano (1949–1953), en kiu estis evoluigata la peza industrio je konto de la konsuma, estis ankaŭ eldonita leĝo pri UAK kaj komencis esti realigata kolektivigo de agrikulturo, multfoje sub la plej diversa subpremo.[11] Kiel rezervistaroj servis Helpaj teknikaj batalionoj kaj malliberejaj labortendaroj.

Fine de la 1940-aj jaroj okazis en jugoslava-soveta kverelo kaj en la jaro eksplodis korea milito. Stalin volis plifortigi militistan fabrikadon kaj antaŭcipi en la orienta bloko la jugoslavan scenarion.[12] En februaro de 1951 KPĈ do principe ŝanĝis la planon kun celo plifortigi la pezan industrion kaj rapidigi progreson de la kresko je konto de la malpeza kaj la konsuma industrioj kaj la mekanikigon de agrikulturo. Tio fine montriĝis super eblecoj de la ekonomio. La grandaj investaj tutaĵoj logis la laboristojn pro altaj salajroj, sed kiujn estis neelspezeblaj; tio kondukis al inflacio.[13]

En la jaro 1953 mortis Stalin, mallongtempe post tio ankaŭ Klement Gottwald kaj nova prezidento estis elektita Antonín Zápotocký. Mildigon de streĉo inter supergrandpotencoj kontribuis armistico en la korea milito (la 27-a de julio 1953).[14]

Sekve de preferigo de la peza kaj armea industrioj en ĈSR komencis senĉese pli ofte montriĝi ekonomiaj problemoj. Sentebla estis nesufiĉo de nutraĵoj kaj konsumvaro, ĝisonis loĝejkrizo. Argrikulturistoj estis damaĝigataj pro malaltaj elaĉetprezoj kaj pro tio, ke la ĝisnuna kolektivigo okazis sen investa helpo de la ŝtato.[15] Ekde printempo de 1953 disvalis la kooperativoj (tute disfaliĝis 177),[16] ĝis junio de 1954 29 % da agrikulturistoj revenis al privata mastrumado.[17]

La 1-an de junio 1953 okazis monreformo, per kiu la reĝimo interŝanĝis la malnovajn kronojn je la novaj en rilato 1:5 por malpli grandaj sumoj kaj 1:50 por pli grandaj sumoj. Samtempe estis nuligita aldona sistemo.[18] Tiu ĉi malvalorigo de la monunuo trafis vastajn tavolojn de laboruloj. La vivenspezoj ekkreskis post la reformo 29 %, sed la salajroj nur je 4,5 %. Sekvis forta ondo de protestoj, en kiujn enigis 32 000 laboristoj en 129 entreprenoj; la plej granda el ili estis Pilzena ribelo.[19]

En septembro de 1953 okazis en la kvinjara plano principa turno de la peza industrio al la konsumvaro kaj agrikultura tekniko. Estis ankaŭ mildigitaj punoj de partoprenantoj de la manifestacioj post la monreformo. Sed la konstruigitaj procesoj daŭrigis ankaŭ en la jaroj 1953 kaj 1954: Osvald Závodský (ekzekutita), B. Kopold (armeo), Marie Švermová (proceso kun regionaj sekretarioj), Gustáv Husák (proceso kun burĝaj nacionalistoj), J. Goldmann (ekonomistoj).[20]

En septembro de 1953 fariĝis la unua sekretario de CK de KPĈ Antonín Novotný. Proksimume ekde la jaro 1954 oni sukcesis atingi ekonomian stabiligon. La 2-a kvinjara plano okazis en la jaroj 1956–1960 proporcie sukcese, sed nerealige planita la 3-a kvinjara plano (1961–1965) devis esti en la jaro 1962 nuligita.[21]

En la jaro 1956 nova gvidantaro de KPSU en USSR en 20-a kunveno de KPSU kondamnis kulton de personeco de Stalin. La krizo de la centraligaj metodoj de gvidado kondukis en la jaroj 1956 kaj 1957 al diskuto pri ekonomia reformo (Dolanský, Goldmann, Rozsypal), sed tiu alportis nur partajn ŝanĝojn..[22] Plibonigo de situacio okazis en la agrikulturo: fine de la 2-a kvinjara plano ĝi mastrumadis 88 % de grundo de UAK. Ekde la jaro 1959 validis nova elaĉetsistemo kaj pli altaj elaĉetprezoj; same progreso en mekanikigo alportis kreskon de la agrikultura produktado kaj stabiligon de UAK.[23]

1960–1970Redakti

 
Elveturiga dokumento estis donita al petinto post alrigardo al raportoj de la tn. strataj komitatoj, de la komunista ĉelo en la laborejo de la petinto ks. Sed eĉ tiu ĉi formo de vojaĝado en la unua duono de la 1960-aj jaroj estis progreso.

Nova konstitucioRedakti

Konstitucio de Ĉeĥoslovaka socialisma respubliko el la jaro 1960 enpraktikigis novan nomon de la ŝtato (Ĉeĥoslovaka socialisma respubliko - ĈSSR), novajn ŝtatsimbolojn, enkankris kiel unu ŝtatan establon socialismon kaj gvidantan rolon de KPĈ. Ĝi plifortigis la centraligon kaj fakte ĝi nuligis la ekzistantan (eĉ tiel limigitan) aŭtonomion de Slovakio.

Politika liberigoRedakti

Post periodo de la stalinismo (kaj la kondamno de Kulto al personeco) de dura reĝimo de en la jaroj kvindekaj venis certa ŝanĝo; mallongaj periodoj de ĥruŝĉova degeligo post la morto de Stalin kondukis eĉ al liberigo en tiama ĈSSR. Okazis liberigo de multaj tiamaj reguloj, parte rehabilitiga estis plimulto de kondamnitoj en la politikaj procesoj, en la alia flanko eĉ en tiu tempo estis novaj verdiktoj proklamataj kaj ekz. al ĉefepiskopo Beranovi estis malebligita reveno en la respublikon.

Ekonomie la lando ankaŭ sukcesis, la 1960-aj jaroj entute kiel tutajn eblas karakterigi kiel periodo de la ekonomia kresko en la tuta Eŭropo, la orientan blokon neesceptante. Sed necesas konfesi, ke en la jaro 1963, post absoluta manko de kelkaj varoj kaj "neplenumado de la plano", la 3-a kvinjara plano devis esti nuligita.

Praga printempoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Praga Printempo kaj Invado en Ĉeĥoslovakio.

La antaŭraportoj de la Praga Printempo estis kunveno de verkistoj en la jaro 1967 kaj perforte subpremita manifestacio "Ni volas lumon!" de altlernejaj studentoj aŭtune de 1967. Iom post ioma liberigado de la rilatoj kondukis al tio, ke en januaro de 1968 Alexander Dubček alternigis en la funkcio de la unua sekretario de KPĈ Antonín Novotný-n. A. Novotný en marto demisiis eĉ al la funkcio de prezidento; en tiu ĉi oficejo post mallonga paŭzo anstataŭigis lin prezidenta; Ludvík Svoboda.

 
Soveta paraŝutisto surstrate en Prago

La reformoj de Praga Printempo estis provo liberigi la reĝimon kaj plirapidigi la proceson de la demokratigo. Sed tiu ĉi politiko vekis timojn inter konservativaj komunistaj rondoj en Moskvo. La esperoj pri "socialismo kun homa vizaĝo" tiel estis fare de Sovetunio energie finigitaj la 21-an de aŭgusto 1968 per invado de ŝtatoj de Varsovia Traktato, oficiale nomita "frateca internacia helpo". La tiamaj reformaj komunistaj politikistoj (Alexander Dubček kaj pluaj) post fortreno ĝis Moskvo al la subpremo cedis.

La okupacio kondukis de komence al granda rezisto de la publiko, sed tiu pase de la tempo liberiĝis kaj ekis al neniaj cedoj al la reĝimo; Ĉeĥoslovakio devis repaciĝi kun "dumtempa" ĉeesto de soldataroj de USSR, malpli multnombraj soldataroj de la ceteraj "amikiĝintaj" popole-demokratiaj landoj estis forŝiritaj mallongtempe post la invado, plej rapide jam dum la antaŭenpaŝo la soldataroj de GDR, por ke ĝi ne vokigu asociadojn kun okupo de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1939. La aŭgusta okupacio ŝanĝis tute vidon de la ĉeĥoslovaka publiko al Sovetunio; nun la sovetoj estis perceptataj kiel okupantoj; ne jam liberigintoj el la jaro 1945. Ĉeĥoslovaka-soveta amikeco, tiom oficiale proklamata, por la plimulto fariĝis malplena frazo karakterizanta la tiama tempon.

Post aŭgusto de 1968 komencis partia purigado, ĝis oktobro de 1970 estis verkontrolita 1 508 326 membroj de KPĈ, 67 147 estis eliminitaj, al 259 670 la membreco esti nuligita. La nombro de membroj de KPĈ sinkis je 28 %, al 1 217 246.[24]

FederaligoRedakti

la 1-an de januaro 1969 Ĉeĥoslovakio fariĝis formale federacio de du formale suverenaj ŝtatoj, de Ĉeĥa socialisma respubliko kaj de Slovaka socialisma respubliko. Malgraŭe supervivis certaj paradoksoj – ekz. slovaka komunisto pere de membreco en KPS (Komunista partio de Slovakio) aŭtomate fariĝis membro de KPĈ, sed en ĈSR adekvata respublika grado de ŝirmo entute ne ekzistis.

NormaligoRedakti

Post la okupacio en la jaro 1968 foriris la tria ondo de elmigrado. Unuajaran datrevenon de la okupacio rememorigita per membrulmortigo de Jan Palach kaj sekvantoj alportis por mallonga tempo denove plialtigon de rezisto de la loĝantaro. Kun alveno de Gustáv Husák frunten de KPĈ okazis definitive periodo de la tn. normaligo komenciĝinta de anuligo de eksterordinara kunveno de KPĈ el la jaro 1968 kaj de akcepto de Edukigo el la kriza evoluo.

1970–1980Redakti

PolitikoRedakti

 
Nombro de loĝantoj de Ĉeĥoslovakio en la jaroj 1961 ĝis 1991
 
Unu el la unuaj parolantoj de Ĉarto 77 Jan Patočka mortis post multhora esplordemandado fare de Ŝtata sekureco.

En la jaro 1975 estis senigita de potenco prezidento Ludvík Svoboda kaj sur lia posteno venis Gustáv Husák, kiu plutenis ankaŭ funkcion de ĝenerala sekretario de CK de KPĈ. Malrapide kreskis influo de la disidentaro kaj neregistaraj organizaĵoj, inter kiuj apartenis ekzemple Ĉarto 77. Tiu montrigis nerespektadon de homaj rajtoj en la lando, al kiuj la registaro de ĈSSR deviligis sin en internaciaj konferncoj. La persekutadoj de l' rezistantoj de la reĝimo ja ne aspektigis tiel drastaj aspektoj, kiel tio okazis en la 1950-aj jaroj, malgraŭ la normaligo signifis de la 1970-aj jaroj karakterizan firmigon de la totalita potenco kompare kun la 1960-aj jaroj.

La reĝimo batalis kontraŭ tiuj ĉi organizaĵoj, ekzemple per organizado de la tn. Antiĉarto,[25] perprklamo de artistoj, kiuj per sia subskribo oficiale esprimis sian subtenon al la tiama reĝimo, kaj ankaŭ per malliberigado. Kelke da homoj pagis pro sia opinioj per la vivo - ekzemple českobudějovický episkopo Josef Hlouch el Ceské Budějovice mortis la 10-an de junio 1972 post tio, kiam li estis antaŭvenintan tagon torturita fare de anoj de StB (Ŝtata sekureco) dum aktiva ĉeesto de la regiona eklezia sekretario;[26] simile finis en la jaro 1974 kardinalo Štěpán Trochta, torturita de la regiona eklezia sekretario rekte en konstruaĵo de episkopujo de Litoměřice.[27] Plua konata viktimo estis filozofo Jan Patočka, kiu mortis en marto de 1977 pos kelkhora vulgara esplordemandado.

Absoluta plimulto de la socio restis politike en pasiveco kaj por ekstere ĝi prezentiĝis plene en harmonio kun la reĝimo (aktiva ĉeesto en porreĝimaj unuamajaj manifestacioj, fakte 100 % ĉeesto dum balotoj de kandidatoj de nacia fronto, realigo de junularo en la socialismaj organizaĵoj, organizado de Spartakiadoj ktp.).

EkonomioRedakti

La ekonomio signifis en la unua duono de la 1970-aj jaroj proporcie altan dinamecon de kresko, sed kiu fine de tiu ĉi dekjaro iom post iom malaltiĝis. Tiuj ĉi komencaj sukcesoj ebligis al la gvidado de la ŝtato realigi vicon de pozitivaj disponoj en socia tereno, plejparte en politiko de subteno de familio, kiuj ekstartis altan nask-oftecon (kulmino en la jaro 1974). Sed Ĉeĥoslovakio atingis ankaŭ plejan sukcesojn. Oni komencis konstrui aŭtostradan reton, metroon, valbaraĵojn, grandajn panelaj loĝdomarojn kaj en la jaro 1978 flugis la unua ĉeĥioslovaka kosmonaŭto Vladimír Remek en ferdeko de soveta kosmoŝipo en la universon. En la agrikulturo estis finita kompleta mekanikigo kaj en la produktado de bazaj nutraĵoj la lando fariĝis plene memsufiĉema. Plua grabva demando fariĝis finigo de industriigo de de Slovakio - en la oriento de la respubliko oni konstruis ampleksaj industriaj kompleksoj. En la produktado rolis senĉese grandan rolon peza industrio, preparita al ebla milita produktado. Rilate al tio, ke enkadre de KREH oni ne sukcesis en sufiĉa mezuro realigi specialigon de produktado inter la unuopaj socialismaj ŝtatoj, la ekonomio de ĈSSR estis devigita fabriki tre vastan sortimenton precipe de maŝinindustria produkto, por ke ĝi ne bezonu importi tiujn ĉi produktojn por devizoj el kapitalismaj landoj. Tio devide jkondukis al tio, ke ne eblis reteni altan teknikan standardon de la produkto ĉe tiom da konsisteroj kaj tio kontribuis, krom aliaj influoj, al plua malfruiĝado de teknikaj parametroj de la produktado malantaŭ la monda konkurenco.

1980–1990Redakti

StagnadoRedakti

 
Mapo de ĈSSR

En la 1980-aj jaroj komenciĝis montriĝi ekonomia stagnado, sed ankaŭ la socia kaj kultura faloj el la jaroj 1970-aj. La industriigo estis ja alta kaj okupiteco oficiale absoluta, sed efektiveco de la produktado senĉese pli malfruiĝis malantaŭ progresintaj merkataj ekonomioj kaj teknika nivelo de la produkto relative malaltiĝis. La registaro ja komence de la 80-aj jaroj provis polibonigi sistemon de la planata ekonomio, sed temis nur pri kosmetikaj ŝanĝoj, kiuj en sia sekvo ne havis principan falon al plialtigado de efektiveco de la nacia ekonomio. En kelkaj regionoj okazis devastigo de la pejzaĝo kaj vivmedio, ekz. en Norda Bohemio kaj en Norda Moravio. La amplekksaj areoj, kiuj estis devastigitaj prio jam populigaj ŝanĝoj en la periodoj ĉirkaŭ la dua mondmilito, tute cedis al minado. Laŭ krudaĵoj kaj laŭ energie la lando estis dependa en liveroj el Sovetunio, kiu estis unu el ties plej grandaj komercaj partneroj.

PerestrojkoRedakti

Brutaleco de la sekreta polico kulminis komence de la 80-aj jaroj. En la jaro 1981 estis fare de anoj de StB mortbatita pastro Přemysl Coufal. Al Ŝtata sekureco estas ankaŭ alskribata mistera morto de kristana aktivisto kaj juna disidento Pavel Švanda, kiu estis en oktobro de 1981 post aŭgusta vizito ĉe sia onklo kardinalo Tomáš Špidlík en Romo trovita morta en abismo Macocha.[28]

Post liberigo de la rilatoj interne de Sovetunio kaj realigo de perestrojko en la dua duono de la okdekaj jaroj komencis ankaŭ la gvidantaro de KPĈ serĉi manieron, kiel plibonigi la situacion hejme. En la ekonomia tereno estis necese precipe plialtigi rapidecon de la ekonomia kresko, kiou komence de la 80-aj jaroj notis stagnadon, kaj firmigi komercon kun landoj de okcidenta Eŭropo. Oni sukcesis ja renovigi la kreskon de ekonomio dum la resto de la 80-aj jaroj, sed en rapidecoj, kiuj ne respondis al atendado.

Kun la liberigado de rilatoj en Sovetunio en la 80-aj jaroj kaj alveno de perestrojko kaj Glasnost oni ankaŭ en ĈSSR komencis paroli pri devigeco de rekonstruo kaj demokratigo. El funkcioj estis revokitaj ĝenerala sekretario de CK de KPĈ Gustáv Husák kaj prezidanto de registaro Lubomír Štrougal (anstataŭigis ilin Miloš Jakeš kaj Ladislav Adamec), sed da faktaj ŝanĝoj estis malmulte. Fine de la 80-aj jaroj je iom maliĝis da policaj represioj kaj homoj ĉesis timi montrigi sian nekonsentan opinion. Kiel lastahoma viktimo de la komunisma reĝimo en ĈSSR estas konsiderata Pavel Wonka, kiu mortis en la jaro 1988 en malliberejo pro sekvoj de malbona traktado kaj neglektado de zorgo.

Falo de la reĝimoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉeĥoslovaka revolucio en 1989.

En novembro de 1989 okazis ankaŭ en ĈSSR demokrata revolucio, pro kio la socialisma Ĉeĥoslovakio aldoniĝis, kiel la lasta ŝtato de meza Eŭropo, al demokrata procedo kaj malfermiĝis al ĉirkaŭa mondo (velura revolucio komenciĝis nur la 17-an de novembro kaj la limoj malfermeĝis la 4-an de decembro, do kiel la lasta - en Hungario falis la komunisma reĝimo jam la 23-an de oktobro kaj la limoj eĉ malfermeĝis je du monatoj pli frue, en Pollando komencis la ŝanĝoj per la unuaj liberaj balotoj la 4-an de junio 1989 kaj en GDR falis la limoj (kaj kun ili la reĝimo mem) pro falo de berlina muro la 9-an de novembro) kaj la lando ekiris al vojo al demokratio kaj merkata ekonomio. La 29-an de decembro 1989 estis fare de Federacia Asembleo unusence en ĉambrego Vladislavský sál de Praga burgo elektita kiel prezidento Václav Havel. Leĝon pri kontraŭleĝeco de la komunisma rezistmovado kaj pri rezisto kontraŭ ĝi el la jaro 1993 poste la komunisman reĝimon, reganta en Ĉeĥoslovakio ekde la 25-a de februaro 1948 ĝis la 17-a de novembro 1989, li proklamis kiel krimeca, neleĝa kaj rifuzinda.

Kutima vivoRedakti

Kondiĉoj en diversaj periodoj tre diferenciĝis. Dum la periodo de la stalina teroro (1949–1957) sekvis iom post ioma liberaligado (1958–1968). Post la soveta okupacio sekvis "normaligo", kiam la civitanaj liberecoj denove forte limiĝis. Post alveno de Gorbaĉov denove okazis milda liberigo.

La kutiman vivon trafis multaj limigoj, aliflanke estis certigitaj kelkaj sociaj certecoj, kiel certeco de laboro kaj mono, akiro de firmaa loĝejo, seninterezaj prunteprenoj ktp. Rilate al minacantaj restriktoj estis limigitaj kelkaj bazaj homaj rajtoj, ekzemple libereco de politika aŭ religia konvinko, libereco de vorto aŭ rajto amasiĝi aŭ rajto pri klereco. En sciigrimedoj kaj la publika vivo ĝenerale estis validigata cenzuro.[29] Plu estis limigita ebleco vojaĝi. En la okdekaj jaroj stagnis vivnivelo, pligrandiĝis diferenco inter la vivnivelo en Ĉeĥoslovakio kaj la vivnivelo en okcidento (okcidentaj landoj). En la ekonomio estis en la 1950-aj jaroj emfazigita peza industrio kaj kvalito de servoj staris en fono. Estis granda problemo trovi kvalitan metiiston kaj same permeso de privataj metiistoj ofte ne estis konsiderinda, la leĝoj ofte ne permesis tion. Inter la popolo pro la mizero ekkreskis ĉiuspeca manlaboruleco. La mankaj metiistoj aldone perlaboris per kontraŭleĝa laboro (en Ĉeĥoslovakio popole markata kiel meloŭĥfuŝka), kion oni parte toleris, ĉar la ŝtato mem ne kapablis certigi la servojn. Homoj ankaŭ forvojaĝis al siaj kabanoj kaj kamparanaj domoj, tial en Ĉeĥio estas tre evoluiĝinta kabanumado (restado en kabanoj) aŭ domumado (restado en kamparanaj domoj) kaj trampado[30] (komparu kun la interna enmigrado). Kun tio estas kunigita eĉ en eksterlando kutime ne tiel disvastiĝinta fungumado (kolektado de fungoj) aŭ akva turismo.

Estis levigataj ministoj kaj metalurgiistoj.[31] La salajro de la ministo estis ekzemple karakterize pli alta ol la salajro de kuracisto.[31] La reĝimo realigis politikon de ekonomia egalismo – ne estis grandaj diferencoj en la salajroj, kio daŭre malaltigis efektivecon de laboro. Multaj varoj estis manka kaj oni staris en longaj frontoj por ili (tipe bananoj, viando, sed ekz. ankaŭ fotografia varo[32]), varo el la okcidenta bloko ofte ne estis entute vendata. Ties parto estis aĉetebla en Tuzex, kie oni aĉetis eksplicite kontraŭ specialaj monĉekoj – nomataj bonoj, kiujn oni grandparte povis akiri nur en nigra merkato. Estis konservata artefarita okupiteco, ĉar la senlaboreco estis kontraŭleĝa (punkrimo parazitado, kondamnebla per forpreno de libereco). Estis postulata politika partoprenado de vastaj homamasoj (unuamajaj marŝantaroj, Svazarm, Spartakiadoj, eventuale rekte membreco en KPĈ, pro kio oni ofte kondiĉigis karieran antaŭenpaŝadon). La libera merkato estis tre limigita, la prezoj estis difinitaj en la tuta respubliko samaj surbaze de centre planata ekonomio, kiun oni planis unue en la dujara (1947–1948) kaj poste en la kvinjaraj cikloj (1949–1990). Sovetunio, kvankam en multaj aspektoj karakterize pli malfruiĝinta, estis prezentata kiel politika kaj kultura modelo. Laŭ la soveta modelo estis reorganizata akademio de sciencoj, estis enpraktikigita vico da titoloj pro meritoj (la plej diversaj ordenoj kaj medaloj), en la akademia tereno titolo kandidato de sciencoj. La rusa fariĝis la unua (kaj sekve de tio la plej disvastigita) fremda lingvo. Ŝanĝiĝis la lingvo de ĝenerale uzata diskurso; en la lingvo komencis esti pli oftaj vortoj kiel kamarado (ekde la kvindekaj jaroj devige ordonita alparolo ankaŭ en lernejoj), devligo, imperialisma, burĝa, marks-lenina, sekretario.[33][34]

ReferencojRedakti

  1. Pro la demando de elmigrado en sia kanto Martina okupiĝas kantisto Karel Kryl. Alirebla rete (kun fotografioj de Jindřich Štreit).
  2. 2,0 2,1 Petříček, Martin. Kiel al ĉeĥoj forveturis trajno. Komunismaj konsiloj pri gvidado de ekonomio malsukcesis. MAFRA. Alirita 2019-05-03.
  3. Vojkruciĝoj de la 20-a jarcento, p. 240
  4. Vojkruciĝoj de la 20-a jarcento, p. 239
  5. Ústava 9. května. Alirita 2015-10-24.
  6. Filarová P, 2010, p. 50-55
  7. Vojkruciĝoj de la 20-a jarcento, p. 240
  8. Archivovaná kopie.
  9. Vojkruciĝoj de la 20-a jarcento, p. 247
  10. Vojkruciĝoj de la 20-a jarcento, p. 248
  11. Pli detale vidu BUREŠOVÁ, Jana. Osudy československého zemědělství po druhé světové válce (1945-1960). Historický obzor, 1997, 8 (7/8), p. 177-180.
  12. Vojkruciĝoj de la 20-a jarcento, p. 245
  13. Vojkruciĝoj de la 20-a jarcento, p. 252-253
  14. Vojkruciĝoj de la 20-a jarcento, p. 271
  15. Vojkruciĝoj de la 20-a jarcento, p. 272
  16. Vojkruciĝoj de la 20-a jarcento, p. 273
  17. Vojkruciĝoj de la 20-a jarcento, p. 274
  18. http://respekt.ihned.cz/c1-36190610-statni-bankrot-vzor-1953
  19. Vojkruciĝoj de la 20-a jarcento, p. 252
  20. Vojkruciĝoj de la 20-a jarcento, p. 274
  21. Vojkruciĝoj de la 20-a jarcento, p. 281
  22. Vojkruciĝoj de la 20-a jarcento, p. 279
  23. Vojkruciĝoj de la 20-a jarcento, p. 280
  24. http://www.ustrcr.cz/cs/pouceni-z-krizoveho-vyvoje-historicky-kontext
  25. Antiĉarto: Por novaj kreigaj faroj en la nomo de socialismo kaj paco. Artikolo en lidovky.cz, alirebla rete.
  26. http://www.zludvik.de/Tschechisch/Kniha/TEXTY1_1/Obsah/Umlacen_byl/body_umlacen_byl.html
  27. NOVOSAD, Jaroslav. Štěpán Trochta – Svědek „T“. Praha : Portál, 2001. 238 s. 1. vyd. ISBN 80-7178-591-1. S. 229.
  28. Adam Drda: Morto sur la fundo de Macocha, Lidové noviny 16. 11. 2006 enkadre de ciklo Okazintaĵoj de dudeka jarcento preparata kun Ĉeĥa radio; Příběh Pavla Švandy, 16. 7. 2006. Alirebla rete.
  29. ÚSD AV ČR 1995 Karel Kaplan kaj Jana Váchová, elektis Jarmila Cysařová:PŘÍKLADY ZÁSAHŮ CENZORŮ el triparta publikaĵo El tagaj raportoj de Ĉefa administracio de preskontrolo 1957-1967, totalita.cz
  30. http://www.ceskatelevize.cz/porady/10624521952-zvlastni-znameni-touha/
  31. 31,0 31,1 Komparo de mezproksimaj salajroj en la jaro 1988 kaj 2011
  32. Retro : amatora fotografio. Programo de Ĉeĥa televido, 12.11.2011, alirebla rete.
  33. 'Vortaro de la komunisma totaliteco' (Praha: NLN, 2010)
  34. Hana Válková : Soudruh, strana, práce. Vědci rozebrali Rudé právo, připravují slovník totality idnes.cz, 5. června 2010

LiteraturoRedakti

  • Petra Filarová, Znárodnění a konfiskace v letech 1945-1948. Činnost mimořádných lidových soudů v jednotlivých regionech, diplomová práce, Právnická fakulta UK, Praha 2010
  • ČERMÁK, František; CVRČEK, Václav; SCHMIEDTOVÁ, Věra, a kol. Slovník komunistické totality. Praha: Nakladatelství Lidové noviny, 2010. 302 s. ISBN 978-80-7422-060-9.
  • Tereza Petišková, Československý socialistický realismus 1948-1958, Gallery Praha 2002, ISBN 80-86010-61-9
  • FIDELIUS, Petr. Řeč komunistické moci. Vyd. 1. Praha: Triáda, 1998. 216 s. Paprsek; sv. 2. ISBN 80-86138-03-8.
  • Vojtěch Mencl a kol.: Křižovatky 20. století (Vojkruciĝoj de la 20-a jarcento) , Naše vojsko, 1990, ISBN 80-206-0180-5, p. 237–253 kaj 270–282.
  • NAVARA, Luděk; ALBRECHT, Josef. Abeceda komunismu. Brno: Host, 2010. 234 s. ISBN 978-80-7294-340-1.
  • TRETERA, Ivo. Vzpomínky na Bohumila Hrabala a na život vůbec. Praha ; Litomyšl: Paseka, 2011. Zejména kapitola Jak jsem byl vyhozen z fakulty do archivu, s. 390–400.
  • Bárta, Milan; Kalous, Jan; Povolný, Daniel; Sivoš, Jerguš; Žáček, Pavel: Biografický slovník náčelníků operativních správ Státní bezpečnosti v letech 1953-1989. Praha : Academia, 2017. ISBN 978-80-200-2690-3.

Rilataj artikolojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti