Bono (ĉeĥe bon, el la germana der Bonkupono, monĉeko, kio estas el la franca bon – bona, en pluralo ĉeĥe bony, ankaŭ tuzeksaj kuponoj, tuzeksaj kronoj) estis kupono, per kiuj oni pagis eksterlandan aŭ luksan varon en specialaj vendejoj nomataj Tuzex. Bonojn eblis oficiale akiri nur dum deviga interŝanĝo kontraŭ valutoj. Bonoj ne estis ree interŝanĝeblaj kaj ili validis nur sur teritorio de ĈSSR.

Bono en valoro 5 Kčs

Homoj, kiuj ne havis aliron al valutoj, povis aĉeti bonojn nur en nigra merkato de kontraŭleĝaj reaĉetistoj – la tn. veksluloj. Oficiale unu bono havis valoron de unu Kĉs. En nigra merkato oni vendis 1 bonon en la 1980-aj jaroj proksimume kontraŭ 5 Kĉs.

Rilataj artikoloj redakti