Jan Masaryk
ĉeĥa diplomato kaj politikisto
Jan MASARYK (naskiĝis la 14-an de septembro 1886 en Prago, mortis la 10-an de marto 1948 en Prago) estis ĉeĥa diplomato kaj politikisto, filo de Tomáš Garrigue Masaryk[1]. 1919-1922 aferŝarĝito en Usono, 1925-1938 ambasadoro en Britio, 1940-1945 ministro de eksterlandaj aferoj de la ĉeĥoslovaka ekzila registaro en Londono, ekde 1945 ministro de eksterlandaj aferoj en registaroj de la liberigita Ĉeĥoslovakio. Kiam en februaro 1948 plej multaj nekomunistaj ministroj demisiis por necesigi novajn elektojn, Masaryk ne prezentis sian demision; en marto li mortis per falo el fenestro ("tria praga defenestrigo"). Laŭ oficiala versio estis sinmortigo, tamen multaj estas konvinkitaj, ke li estis murdita de komunistoj.
Jan Masaryk | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Jan Garrigue Masaryk | |||||
Naskiĝo | 14-an de septembro 1886 en Královské Vinohrady | ||||
Morto | 10-an de marto 1948 (61-jara) en Hradčany | ||||
Mortis pro | hommortigo [#] | ||||
Mortis per | defenestriĝo [#] | ||||
Tombo | cemetery in Lány [#] | ||||
Religio | protestantismo [#] | ||||
Etno | ĉeĥoj [#] | ||||
Lingvoj | angla • ĉeĥa [#] | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario • Ĉeĥoslovakio [#] | ||||
Alma mater | Bates College [#] | ||||
Partio | sen valoro [#] | ||||
Familio | |||||
Patro | Tomáš Garrigue Masaryk [#] | ||||
Patrino | Charlotta Garrigue-Masaryková [#] | ||||
Gefratoj | Herbert Masaryk • Olga Masaryková • Alice Masaryková [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • diplomato • Clerical Officer • publikigisto • tradukisto [#] | ||||
Laborkampo | diplomatio • politiko [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
ReferencojRedakti
- ↑ Preclík, Vratislav. Masaryk a legie (Masaryk and legions), váz. kniha, 219 pages, vydalo nakladatelství Paris Karviná, Žižkova 2379 (734 01 Karvina, Czechia) ve spolupráci s Masarykovým demokratickým hnutím (Masaryk Democratic Movement, Prague), 2019, ISBN 978-80-87173-47-3, pages 12 - 70, 101-102, 124–125, 128, 129, 132, 140–148, 184–190.