Malfermi la ĉefan menuon

La ĉeĥoslovaka ekzilregistaro (foje nomita oficiale: provizora registaro de Ĉeĥoslovakio) estis neformala titolo de la ĉeĥoslovaka nacia liberiga komitato, pro brita diplomata agnosko. La nomon uzis poste aliaj aliancanoj de la dua mondmilito, tiel agnoskante ĝin.

La komitato estis kreita unue de la iama prezidento de Ĉeĥoslovakio Edvard Beneš en Parizo (Francio) en oktobro 1939.[1] Nesukcesaj diskutoj kun Francio por diplomata statuso kaj la okupacio de Francio fare de la nazioj devigis translokiĝon de la komitato al Londono en 1940. De tie ĝi translokiĝis al Aston Abbots, Buckinghamshire en 1941 por protektiĝi kontraŭ la Blitz de Londono.[2]

EstiĝoRedakti

 
Edvard Beneš, estro de la ekzila registaro

Ĉeĥoslovaka elmigrantaro en Okcidento gvidita de d-ro Edvard Beneš klopodis pri kreo de ekzila registaro jam de la jaro 1939. Provizore ili sukcesis krei Ĉeĥoslovakan nacian komitaton (ĈNK) en Parizo, kiu ĉi tie agadis ĝis falo de Francio. Nur en Granda Britio E. Beneš nomis la 9-an de julio de 1940 provizoran registaron, kies kerno restis ĈNK. Anglio provizore agnoskis tiun ĉi registaron la 21-an de julio de 1940. Sed ĝi emfazis, ke tio ne signifas „subteni destinon de kiaj ajn estontaj limoj en meza Eŭropo“. En la jaroj 19401945 agadis en la elmigrejo du registaroj. Prezidanto de ambaŭ estis Jan Šrámek. En la unu registaro (21. 7. 1940 – 12. 11. 1942) ministro por la eksterlandaj aferoj estis Jan Masaryk, ministro de la nacia defendo estis generalo Sergej Ingr kaj por la internaj aferoj Juraj Slávik. Post sia elmigrado agadis en ĝi ankaŭ Ladislav Feierabend, nome kiel ministro de financoj. Štefan Osuský, la plej bona konkuranto de Edvard Beneš en gvidado de la ĉeĥoslovaka elmigrantaro, kiu estis ŝtata ministro ĝis la 31-a de marto de 1942 estis ankaŭ aldonita. En konsisto de nova elmigreja registaro (12. 11. 1942 – 5. 4. 1945) tro multe ne ŝanĝiĝis. Sole en la jaro 1944 alternigis S. Ingron en posteno de ministro de la nacia defendo generalo Rudolf Viest.

AgnoskoRedakti

La 18-an de julio de 1941 Granda Britio agnoskis tiun ĉi registaron definitive kaj la saman tagon estis ligita diplomataj kontaktoj kun Sovetunio. Usono agnoskis tiun ĉi registaron provizore la 31-a de julio de 1941, definitive la 26-an de oktobro de 1942. Diplomataj interrilatoj kun Jugoslavio estis renovigitaj la 3-an de septembro de 1941, Francio de Charles de Gaulle agnoskis tiun ĉi registaron la 7-an de oktobro de 1941. La pozicion de la elmigrinta registaro firmigis kontrakto kun Sovetunio el la 12-a de decembro de 1943. Beneš kalkulis kun tio, ke li eniros kun tiu ĉi registaro en la liberigitan Ĉeĥoslovakion, sed komunistoj liaj planoj malsukcesigis. Post traktadoj pri registara programo en Moskvo ili devigis la elmigrintan registaron, por ke ili demisiu kaj en la liberigitan Ĉeĥoslovakion eniris jam nova registaro de Nacia Fronto.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti