Dua respubliko de Ĉeĥoslovakio

Dua respubliko de Ĉeĥoslovakio estas nocio por politika sistemo de Ĉeĥoslovakio en periodo ekde la 1-a de oktobro 1938 ĝis la 14-a de marto 1939. Ĝi daŭris do nur 167 tagojn. Ĝi sekvis post la unua respubliko en 1918 ĝis 1938. Tiu ĉi nomigo estis verŝajne derivita de Francio, kie la respublikoj estas numeritaj de Granda franca revolucio.

Ĉeĥoslovaka respubliko
 Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio 19381939 Protektorato Bohemio kaj Moravio 
Slovaka ŝtato 
Karpata Ukrainio 

historia lando • historia epoko • Czechoslovak Republic
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Nacia konsisto:
sen ŝtata religio
Ŝtat-strukturo
federacia respubliko demokrata respubliko
Pereo:
la 15-an de marto 1939, komenco de okupacio fare de Germanio
Antaŭaj ŝtatoj:
Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio
Postsekvaj ŝtatoj:
Protektorato Bohemio kaj Moravio Protektorato Bohemio kaj Moravio
Slovaka ŝtato Slovaka ŝtato
Karpata Ukrainio Karpata Ukrainio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La dua respubliko estis sole torso de la 1-a respubliko - de armilfabrika grandpotenco kaj de unu el la plej riĉaj landoj de la mondo kaj unusola demokratio en Mez-Eŭropo.

Antaŭaj eventoj redakti

Post la unua mondmilito, kiu finiĝis en la jaro 1918, estiĝis Ĉeĥoslovakio; ŝtato etendiĝanta sur teritorio de Bohemio, Moravio, parto de Silezio, Slovakio kaj Karpata Rutenio. Sed tiu ĉi ŝtato havis grandajn problemojn kun minoritatoj - kun germanoj kaj hungaroj. Post la monda bankroto de ekonomiko en 1929 estis plej multe trafitaj ŝtatoj de Eŭropo - ĉefe tiuj, kiuj plej multe komercis - kaj ĉefe Germanio.

Post tio, kiam tie Adolf Hitler en 1933 venis al potenco, li enpraktikigis naziismon, Germanio ĉesis pagi reparaciojn, ĝi okupis malarmigitan Vestfalion kaj komencis konstrui armeon, kiu havis tiam nur 100000 virojn. Unu el sopiroj de Hitler estis krei grandan ŝtaton de germane parolantaj loĝantoj. Sed tiu ĉi strategio kunpuŝiĝis kun problemo - tiuj ĉi loĝantoj estis loĝantoj ne nur de Germanio, sed ankaŭ de Aŭstrio kaj Ĉeĥoslovakio - ĈSR. Tial Hitler envicigis Aŭstrion en Germanion (anekso en 1938) dum ĝojkriado de aŭstroj kaj rigardado kaj de Unuiĝinta Reĝlando. Poste li turniĝis al Ĉeĥoslovakio kun postulo pri rezigno de Sudetoj al Germanio. Sudetoj estas nomo de limregiona teritorio de Ĉeĥoslovakio, kie tiam troviĝis ne nur 3,5 milionoj da germanoj, sed ankaŭ kvanto de industrio kaj moderna sistemo de limregionaj fortikaĵoj. Plimulto de lokaj, la t.n. sudetaj germanoj estis fascinataj pro Hitler kaj la naziismo. Ilia premo pere de ilia politika partio SdP kaj ties prezidanto Konrad Henlein pligradiĝis kaj ĝi ekgradis ĝis provo je ribelo, sed kiu estis subpremita; SdP estis malpermesita kaj Henlein fuĝis Germanion. Intertempe okcident-eŭropaj potencoj - Unuiĝinta Reĝlando kaj Francio - intertraktis kun Germanio, kiel solvi tiun ĉi situacion en paco, dum kio Hitler senĉese proklamis, ke li eksplodigos militon, se ne estos plenumita lia volo. Kaŭzo de ilia konduto eliras el politiko de Appeasement, kio estas ismo, kies senco estas paco je ĉiu prezo kaj cedi al postuloj de agresoro en klopodo pri ties satiĝo. Tiu ĉi plitiko kondukis al Munkena interkonsento; pakto de Francio, Granda Britio, Italio kaj Germanio. En ĝi estas skribite, ke ĈSR devas doni Sudetojn al Germanio, kaj plimulton de regiono Teŝinio al Pollando, kaj se ĝi ne transdonos ilin kaj Hitler ekatakos, kulpa estos Ĉeĥoslovakio. Ĉeĥoslovakio transdonis ilin kaj prezidento Beneš fuĝis en Anglion. Tio estis fino de la unua respubliko.

Torso redakti

La dua respubliko kun Emil Hácha, nova prezidento, estis nur ombro de la unua; kvanto da industrio, defendaj fortikaĵoj kaj ankaŭ 33% da teritorio de Ĉeĥio estis perdita. Plie estis devige zorgi pri dek mil fuĝintoj el la aneksitaj teritorioj. La respubliko klopodis ĉiuforte ne provoki Germanion, sed la klopodo ne sufiĉas. Hitler en marto alvokis Háchon ĝis Berlino minacante al li, ke se la lando propravole ne aliĝos al Germanio, Luftwaffe neniigos Pragon. La maljuna prezidento konsentis. La 14-an de marto 1939 apartiĝis Slovakio kaj ĝi proklamis Slovakan ŝtaton. La resto de la lando estis okupita kaj ŝanĝita je Protektorato Bohemio kaj Moravio. Tia ĉi situacio restis dum la tuta Dua Mondmilito. Protektorato estis liberigita la 8-an de majo 1945 far de soldataroj de Sovetunio kaj Usono, per kio ĝi samtempe pereis.

Rilataj temoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Dua respubliko de Ĉeĥoslovakio en Vikimedia Komunejo