Emil Hácha

protektorata prezidento

Emil HÁCHA (li naskiĝis la 12-an de julio 1872 – mortis la 27-an de junio 1945), protektorata prezidento en la jaroj 19381945.

JUDr.
Emil Hácha
Persona informo
Emil Hácha
Naskonomo Emil Dominik Josef Hácha
Naskiĝo 12-an de julio 1872
en Trhové Sviny, Aŭstrio-Hungario
Morto 27-an de junio 1945
en Ĉeĥoslovakio Prago, ĈSR
Mortis per nekonata valoro vd
Tombo tombejo de Vinohrady vd
Religio katolika eklezio vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Loĝloko Q116689622 vd
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioĈeĥoslovakioProtektorato Bohemio kaj Moravio vd
Alma mater Universitato de Karolo
Partio Nacia kungarancieco
Subskribo Emil Hácha
Familio
Edz(in)o Marie Háchová
Infanoj Milada Háchová
Profesio
Okupo juĝisto, tradukisto, politikisto
3-a Prezidento de Ĉeĥoslovakio
Dum 30-a de novembro 193814-a de marto 1939
Antaŭulo Edvard Beneš
Sekvanto Edvard Beneš
Ŝtata prezidento
de
Protektorato Bohemio kaj Moravio
Dum 15-a de marto 19399-a de majo 1945
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis prezidento en la plej malfacila periodo de Ĉeĥoslovakio. La alia flanko de monero de la prezidentado falis ĝuste al li, dorsflanko de la gloro kaj populareco. Post brila jurista kariero kaj eksterordinare sukcesa vivo li ne rifuzis devon. Li kutimis servi kaj pro insistado de politikistoj li prenis sur siajn ŝultrojn destinon, pri kiu neniu havis intereson. Li gvidis la landon perforte de hokokruco. Malgraŭ ke li tamen sukcesis en sia rolo, li pagis la plej altan prezon: per la vivo kaj ankaŭ per sia reputacio. Li fariĝis malamata simbolo de kunlaborado.

Vojo al Praga burgo redakti

Cent dudek florenoj redakti

Emil Hácha devenis el kamparana familio, kies antaŭuloj estadis vilaĝestroj en regiono de Sedlčany. Sed li mem naskiĝis en oficista familio, ĉar lia patro foriris el la bieno kaj finstudinte mezlernejon li komencis labori en ŝtata deĵoro. Pli poste la gepatroj transloĝiĝis ĝis vilaĝo Trhové Sviny, kie en la jaro 1872 naskiĝis al ili Emil, baptita kiel Emil Dominik Josef. Je du jaroj pli malfrue la knabo ricevis fraton Theodoro.

Hácha montris jam ekde la junaĝo eksterordinaran talenton kaj en multaj aferoj li superis siajn samaĝulojn. En klasĉambro li apartenis al la plej bonaj lernantoj, sed li ne limigis sian vivon sole nur al la lernado. Malgraŭ tio ke li havis grandegan talenton por lingvoj – rapide li eklernis la germanan kaj la anglan, pli malfrue li aldonis la francan, polan kaj rusan lingvojn – interesis lin ankaŭ muziko kaj literaturo, al kiuj li restis fidela la tutan vivon. En Prago li daŭrigis en studado en jurista fakultato, kie li kapablis lerni bravisime eĉ rajtojn – por eminenta prospero li ricevis jaran stipendion po 120 florenoj. Kiam li estis 23-jara, li fariĝis doktoro de ambaŭ juroj.

Elegantulo redakti

Li estis plena de energio, idealoj kaj celoj, li vivis riĉan vivon. Li tre ŝatis montarojn kaj grimpis aŭstriajn kaj svislandajn grandegulojn de mezeŭropaj grandmontaroj. Kun kelkaj amikoj li konstruis en Alpoj ĉeĥan turisman kabanon.

Li portis harojn dividitajn meze per harvojeteto kaj sub la nazo karakterizan liphararon (nur pli malfrue, kiam liaj haroj fariĝis pli maldensaj, Hácha forrazis la lipharojn). Tiam li ankaŭ ekkonis sian viv-amon kaj kunulinon. Ŝi estis lia kuzino Mario.

Li rapide ekŝatis ŝin. Ŝi havis belan voĉon, profundajn okulojn, ŝi pianludis kaj kantis. Sed nenia freneza, romantika amo interbrulis inter ili. Male, tio estis malrapide konstruata rilato, unue intima amikeco, kiu nur en la paso de jaroj ŝanĝiĝis en amon. Sed daŭris proporcie longe antaŭ ol ili geedziĝis. La geedziĝo okazis post dekjara konateco. Eĉ ne post unu jaro naskiĝis ilia unusola infano – filino Milada.

Veturoj de hazardulo redakti

Hácha neniam vivis fermitan vivon. Malgraŭ tio ke li estis eminenta juristo, li tradukis anglan literaturon, li iradis en koncertojn, li kolektis bildojn, grafikaĵojn kaj ankaŭ bibliofiliaĵojn. Lia libroŝranko estis fama. Li kaj Mario amikiĝis kun vico da kulturaj personecoj, el kiuj pluraj estis invitataj al ili por vespermanĝi.

Hácha aspektis kiel el malnova lernejo. Li portis cilindron, en la buŝo li havadis cigaron kaj li surportis mantelon kun pelta kolumo. Liaj vestoj estis harmoniigitaj en nigra koloro, ĉiam elegante, sed samtempe dece kaj konvene.

Al liaj ŝatokupoj apartenis rapidaj veturoj per aŭtomobilo. En la tempo de la unua respubliko li veturis per rapideco preskaŭ 120 km/horo, kio estis en tiamaj aŭtoj, sed precipe sur landvojoj tre riska. Oni tradicias, ke la agnoskata juristo eĉ proklamis: „Nu kio, ĉu mi mortigu min dum sesdekkilometra rapideco? Tiuokaze mi prefere mortigos min dum centkilometra rapideco.“

Eminenta juristo redakti

Finstudinte li komencis labori en advokatejo, sed tiu ĉi laboro tro ne plaĉis al li. Tial li enpaŝis en servojn de Landa komitato de Reĝlando ĉeĥa. Ĉi tie li eltenis 18 jarojn. En la dua jaro de la unua mondmilito li estis vokita en Vienon – kiel kortega konsilanto li fariĝis ano de La plej supera administra juĝejo. Kiam je du jaroj pli malfrue estiĝis en Ĉeĥoslovakio La plej supera administra juĝejo, oni devis kalkuli je fakulo de kalibro de Hácha. En aĝo de 46 jaroj li fariĝis senata prezidanto de tiu ĉi organo kaj krom aliaj aferoj li partoprenis dum la estiĝo de la ĉeĥoslovaka konstitucio. Post sep jaroj lia kariero kulminis: li estis nomita la unua prezidanto de La plej supera administra juĝejo en Prago. Li havis brilan salajron – po 125 mil kronoj jare. Nur kompare: mezlerneja profesoro havis jaran salajron de po ĉirkaŭ dek mil kronoj.

Dum la unua respubliko li vojaĝis ofte ĝis Germanio. Li estis invitata en kunsidon de Germana jurista akademio, li konigis sin kun pluraj personecoj. Li ne amikiĝis kun Masaryk kaj ili eĉ ne interrilatis persone. Iliaj karakteroj estis tre diferencaj.

En Praga burgo redakti

Eraroj kaj miraĝoj redakti

La jaro 1938 estis por Hácha ankoraŭ pli malfacila ol por la ceteraj. En februaro mortis lia edzino Mario kaj Hácha nur tre malfacile konformiĝis kun ŝia foriro. „La geedzeco estis la plej granda feliĉo de mia vivo,“ li proklamis kaj mallongtempe post ŝia morto li eldonis kolekton de poemoj por siaj geamikoj. „Eraroj kaj miraĝoj“ estis libreto plena de amliriko.

Jam tiutempe atakis Háchon depresiaj statoj kaj li sopiris je foriro el la deĵoro. Li volis dediĉi sin al sia tutviva amo – al literaturo. Sed ĉio estis alie. Li estis fariĝonta unu el la plej tragikaj staturoj de la ĉeĥa historio.

En Ĉeĥoslovakio regis histerio. Edvard Beneš malvenkis sian batalon je munkenaj eventoj kaj en komunikmedioj kulminis kontraŭbeneŝa kampanjo en spirito de moto „forbeneŝigi“. Samtempe politikistoj serĉis iun, kiu povus eksidi sur liberigitan prezidentan tronon. Estis kelke da kandidatoj, sed fine la politikistoj estis unuecaj pri la nomo de Emil Hácha.

Atendado je pafaro redakti

Li havis ĉiujn postulatojn. La fama juristo, la klera, kultivita viro sen makulo. Pleje apolitika oficisto en la plej bona signifo de vorto. Sed Hácha sian kandidatecon rifuzis. Sed pintuloj de la politika garnituro decidiĝis, ke ili devas persvadi lin. Estis grava eĉ ne pli malboniĝanta sanstato de Hácha: lia persona kuracisto asertis, ke volo de Hácha iom pli malfortiĝas. Sed tiun ĉi argumenton la politikistoj akceptis kun malŝato. La nova prezidento ne venos en situacion, ke li estus decidonta. Li do bezonas nenian volon.

Estis decidite. Prezidanto de Partio de nacia unueco Rudolf Beran estis persvadonta Háchon. La maljuniĝanta juristo submetiĝis al la premo kaj li konsentis. En lia interno restis lasta espero, ke la elektado estos malsukcesa pro slovakaj politikistoj, kiuj ne subtenos lin. Sed li eraris.

Oni tradicias, ke li atendis kanonpafaron, kiu devis precize tagmeze anonci lian elekton. Sed estis silente. Jam li elspiriĝis, ke li ne estis sukcesa, kiam aŭdiĝis la pafaro. Dudek unu ekpafoj el kanonoj enterigis lian esperon. Li antaŭsentis, ke li estas jam tro maljuna, kaj li opiniis sian elekton kiel personan oferon. Sed eĉ ne en la plej malbonaj sonĝoj li povis imagi, kio atendas lin.

Gloro! Gloro! Gloro! redakti

Nun li fariĝis la tria prezidento de la respubliko. Mallongtempe posttagmeze li ĵuris: „Mi estas promesanta je mia honoro kaj je mia konscio, ke mi zorgos pri feliĉo de la respubliko kaj ties popolo.“ Post tio aŭdiĝis el la buŝo de prezidanto de parlamento: „Al la respubliko kaj al la prezidento – gloro.“ Kaj deputitoj kaj senatoroj ripetis: „Gloro! Gloro! Gloro!“ Poste ankoraŭ salutis lin soldatoj sur ĉevaloj: la malgrandan rondiĝintan sinjoron en cilindro kaj en blankaj gantoj bonvenigas tondra „Sukceson!“.

Li ricevis vicon da bondeziremaj leteroj kaj inter ili unu, kiun li atendis plej multe. De Beneš. „Mi scias bone, kiel malfacilajn taskojn vi havos,“ estas skribanta Beneš dezirante al Hácha multe da feliĉo. Hácha respondis al li iom emocie. La letero de Beneš kortuŝis lin, li skribis tion al li, kaj denove li ne forgesos emfazi, ke li ne sopiris pri la elekto kaj li akceptis ĝin sole kun granda abnegacio.

Kontraŭ sia volo redakti

Ĉu vere li ne sopiris pri la oficejo? Tio estas vero. Laŭ ĉiuj atestoj li konsideris sian elekton kiel sia nacia devo. Li diris tion ankaŭ en sia parolo: „Mi estas 66-jara, mi prepariĝis por ripozo kaj mi ĝojatendis ĝin. Anstataŭ tio mi estu prezidento de la respubliko en la hodiaŭaj malfacilaj tempoj. Tio estas granda ofero, sed mi alportos ĝin, se tio estas deviga en la intereso de la nacio kaj de la ŝtato.“

Sed neniu antaŭsentis, kiel malfacila estos la realo. Je kelke da jaroj pli malfrue petis lian pardonon ankaŭ Rudolf Beran, kiu havis la plej grandan kvoton en tio, ke li konvinkis lin, ke li akceptu la kandidatecon. „Mi petis vin en la spirito ofte por pardono, ke mi kulpis je via enoficigo,“ li skribis en la jaro 1943 al Hácha, kiam li revenis el koncentrejo.

Fatala nokto redakti

Du tagojn antaŭ la fino de la jaro 1938 li kunvenis en Altaj Tatroj kun Tiso. Sen ĵurnalistoj, sen atestantoj. Publiko ekvidos nur aranĝitajn fotojn. Sed la kunveno estis malsukcesa. Inter la ĉeĥa kaj slovaka nacioj regis fortaj decentrokuraj tendencoj. La komuna ŝtato jam ne estis eltenonta pluan kvaronjaron. En marto de 1939 Ĉeĥoslovakio disfalis.

La 14-an de marto de 1939 Hitler postulis tujan viziton de Hácha en sia sidejo. Unu horon post noktomezo Hitler akceptis lin anoncante al li, ke je la sesa matene liaj soldataroj transpaŝos landlimojn. Hácha devis ordoni al la armeo, ke ĝi ne rezistu.

La prezidento por momento hezitas. Li embarasiĝis, li volis tempon por pripensi. Sed germanoj insistis. Fine ili minacis al li per ebla bombardado de Prago. Kelke da centoj da aviadiloj atendis ordonon. Se li ne submetiĝos, je la sesa matene la aviadiloj ekflugos kaj post du horoj restos el Prago nur ruinoj. La prezidento estis pelata al elĉerpiĝo. Li senkonsciiĝis, ili helpos lin per injekto. Fine li subskribis...

Sub hokokruco redakti

Li multfoje rememoris la fatalan vesperon. Li plendis ankaŭ al sia filino: „Pro tio, kion mi faris, la nacio nomos min perfidulo.“ Li pravis, foje ili eĉ moke demandis lin, kial li prefere tiumomente ne elsaltis el fenestro. Sed li ne vidis alian elirpunkton: „Vi demandas min, ĉu ili minacis al mi? Pardonu, sed tio estas tro malforta vorto. Mi subskribis pro teruro el pereigo de Prago.“

Kiam Hácha la duan tagon revenis Pragon, en Praga burgo jam sidis Hitler kaj en la aero flirtis hokokruco. Li devas iri al Hitler sur tapiŝon. La kanceliero sciigos lin, ke li havas en li plenan fidon. Sed li postulas lojalan konduton de ĉeĥoj. Rekompenco estos prospero de la lando. Sed post la nokta travivaĵo Hácha ne kredis al similaj promesoj.

Je unu semajno pli malfrue li suferas profundan deprimecon. Tiam unuafoje li postulis sian personan kuraciston pri veneno. Li multfoje ripetos tiun ĉi peton, kvankam por li kiel por katoliko sinmortigo estas malpermesita. „Malbona sorto starigis min en frunton de la nacio en unu el la plej kritikaj tempoj de ĝia historio. Tio estas terura ŝarĝo,“ li asertas desperante, ke en la lastaj tagoj li suferis gehenon, ke li estis embarasita kaj seksatencita. Dum julia soleno de sia 67-a naskiĝtago li eĉ laŭte insultas al Hitler. Tio estis por li fiulo, trompisto kaj krimulo.

Vivo por telegramo redakti

Ekde la komenco de la dua mondmilito la situacio radikale ŝanĝiĝis. Nazioj prevente arestis du milojn da homoj. Hácha tuj intervenas kaj li havas relativan sukceson. Proksimume dekono da arestitoj estas liberigitaj. Tiel Hácha komencas ludi sian ludon kun Hitler. La ludon por subteno pro interŝanĝo por etaj cedoj kaj la savo de vivoj. Alia maniero ne estas.

En la fino de la jaro 1939 germanoj postulis de Hácha principan paŝon. Li promesu al la gvidanto obeemon. La postulo kaŭzos maltrankvilon. Tio estas jam tro. Kion fari? Fine ili trovos solvon. Elturnaĵon. Antaŭtempe germanoj promesis al Hácha, ke ili zorgeme esploros ĉiujn kazojn de la arestitoj kiuj ne estas de malproksime solvitaj. Tial Hácha ne povas dume veturi ĝis Berlino.

Situacio denove akriĝos post morto de Jan Opletal kaj fermo de altlernejoj. Pli ol mil studentoj estis arestitaj kaj deportitaj ĝis koncentrejoj. Hácha ripetade postuladis regnan protektoron Konstantin von Neurath-on, ke li liberigu ĉiujn arestitojn. Nazioj baldaŭ konsciis, ke ĝuste tia estas vojo, kiel priregi Háchon. Kaj iom post iom ili devigis lin al montroj de totala lojaleco. Interkonsentoj estas ofte absolute konkretaj: Se Hácha sendos al Hitler bondeziran telegramon, germanoj tralasos 150 studentojn. Hácha sendis la telegramon kaj germanoj tralasis studentojn.

Ĵeti lin al leonoj redakti

En septembro de 1941 estis arestita premiero generalo Alois Eliáš. Hácha tuj volis demisii. En teksto preparita por Hitler li skribas: „Jam tre longan tempon mi havas senton, ke pro la progresinta aĝo, kaj rilate al mia sanstato mi ne estas kapabla perfekte plenumi postulojn de mia ofico.“ Lian demision postulas en ekzilo ankaŭ Beneš. Sed Hácha lastatempe decidis alie. Eble li subiĝis al nereala sonĝo, ke li elpetos por Eliáš pardonon. Li postulas pri tio rekte Hitleron. La gvidanto respondos espereble.

Sed poste venis heydrich-periodo kaj post ĝi sekvis kruela reprezalio de nazioj. Militleĝo, murdado kaj ekzekuto de Eliáš signifis ĉefan rompon. Beneš komencis abrupte kondamni Háchon kaj la protektorata prezidento restis al li neniel ŝulda. Je ordono de Frank li nomis Benešon en sia parolo mensoga prezidento kaj brita agento. Sed en privateco li parolis alie. Antaŭ siaj geamikoj li nomis Heydrichon kaj Frankon homaj bestioj kaj murdistoj. Kaj poste li parolas senhezite. Li preparas al Frank en siaj imagoj kruelan punon: „Post la milito mi igos enpuŝi lin en kaĝon kun tigro, kiun mi lasos unu semajnon malsatiĝi.“

Forŝovo al Siberio redakti

Bedaŭrinde la realo estas alia. Hácha promesas al germanoj ĉion, nur por ke ili nuligu la militleĝon. Sed precipe li perdas lastajn restojn de propra volo. Tiutempe li jam estas absoluta pesimisto. Li vidas nenian esperon, li ne havas forton batali almenaŭ per sia „eta“ politiko pri homaj vivoj. Li fariĝas marioneto.

Ankoraŭ li partoprenos sepulton de Heydrich – unue funebra akto okazis en Praga burgo (Hácha devas sidi, li ne eltenos stari), je unu tago pli malfrue en Berlino. Li tre timis, kio okazos plu. Nazio en tiel granda posteno ankoraŭ ne estis pafmortigita. Hitler furiozas kaj minacas, ke li komencos forŝovi ĉeĥojn orienten. Baldaŭ post la reveno el Berlino Hácha ekscias pri tragedio en Lidice. La situacio estas terurega. Hácha senkonsciiĝos. Ne nur fizike, sed precipe psike. La tro elĉerpinta kaj tropezigata cerbo rifuzis servi kaj la psiko de Hácha rapide malboniĝis.

Tiutempe Hácha jam estis grave malsana kaj laŭ vico da atestantoj li ne kapablis konscii la veran staton de aferoj kun ĉiuj sekvoj.

Sopiro pri memmortigo redakti

En sia privateco, se li estas ĝuste dum klara konscio, li pripensas pri memmortigo. Tiu imago fascinas lin. Li ripete postulas de sia kuracisto venenon. La memmortigaj pensoj revenas senĉese pli ofte. Li minacas eĉ al nazioj. Li diros al Frank en la okulojn, ke li prefere faros memmortigon. Li eĉ ie trovis morfinon, sed ili prenis ĝin de li. Li priprensas pri pulvoroj, sed fine li ne kuraĝos por la faro.

Ekde fino de la jaro 1943 Hácha plu havas forton por nenia decido. Lia malsano senĉese pli malboniĝadas. La stato de la prezidento estas tiom grava, ke li ne estus farebla respondeca pri sia konduto kaj traktado. En la jaro 1943 okazis pli detala esploro, laŭ kiu Hácha jam ofte parolas konfuzite, li ne memoras vicon da aferoj kaj li perdas imagon pri tempo. La estonteco unuiĝas al li kun morgaŭa tago. Jam laŭ lia malfirma irado kaj erektiĝema korpotenado estis unuavide videble, en kia li estas stato. Memkompreneble ankaŭ nazioj konsciis tion kaj ili serĉis lian sekvanton. Sed tio ne estis bezona. Hácha eltenis en sia oficejo ĝis amara fino.

La malsana marioneto redakti

Fariĝas el li la malsana marioneto. Maljuniĝinte li komencis ankaŭ saluti per hajlado. Sed tio estis parodio al la nazia saluto. Li levis la manon – eble eĉ iom intence – mallerte kaj kurbiĝeme.

Hácha jam plu ne estis kapabla skribi. En la prezidenta kancelario ili establis faksimilojn de lia subskribo. Hácha ne nur ne kapablos teni skribilon, sed li bone eĉ ne manĝigos sin. Ekzistas atestantoj-vidintoj priskribantaj ĉetablan manĝadon de la prezidento en lastaj monatoj de lia vivo. Dum la tuta tempo de tagmanĝo li parolis kun neniu, li ne respondis demandojn. Li manĝis terurmaniere. Multfoje li eĉ ne trafis per kulero en la buŝon, bieron li prenis per kulereto por deserto, li deŝiris florojn el dekoracia bukedo donante ilin en la buŝon.

Li ofte deliris. Kiam foje la fleganta kuracisto konstatis, ke ekstere estas bela vetero, Hácha absolute sensence proklamis, ke pluvas kaj ke el la firmamento estas falantaj pecoj da viando! Pluajn problemojn li havis kun sinvestado. Lia pantalono faladis, ŝuojn li portis renverse. Li ne perceptis la ĉirkaŭaĵon kaj sen helpo li faris eĉ ne unu paŝon. Sed lia stato devis esti por la publiko sekretigita.

Kuracistoj diagnozis lian staton: arterio de cerbaj angioj. La svenstatoj okazis senĉese pli ofte, la prezidento ne retenis urinon kaj en lastaj monatoj de la vivo eĉ ne fekadon. En majo de 1944 estis unafoje publikigita informo pri lia malbona sanstato: Hácha suferas pro leĝera malsano kulpigita pro la aĝo. Samtempe li ĵus suferis apopleksion. Same kiel ĉe Masaryk – kaj en estonteco ĉe ĉiuj pluaj regantoj – validas la sama regulo: la veron pri la sanstato oni sekretigas.

Vojo el Praga burgo redakti

Mallibereja malsanulejo redakti

Li devis eltrinki sian kalikon de amareco ĝisfunde. Komunistoj nomis „hachismon“ kiel kancero en sana korpo de la nacio kaj kontraŭ la protektorata prezidento stariĝis ankaŭ la okcidenta ekzilo. La registaro el Košice akceptis komence de marto proklamon, ke Hácha estas grandperfidulo kaj li estos starigita antaŭ tribunalo. La 13-an de majo de 1945 ministerio por internaj aferoj eldonis arestigordonon. Oni devis rapidi – al la 16-a de majo estis planita triumfa reveno de Edvard Beneš ĝis Prago. Hácha estis enaŭtomobiligita kaj forveturigita en malliberejon en Pankrác. Loka kuracisto postulas permesilon por eniro por la persona kuracisto de Hácha. Li ricevas ĝin, sed tiu rifuzis alveturi kaj nur pertelefone li sciigas diagnozon. Ĉiuj forturniĝis de Hácha. Ankaŭ malliberejaj gardistoj venĝas sin: Hácha estas en ĉelo plena de puloj kaj cimoj. Ili onidire eĉ eltiris lin eksteren en koridoron kaj de sur ĉirkaŭirejoj ili urinis sur lin. Teruriga, sed kredebla.

La forlasita kaj rompita maljunulo jam mem ne plu povas leviĝi, nesciante, kie li estas, neantaŭsentante, kio okazas kun li. Absurde estas, ke li havas de komence akrigitan reĝimon kaj malpermeson de privataj vizitoj. Eĉ lia unusola filino Milada, kiu dum lastaj du jaroj zorgis pri li, ne povas viziti lin. Hácha pleje malsaniĝis je forta angino, kiu multe pli malbonigis lian sanstaton. Post transporto ĝis la malliberejo Hácha plu reagis al nenia iniciato. Malgraŭ tio la ministerio de internaj aferoj decidis, ke li estas esplordemandota. Ĉefe komunistoj sopiris pri proceso, en kies fino estus pendigŝnuro. Sed plenigo de tiu ĉi decido jam ne okazis.

Tombo sen nomo redakti

La 24-an de junio de 1945 venis krizo. Kuracistoj denove postulas transporton en sanatorion. Vane. Polico interpretas pli superan volon: „Decido de la registaro estas lasi d-ron Háchon morti en Pankrác.“ Gvidantaro de la malliberejo ankoraŭ permesos viziton de sacerdoto. Proksimiĝas agonio, kaŭzita de grava pulminflamo. Lastfoje venos viziti lin lia fidela filino. Sed eĉ ne tiu povas ĉeesti ĝis lasta fino. Vespere la 27-an de junio de 1945 Hácha mortas en la mallibereja ĉelo.

Enterigo estas planita al la 30-a de junio, presi mortanoncojn estis malpermesite. La ceremonio devas okazi baldaŭ matene, kiam en tombejo estas neniu. Ĝi komenciĝas je la sepa kaj ĉeestantoj estas sole la filino kun sia eksedzo. La korpo de Hácha estas en malliberejaj vestoj enterigita al la edzino, sed la nomo de Emil Hácha ne estos sur tombŝtono.

Filino de almozulo redakti

 
La novepoka tombo de Emil Hácha

Postmilita juĝejo senigis Hácha de punrespondeco. Ĝi konstatis, ke ekde duono de la jaro 1943 li ne respondecis pri sia konduto kaj li do ne respondecas pri siaj proklamoj. Sed tio ne helpis lian filinon. Dum la tuta milito ŝi plenumis rolon de la unua damo kaj nun ŝi estis pagonta. Milada ofte aŭskultis malpermesitan elsendadon de eksterlanda radiodisaŭdigo kaj ŝi informis sian patron pri ĉio grava, ŝi helpis familiojn de arestitoj, sed nun la postmilita malamo rilate al Hácha turniĝis al ŝi.

Ŝi perdis post la milito ĉion. Ŝi estis heredonta la ampleksan posedaĵon de la patro, sed la ŝtato konfiskis ĉion. Ŝia eksedzo almenaŭ lasis al ŝi malgrandan loĝejon. Ŝi estis seninfana kaj forlasita. Ŝi travivis siajn lastajn jarojn en hejmo por emerituloj. Ŝi ĝisvivis ankoraŭ novembron de 1989 – ŝi mortis en decembro, tri semajnoj antaŭ sia 87-a naskiĝtago.

La nomo de Hácha ĝis novembro de 1989 kvazaŭ ne ekzistis. Memortabulo, kiu estis en la jaro 1939 instalita sur lia naskodomo en Trhové Sviny, estis tuj post la milito deŝirita kaj neniu ekmemoris konstrui al li ian alian monumenton. Nur en la jaro 1995 urbestro kuraĝis denove devualigi memortabulon en lia naskovilaĝo. En sia parolo li prezentis deziron, „por ke jam neniam plu ĉeĥa politikisto devu porti tian ŝarĝon kaj tian krucon, kian portis Emil Hácha“.

Vidu ankaŭ redakti

Ĉeĥoslovakaj prezidentoj
Antaŭulo: 19381945 Sekvanto:
Edvard Beneš Emil Hácha Edvard Beneš