Lidice
- Tiu ĉi paĝo temas pri municipo Lidice. Pri neniigo de Lidice fare de nazioj en 1942 temas artikolo Ekstermo de Lidice.
![]() |
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Lidice (apartigilo) |
Lidice (germane Liditz) estas municipo en Ĉeĥio, en distrikto Kladno. La vilaĝo, kies nomo fariĝis dum la dua mondmilito simbolo de faŝisma libervolo, situas 8 km oriente de urbo Kladno. Nun ĝi havas 160 domojn kaj domon por gemaljunuloj, kio prezentas 563 daŭraj loĝantoj. Sed tio ne estis tiel ĉiam. Dum la dua mondmilito, la 10-an de junio 1942, la municipo estis ekstermita fare de naziaj faŝistoj kaj post la milito ĝi estis denove renovigita en distanco de kelke da centoj da metroj de la devena ekstermita municipo. Sur loko de la malnova Lidice estis establita monumento al viktimoj de la masakro, en la municpo troviĝas muzeo, rememoriganta tiun ĉi tragedion.
Lidice | |||
germane: Liditz | |||
municipo | |||
Nova Lidice, urbodomo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Lidice | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Kladno | ||
Administra municipo | Kladno | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Situo | Lidice | ||
- alteco | 343 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 08′ 35″ N 14° 11′ 24″ O / 50.14306 °N, 14.19000 °O (mapo) | ||
Katastro | 4,74 km² (474 ha) Lidice | ||
Loĝantaro | 563 (1.1.2018) | ||
Denseco | 118,78 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1318 | ||
- ekstermita | 10-an de junio 1942 | ||
- nove konstruita | post la dua mondmilito | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 273 54 | ||
NUTS 3 | CZ020 | ||
NUTS 4 | CZ0203 | ||
NUTS 5 | CZ0203 532584 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.obec-lidice.cz | |||
![]() |
HistorioRedakti
Ekde la 13-a jarcento Lidice estis nur unu el ordinaraj mezbohemiaj vilaĝoj. Baroka preĝejo meze de vilaĝplaco situanta iom pli alte ol kamparanaj domoj ĉirkaŭe, en vico kun ili lernejo kaj paroĥejo, malantaŭ kaj inter ili domoj de ministoj kaj metalurgiistoj de uzinoj el Kladno. La sorton de Lidice trafis la okupado de Ĉeĥoslovakio kaj atenco kontraŭ regna protektoro Reinhard Heydrich. Kvankam Lidice havis kun tiu ĉi atenco nenion komunan, gestapo facile trovinte pretekston por faro de venĝo faris brutaĵon en la loĝantoj de vilaĝo Lidice.
NaskiĝintojRedakti
En Lidice naskiĝis Růžena Lisková-Vyžvaldová.
En EsperantoRedakti
- Vladimír Konopka: Lidice (Praha 1966, ĉeĥe, ruse, angle, france, germane - en kelkaj ekzempleroj engluita esperantlingva traduko de Ludvík Chytil, kontrolita de Josef Vondroušek)
Partneraj urbojRedakti
- Coventry, Unuiĝinta Reĝlando (1947) – en la urbo estas placo "Lidice square" – nomita omaĝe de partnereco inter la urboj pro simila sorto dum la 2-a mondmilito.