Praga plataĵo
Praga plataĵo (ĉeĥe: Pražská plošina) estas geomorfologia tutaĵo (subsistemo), kiu etendiĝas en meza Bohemio, proksimume sur teritorio de Prago kaj en ĝia okcidenta kaj sudorienta ĉirkaŭaĵo. La areo de tutaĵo faras 1 128 km², ĝia supermara alteco moviĝas de 170 metroj (valo de Vultavo antaŭ Kralupy ĉe Chvatěruby) ĝis 435 metroj (arbara ebenaĵo Na rovinách proksimume ½ km nordoriente de Srby en la okcidenta ĉirkaŭjo de Kladno). Bazon de la reliefo prezentas tabulo, tranĉita de mallarĝa kaj profunda valo de rivero Vultavo, kiu en ĝia mezo malfermiĝas en Pragan valkaldronon. Dum la randaj partoj de Praga plataĵo estas karakterizaj de malgranda ondiĝeco kun altecaj diferencoj maksimume dekoj da metroj, direkte al Vultavo la etaj rojoj kreis reton de karakterize enprofundiĝantaj mallarĝaj valoj kun altecoj superantaj 100 m. Sur la teritorio situas plejparto de Prago (escepte randaj nordorientaj kvartaloj kaj Zbraslav), el pluaj pli signifaj setlejoj poste ekz. Kladno, Slaný, Roztoky, Hostivice, Říčany kaj Úvaly. El grandareaj protektataj teritorioj trafas al sudokcidento de Praga plataĵo PPR Bohemia karsto.
Praga plataĵo | |
ĉeĥe: Pražská plošina | |
plataĵo | |
Vido al Prago de Horoměřice
| |
Oficiala nomo: Praga plataĵo | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regionoj | Mezbohemia regiono, Prago |
Distriktoj | Distrikto Kladno, Distrikto Prago-okcidento, Distrikto Prago-oriento |
Historia regiono | Bohemio |
Parto de | Brda regiono |
Najbaras kun | 7
|
Subulaj unuoj | Říčanská plošina, Kladenská tabule |
Riveroj | Vultavo, Elbo, Berounka |
Plej alta punkto | |
- situo | (Na rovinách) |
- alteco | 435,00 m s. m. |
Areo | 1 128,00 km² (112 800 ha) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Praga plataĵo sur mapo de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Pražská plošina | |
Portalo pri Geografio |