Říčany
- Tiu ĉi artikolo temas pri urbo ĉe Prago. Pri municipo ĉe Brno temas artikolo Říčany (distrikto Brno-provinco).
Říčany (germane Ritschan) estas urbo en Ĉeĥio, kiu situas ĉe la sudorienta limo de la nacia ĉefurbo Prago, en la mezbohemia regiono (Středočeský kraj) kaj la distrikto Prago-oriento (Praha-východ). En 2023 la urbo havis 16 775 loĝantojn.
Říčany | |||
germane Ritschan | |||
urbo | |||
Říčany, centrejo trans fiŝlago Mlýnský
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Říčany | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Prago-oriento | ||
Administra municipo | Říčany | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Beneŝova montetaro | ||
Situo | Říčany | ||
- alteco | 341 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 59′ 27″ N 14° 39′ 07″ O / 49.99083 °N, 14.65194 °O (mapo) | ||
Areo | 25,80 km² (2 580 ha) | ||
Loĝantaro | 16 775 (2023) | ||
Denseco | 650,19 loĝ./km² | ||
Plataĵo | Praga plataĵo | ||
Unua skriba mencio | 1260 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 251 01 | ||
NUTS 3 | CZ020 | ||
NUTS 4 | CZ0208 | ||
NUTS 5 | CZ0208 538728 | ||
Katastraj teritorioj | 7 | ||
Partoj de urbo | 7 | ||
Bazaj setlejunuoj | 22 | ||
Situo kadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.ricany.cz | |||
![]() |


La najbaraj municipoj de la setlejo estas Světice, Březí, Babice, Tehov, Strančice, Nupaky, Tehovec, Popovičky, Modletice, Křenice kaj Prago.
Historio Redakti
La unuaj loĝantoj probable estis keltoj. Arkeologiaj fosaĵoj en la urba teritorio trovigis keltajn keramikaĵojn, el postaj epokoj fornojn por fandado de fero el la romia tempo kaj tombojn de unuaj slavoj. La komerca vojo de la loĝloko Hallstadt al Prago, per kiu transportiĝis precipe salo, pasis la lokon Říčany, kaj same pasis ĝin dua komerca vojo al Moravio, Pollando kaj Hungario.
En la 13-a jarcento la ĉeĥa reĝo „fera kaj ora“ Premisl Otakar la Dua donacis la loĝlokon al la nobela familio Všechrom, kies membroj en la reĝlando havis altajn postenojn: el ili aparte skribe menciiĝis Petro en 1260 kaj Andreo. En 1270 Andreo, trezoristo de la reĝlando Bohemio, konstruigis gotikstilan burgon. Pri kiu nun ankoraŭ memorigas ruinoj. Freskoj el tiu tempo ankoraŭ nun videblas en la urba kirko Petro kaj Paŭlo.
Loĝantaro Redakti
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 2 948 |
1880 | 3 102 |
1890 | 3 159 |
1900 | 3 729 |
1910 | 4 181 |
1921 | 5 121 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 7 900 |
1950 | 9 215 |
1961 | 9 611 |
1970 | 9 330 |
1980 | 10 703 |
1991 | 10 650 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 10 876 |
2014 | 14 409 |
2016 | 15 027 |
2017 | 15 236 |
2018 | 15 448 |
2019 | 15 619 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 15 908 |
2021 | 16 444 |
2022 | 16 182 |
2023 | 16 775 |