Sedlčany
urbo en Ĉeĥio
Sedlčany estas urbo en Ĉeĥio kun 6 833 loĝantoj (2023), en altaĵeta ĉirkaŭo, 321 m super la marnivelo. Ĝi situas en Mezbohemia regiono, en Distrikto Příbram. Traflugas ĝin rivereto Mastník, kiu post romantikaj profundaj zigzagaj fluoj enfluas riveron Vultavo.
Sedlčany | ||
germane Seltschan | ||
urbo | ||
Muzeo en Sedlčany
| ||
|
||
Oficiala nomo: Sedlčany | ||
Ŝtato | ![]() | |
---|---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono | |
Distrikto | Distrikto Příbram | |
Administra municipo | Sedlčany | |
Historia regiono | Bohemio | |
Memorindaĵo | Ing. Miroslav Hölzel | |
Riveroj | Mastník, Sedlecký potok | |
Situo | Sedlčany | |
- alteco | 321 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 39′ 30″ N 14° 25′ 32″ O / 49.65833 °N, 14.42556 °O (mapo) | |
Areo | 36,47 km² (3 647 ha) | |
Loĝantaro | 6 833 (2023) | |
Denseco | 187,36 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1057 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 264 01 | |
NUTS 3 | CZ020 | |
NUTS 4 | CZ020B | |
NUTS 5 | CZ021B 541281 | |
Katastraj teritorioj | 7 | |
Partoj de urbo | 10 | |
Bazaj setlejunuoj | 17 | |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| ||
![]() | ||
Retpaĝo: www.mu.sedlcany.cz | ||
![]() |
Ĝis fino de la 19-a jarcento la ĉirkaŭo prezentis ne riĉan kampkulturan regionon. La industria evoluo komencis post ligo de la urbo kun relvojo en la jaro 1894. Nazioj forloĝigis Sedlčany kaj vastan teritorion ĉirkaŭ Sedlčany kaj Neveklov dum la Dua Mondmilito por daŭraj uzoj militcelaj kaj aliaj. Post la venko de menciitaj malfavoraj situacioj historiaj kaj militaj fariĝas Sedlčany kaj ties ĉirkaŭaĵo industrie kaj agrikulture samnivela kompare al la apudaj teritorioj.
Gefiloj de la urbo redakti
- Josef Radetzky von Radetz
- Petrus Codicillus, astronomo kaj verkisto