La florenca floreno estis monero stampita el 1252 ĝis 1533 sen grava ŝanĝo en sia desegno aŭ metala enhavo normiga dum tiu tempo.[1] Ĝi havis 54 grenojn de teorie pura aŭ 'fajna' oro (tio estas ormoneroj de 3,5368 gramoj, 0.1125 "troy"-uncoj)[2] kun aĉetopovo malfacile kalkulebla (kaj variebla) sed game laŭ la sociaj grupoj kaj rigardo el proksimume 140 ĝis 1000 modernaj Usonaj dolaroj. La nomo de la monero devenas el la Giglio bottonato (it), nome florsimbolo de la urbo, kiu estas reprezentata sur unu flanko de la monero.[3]

Floreno el la Trezoro de Środa.

La oficiala mallongigo estas fl.f. por Fiorino, lat. florenus aureus, france Florin, hungare Forint. Ĝi deduktiĝas de la florenca Fiorino d'Oro, kiu en la 13-a ĝis 16-a jarcentoj fakte estis stampita kiel ormonero. Ĝiaj imitaĵoj en aliaj landoj de Eŭropo komence ankaŭ estis ormoneroj. Poste oni transprenis la nomojn „Guldeno“ kaj „Floreno“ ankaŭ por arĝentaj moneroj, ekz. dum la 19-a jarcento en Anglio.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. La Ricordanze di S. Maria di Cafaggio mencias florenojn uzitajn en la jaro MCCL (1250).
  2. Bernocchi, Mario. (1976) Le monete della repubblica fiorentina III. Leo S. Olschki Editore.
  3. Bazzicchi, Oreste. (2011) Il paradosso francescano tra povertà e società di mercato. Effatà Editrice. ISBN 978-88-7402-665-4.