Malfermi la ĉefan menuon

Jan Palach (naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1948 en Všetaty – mortis la 19-an de januaro 1969 en Prago) estis ĉeĥa studento de filozofio en Universitato de Karolo en Prago, kiu je protesto kontraŭ okupado de Ĉeĥoslovakio per armeoj de ŝtatoj de Varsovia pakto subgvide de Sovetunio (ekde la 21-a de aŭgusto 1968) la 16-an de januaro 1969 publike membruligis sin en la supra parto de la Venceslaa Placo en Prago. Tri tagojn poste, sekve de ampleksaj brulvundaĵoj li forpasis.

Jan Palach
Jan Palach foto z průkazu.JPG
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1948 (1948-08-11)
en Prago
Morto 19-an de januaro 1969 (1969-01-19) (20-jara)
en Prago
Mortokialo sinbruligo
Tombo tombejoj de Olšany
Lingvoj ĉeĥa lingvo
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Universitato de Karolo
Profesio
Profesio studento
Information icon.svg
vdr


Memortabulo kreita de Olbram Zoubek laŭ la postmorta masko de Jan Palach

MemorigoRedakti

Nomon de Palach ricevis, malkovrita la 22-an de aŭgusto 1969 de elmigrinta ĉeĥa astronomo Luboš Kohoutek, asteroido - 1834 Palach.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti