Kulako

riĉa kamparano en Rusio

Kulako (ruse кулак; IPA: /kuˈlak/) estis riĉa kamparano de la epoko de la malfrua Rusia imperio kaj frua Sovetunio.

Soveta propagando: Ni forpelos kulakojn el kolĥozoj

Ekde la agrara reformo de Stolipin la vorto "kulako" rilatis al la sendependaj kamparanoj kiuj dungas dependantojn, sed poste bolŝevistoj komencos utiligi la vorton por rilati malestime al la plej riĉaj kamparanoj. Josif Stalin, post morto de Lenin kaj dum kolektivigo en Sovetunio, oni sendis kulakojn al ekzilo, ofte en sovaĝejoj dum iliaj proprietaĵoj estis ŝtatigitaj. Ekde la mezo de la 1950-aj jaroj malkulakigitaj kampranoj estis rehabilititaj kaj ricevis rekompencojn kaj ekde la 1990-aj jaroj ankaŭ socialajn avantaĝojn forme de pli alta pensio, rabatitaj pagoj ktp.

Vidu ankaŭRedakti